Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 3 ianuarie 2010

Contribuții/Mesaje: 750

Limbă: Esperanto

orchideo (Arată profil) 13 februarie 2011, 18:50:07

Eddycgn:
orchideo:
Eddycgn:Nova frazo

Kiu skribis:

Mi estas tiel sovaĝa je via fragobuŝo...
verkis Paul Zech ĉ. 1930
estas el sia libro "Lasterhafte Lieder"
ĉu ne?
Ne, li estis franca, je malfrua mezepoko
eble li tradukis el la franca, mi ne scias!

Tiam mi pensas eble ĉu Villon, Francois?

Eddycgn (Arată profil) 13 februarie 2011, 18:51:52

Brava!
François Villon estas korekta!

via vico

orchideo (Arată profil) 13 februarie 2011, 19:01:12

Nova frazo!

Kiu diris:
Oni ne devas kompreni la mondon, oni nur devas orientiĝi en ĝi.

Terurĉjo (Arată profil) 13 februarie 2011, 19:16:03

sendube, tiun ĉi eminentan frazon eldiris Kristoforo Kolumbo.

li ja navigis Baraton, sed malkovris Amerikon

orchideo (Arată profil) 13 februarie 2011, 19:18:30

Terurĉjo:sendube, tiun ĉi eminentan frazon eldiris Kristoforo Kolumbo.

li ja navigis Baraton, sed malkovris Amerikon
Bedaŭrinde ne Kolumbo.

Terurĉjo (Arată profil) 13 februarie 2011, 19:20:36

Unu el du eblaj: Dio aŭ Diablo

vincas (Arată profil) 14 februarie 2011, 09:48:27

orchideo:Nova frazo!

Kiu diris:
Oni ne devas kompreni la mondon, oni nur devas orientiĝi en ĝi.
Ĉu Mark TWAIN [mark tŭejn]?

orchideo (Arată profil) 14 februarie 2011, 10:35:02

vincas:
orchideo:Nova frazo!

Kiu diris:
Oni ne devas kompreni la mondon, oni nur devas orientiĝi en ĝi.
Ĉu Mark TWAIN [mark tŭejn]?
Bedaŭrinde ne!

Helpeto: Li estis fizikisto.

Eddycgn (Arată profil) 14 februarie 2011, 18:16:51

orchideo:Helpeto: Li estis fizikisto.
Ĉu Albert Einstein?

orchideo (Arată profil) 14 februarie 2011, 18:38:14

Eddycgn:
orchideo:Helpeto: Li estis fizikisto.
Ĉu Albert Einstein?
Ĝusta!

Via vico.

Înapoi mai sus