Mergi la conținut

Forumo por nordiaj lingvoj (dana, norvega, sveda)?

de Andybolg, 19 iunie 2007

Contribuții/Mesaje: 9

Limbă: Esperanto

Andybolg (Arată profil) 19 iunie 2007, 15:18:43

Ĉu ne estas bona ideo krei unu forumon por tiuj tri lingvoj? Ekzistas ja preskaŭ 20 milionoj parolantoj de tiuj lingvoj. La litovoj havas propran forumon, kvankam nur 4 milionoj parolas la lingvon.
Tio ne estus grandega tasko ...

EL_NEBULOSO (Arată profil) 19 iunie 2007, 17:35:42

Mi subtenas la ideo. Mi ne parolas la dana, norvega kaj sveda sed mi interesas la lingvoj.

Ĝis revido, Geraldo

Jev (Arată profil) 21 iunie 2007, 08:41:37

Andybolg:Ĉu ne estas bona ideo krei unu forumon por tiuj tri lingvoj?
Krei eblas, sed ĉu ekzistas dezirantoj prizorgi ilin?

Andybolg (Arată profil) 21 iunie 2007, 18:06:39

Ĉu prizorgo vere bezoniĝas? Iuj lingvohelpantoj eble povus fari tion ...

Jev (Arată profil) 21 iunie 2007, 19:31:01

Andybolg:Ĉu prizorgo vere bezoniĝas? Iuj lingvohelpantoj eble povus fari tion ...
Granda prizorgo ne estas bezonata, sed estus bone, se iuj aktivaj uzantoj povus prizorgi ĉion. Do ĉu vi volas 3 novajn nacilingvajn forumojn? Ĉu por ĉiu el ili sufiĉos babilemaj uzantoj?

Terurĉjo (Arată profil) 21 iunie 2007, 19:57:25

Mi ie legis, ke la lingvoj multe similas unu al la aliaj, kaj estas preskaŭ unu lingvo. Verŝajne, estus ne malbone fari unuecan forumon.
Sed eble pri la unueco de la lingvoj mi eraris.

Andybolg (Arată profil) 23 iunie 2007, 13:55:12

Jev: Mi pensas, ke vi miskomprenis min iomete. Mi pensas pri unu forumo por la tri lingvoj. Kiun Terurĉjo jam diris, ili estas preskaŭ la sama lingvo. La fadenoj en tia forumo estus markita per [NO], [DK] aŭ [SE] (se tiu bezoniĝas). Ja estas lingvohelpantoj kaj tradukistoj de tiuj tri lingvoj, eble tiuj personoj povus la forumon prizorgi?

Andybolg (Arată profil) 29 octombrie 2007, 14:23:10

Nun finfine ekzistas ankaŭ norvega forumo!
Dankon, lernu ridulo.gif

TED110 (Arată profil) 29 octombrie 2007, 16:27:44

Dana kaj norvega, ĝi estus ankoraŭ oke... sed sveda? Ĝi ne estus bona ideo, tiam ni povus ankaŭ preni islanda kaj feroa! haha... shoko.gif
Mi parolas kaj komprenas dana, norvega, sveda, feroa, islanda... kaj pensas, ke ĉiu lingvo lukras sian propran forumon.

Ni ankaŭ ne havas forumon por itala, espana kaj portugala kuna! okulumo.gif

Mi diras ankaŭ ĝin, ĉar mi havas respekton por ĉiun lingvon rido.gif

Înapoi mai sus