Mergi la conținut

Lıteraro

de R2D2!, 3 iulie 2008

Contribuții/Mesaje: 13

Limbă: Esperanto

R2D2! (Arată profil) 3 iulie 2008, 03:30:05

Ĉu “lıteraro” estas bona vorto por “alfabeto”?

Mı faras lısto de vortoj, kiuj povus esti pli simpla.

Lısto de anstataŭvortoj ĉe Vıkıpedıo

—Ilhuıtemoc

jan aleksan (Arată profil) 3 iulie 2008, 09:25:01

Bonega ideo, sed senfina...

eb.eric (Arată profil) 3 iulie 2008, 15:35:39

R2D2!:Ĉu “lıteraro” estas bona vorto por “alfabeto”?

Mı faras lısto de vortoj, kiuj povus esti pli simpla.

Lısto de anstataŭvortoj ĉe Vıkıpedıo

—Ilhuıtemoc
Ĉu vi jam vidis ĉi tiun retejon?

http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsi...

Ĉe ĝi estas granda listo da vortoj tiel faritaj.

R2D2! (Arată profil) 4 iulie 2008, 15:46:04

Certe, sed strange tie estas neniu el miaj proponitaj vortoj...

—Ilhuıtemoc Δ

eb.eric (Arată profil) 4 iulie 2008, 16:31:48

R2D2!:Certe, sed strange tıe estas nenıu el mıaj proponıtaj vortoj...

—Ilhuıtemoc Δ
Estas gugla grupo (google group) kie oni povas rekomendi aldonojn. Ĝi ankaŭ nomiĝas "la bona lingvo".

Miland (Arată profil) 4 iulie 2008, 17:39:51

La alfabeto estas literaro sed ne ĉiuj literaroj estas alfabetoj. Ekzemple xxxxxx estas literaro (aro de literoj), sed ĝi estas nek alfabeto nek eĉ Esperanto!

jan aleksan (Arată profil) 4 iulie 2008, 18:37:22

Miland:La alfabeto estas literaro sed ne ĉiuj literaroj estas alfabetoj. Ekzemple xxxxxx estas literaro (aro de literoj), sed ĝi estas nek alfabeto nek eĉ Esperanto!
um. Certe, sed vortaro estas ankaŭ aro de vorto (ekz: paĝo paĝo paĝo), aŭ "dictionnary". Do, laŭ tiu logiko, literaro estas komprenebla.

Mikaelo (Arată profil) 5 iulie 2008, 15:15:17

jan aleksan:
Miland:La alfabeto estas literaro sed ne ĉiuj literaroj estas alfabetoj. Ekzemple xxxxxx estas literaro (aro de literoj), sed ĝi estas nek alfabeto nek eĉ Esperanto!
um. Certe, sed vortaro estas ankaŭ aro de vorto (ekz: paĝo paĝo paĝo), aŭ "dictionnary". Do, laŭ tiu logiko, literaro estas komprenebla.
En mia ĝardeno estas multaj arboj. Tamen ili ne estas arbaro. okulumo.gif

novatago (Arată profil) 12 iulie 2008, 14:55:35

R2D2!:Ĉu “lıteraro” estas bona vorto por “alfabeto”?

Mı faras lısto de vortoj, kiuj povus esti pli simpla.

Lısto de anstataŭvortoj ĉe Vıkıpedıo

—Ilhuıtemoc
Aŭtomobılo → Memmovılo[?]

Ĉu vere nur [url=http://reta-vortaro.de/revo/art/aŭtom1.html#aŭtom1.0o]aŭtomobiloj[/url] estas memmoviloj?

Fotı → Bıldkaptı

Kompreneble... pentri ne estas bilkapti... kial? Oni ne scias
Foto → Bıldkaptaĵo

Ion simila mi povas diri tie ĉi pri pentraĵo...

Fotılo → Bıldkaptılo

kaj pentriloj.
Televıdo → Forvıdo
Televıdılo → Forvıdılo

Kio estas ekzemple, teleskopo? Ĉu vi vidas televidprogramojn per teleskopo?

Telefono → Forparolılo
Vi denove manĝis kelkajn aparatojn radiajn kaj ne telefonajn

Bonvole ne reinventu esperanton. Ĝi jam funkcias bone kaj ĝi jam havas vortojn kun akceptitaj signifoj. Se vi volas lingvon kun vortoj malĝustaj vi rajtas inventi novan lingvon aŭ eble vi ŝatus tokiponon (kvankam mi ne certas pri la ĝusteco de ĝiaj vortoj). Kompreneble vi povas daŭri skribante "ı" anstataŭ "i" sed faru ĝin ankaŭ en la hispana kaj memoru ĉiam ke ĝi nek estas hispana litero nek esperanta. Kial vi volas malfaciligi esperanton? Tiu ĉi demando ne necesas respondon (fakte mi ne volas respondon) sed bonvole pripensu ĝin.

R2D2! (Arată profil) 14 iulie 2008, 02:34:30

novatago:Bonvole ne reinventu esperanton.[...]
Kial vi volas malfaciligi esperanton? Tiu ĉi demando ne necesas respondon (fakte mi ne volas respondon) sed bonvole pripensu ĝin.
Mı nek volas reınventı Eon, nek malfacılıgı ĝın; mı ȷa volas plıfacılıgı ĝın kun malplı radıkoȷ. Kompreneble nenıu devas uzı tıuȷn vortoȷn se onı ne ŝatas ılın.

novatago:Ĉu vere nur aŭtomobiloj estas memmoviloj?
Fakte ĉıu veturılo, kıu ne bezonas beston por funkcıı, estas aŭtomobılo. Kutıme nı uzas tıun vorton nur por teraȷ veturıloȷ... (Bone, eble “memmovılo” ne estas taŭga, tıal mı metıs [?]-n)

novatago:Kompreneble... pentri ne estas bilkapti... kial? Oni ne scias
Vı pravas, pentrı ankaŭ estas bıldkaptı; do fotı estus “lumbıldkaptı”.

novatago:Kio estas ekzemple, teleskopo? Ĉu vi vidas televidprogramojn per teleskopo?
Mı ne pensıs prı “teleskopon”. Televıdo povus estı “forspekto”.

novatago:Vi denove manĝis kelkajn aparatojn radiajn kaj ne telefonajn
Kıon vı volas dırı kun “kelkaȷn aparaton radıaȷn kaȷ ne telefonaȷn”? Bonvole precızıgu.

—Ilhuıtemoc δ

P.S. Kıa problemo vı havas kun mıaȷ senpunktaȷ “I” kaȷ “J”?

Înapoi mai sus