К содержанию

Multkulturismo estas neevitabla

от rapn21, 11 февраля 2018 г.

Сообщений: 22

Язык: Esperanto

rapn21 (Показать профиль) 11 февраля 2018 г., 21:58:48

Iam al iam, oni vidas plendojn pri multkulturismo kaj artikoloj kiuj diras ke “Multkulturismo malsukcesis” aŭ “Multkulturismo fiaskis”. Sed tiu sensencas, ĉar multkulturismo ne povas malsukcesi, ĝi estas neevitebla. Ĉiuj landoj en la mondo estas (kaj preskaŭ ĉiam estis) multkulturaj kaj nur unukultura lando ne eblas. Ĉiuj partoj de nia socio enhavas influon de aliaj kulturoj.
Multkulturismo estas neevitabla

Grown (Показать профиль) 15 февраля 2018 г., 6:31:31

rapn21:
Iam al iam, oni vidas plendojn pri multkulturismo kaj artikoloj kiuj diras ke “Multkulturismo malsukcesis” aŭ “Multkulturismo fiaskis”. Sed tiu sensencas, ĉar multkulturismo ne povas malsukcesi, ĝi estas neevitebla. Ĉiuj landoj en la mondo estas (kaj preskaŭ ĉiam estis) multkulturaj kaj nur unukultura lando ne eblas. Ĉiuj partoj de nia socio enhavas influon de aliaj kulturoj.
Multkulturismo estas neevitabla
Neevitablvenka propagando. (Inevitable victory propaganda technique).

Preskaŭ ĉiu kontraŭbatalanto dum ĉiu epoko ĉu ajn si venkos laŭdiras ke si sendube venkos. Multe laŭdiras, per iom ajn longega argumento, venkontecon kaj malvenkis tute. Venko neniukaze kaj neniam estas neevitebla.

rapn21 (Показать профиль) 15 февраля 2018 г., 10:29:53

Ne temas pri venko aŭ malvenko ĉar ne estas iu milito. Simple temas pri la natura evoluo de socio

Altebrilas (Показать профиль) 16 февраля 2018 г., 11:03:27

Multkulturismo estas nebula definenda vorto. Povas temi pri respekto de ĉiuj kulturoj kaj kulturaj verkoj kadre de neŭtrala kadro, kiel esperanto. Povas ankaŭ temi pri devigo al homoj el diversaj medioj vivi kune kaj adopti la morojn de la plej multaj, la plej fortaj aŭ la plej ruzaj.

Laŭ la difino, oni povas esti ĉu optimisma, ĉu pesimisma.

Grown (Показать профиль) 17 февраля 2018 г., 21:06:46

Altebrilas:Multkulturismo estas nebula definenda vorto. Povas temi pri respekto de ĉiuj kulturoj kaj kulturaj verkoj kadre de neŭtrala kadro, kiel esperanto. Povas ankaŭ temi pri devigo al homoj el diversaj medioj vivi kune kaj adopti la morojn de la plej multaj, la plej fortaj aŭ la plej ruzaj.

Laŭ la difino, oni povas esti ĉu optimisma, ĉu pesimisma.
Ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj.

rapn21:Ne temas pri venko aŭ malvenko ĉar ne estas iu milito. Simple temas pri la natura evoluo de socio
https://www.alltop.com/viral/top-12-signs-youre-de...

Legu signon unuan. Ne havas periodon.

Altebrilas (Показать профиль) 19 февраля 2018 г., 8:55:22

Mi ankaŭ legis la dek-unu aliajn. Kion mi devas konkludi?

Grown (Показать профиль) 20 февраля 2018 г., 18:00:24

Altebrilas:Mi ankaŭ legis la dek-unu aliajn. Kion mi devas konkludi?
Opinie, vi bonvolu konkludi ke kara rapn21 bonvolu provi refoje per periodo.

TonLove69 (Показать профиль) 24 февраля 2018 г., 8:54:44

It can be a matter of respect for all cultures and cultural events.



ทางเข้า ibcbet

Vinisus (Показать профиль) 24 февраля 2018 г., 13:57:46

Jes, vi pravegas! Ĉu en la angla ĉu en Esperanto.

Grown (Показать профиль) 24 февраля 2018 г., 16:52:29

TonLove69:It can be a matter of respect for all cultures and cultural events.



ทางเข้า ibcbet
Krokodile. Oni devegas klaki ne tiun ligilon. Estas eble ciber-atako. Sinjorino Erinja, bonvolu atenti la kazon.

Наверх