К содержанию

Latinaj kaj grekaj vortoj

от R2D2!, 7 июля 2009 г.

Сообщений: 14

Язык: Esperanto

R2D2! (Показать профиль) 7 июля 2009 г., 5:09:48

Mı ŝatas ĉı tıu lıngvo kaj sıa vortfarado; sed mı ne komprenas kıal ekzıstas ankaŭ vortoj latınaj kaj grekaj kıu ne estıs esperantıgıtaj. Ekzemple: ĉıuj “logıoj”: bıologıo, antropologıo, etc. (mı ne memoras plu vortojn, sed certe estas multaj)

Kıal ne uzı propran E-ajn vortojn, kıel “vıvscıenco” kaj “homscıenco”?

—Ilhuıtemoc

Matthieu (Показать профиль) 7 июля 2009 г., 8:30:37

Mi tute konsentas. Uzi grekaĵojn anstataŭ kunmetaĵoj verŝajne malfaciligas Esperanton por ne-eŭroplingvuloj. Pri tio parolas la libro La bona lingvo de Claude Piron (tamen mi ne legis ĝin).
Mi provas uzi kunmetaĵojn el simplaj vortoj. Vi povas uzi tiun liston.
Ne ĉiam estas simple, sed en kelkaj okazoj, mi ne vere komprenas, kial iu aldonis al la vortaro grekaĵon: ekzemple, la vorton “politeismo” mi opinias tute neutila, ĉar en Esperanto estas facile diri “plurdiismo”.

Rohan (Показать профиль) 7 июля 2009 г., 9:05:33

Kalkulu min ankaŭ en la konsentantularo.

Eĉ se troviĝas ĉi tiaj facile anstataŭigeblaj grekaĵoj/latinaĵoj en la Fundamento, se la plimulto de esperantistoj uzus pli travideblajn kunmetitaĵojn, ili povus fariĝi la norma maniero esprimi tiujn konceptojn.

Do al ĉiu kiu sentas ĉagrenon renkonti 'entomologio' k.a., mi proponas: evitu uzi tiajn vortojn kiel eble pleje, kaj ilin anstataŭigu per 'insektoscienco' ktp.

Ankaŭ la aro da interrilataj vortoj kiuj finiĝas je '-logio' kaj '-logo' (esperantologio; esperantologo') ŝajnas lingvopezigaj al mi. En la plimulto da kazoj, simpla '-isto' taŭgus kaj sufiĉus. Do jen alia punkto kie ĉiu, kiu deziras ŝanĝiĝojn, povas helpi efektivigi ilin per taŭga elekto de la vortoj kiujn li mem uzas.
(Veras ke mi iom predikemas ĝuste nun...) lango.gif

Iretka (Показать профиль) 7 июля 2009 г., 10:34:18

Mi ankaŭ konsentas.

La nenecesaj vortoj kaj latinaĵoj/grekaĵoj plimalfaciligas Esperanton kaj neiluzionigas multajn eklernantoj. Ankaŭ eŭropeigas la internacian lingvon, plimalfaciliĝante por la azianoj kaj aliaj neeŭropalingvanoj. Oni devus diskonigi ke tiujn ĉi vortojn ne estas bona por Esperanto kaj ĝia internacilingva celo kaj ĝia simpleco kaj facileco, proponante la esperantistojn disvastigi la simplaj vortoj antastaŭ la aliaj.

ceigered (Показать профиль) 7 июля 2009 г., 11:05:20

Mi NE konsentas!

(ne, ne, mi nur ŝercas, mi tute konsentas rido.gif)

Rogir (Показать профиль) 7 июля 2009 г., 18:19:03

Ĉu eble lernu ankaŭ havu vortaron inter malbona kaj bona esperanto?

horsto (Показать профиль) 7 июля 2009 г., 23:49:41

Rogir:Ĉu eble lernu ankaŭ havu vortaron inter malbona kaj bona esperanto?
Ĉu vortaro inter malbona kaj bona, do nek bona nek malbona?
R2D2:
Mı ŝatas ĉı tıu lıngvo kaj sıa vortfarado; sed mı ne komprenas kıal ekzıstas ankaŭ vortoj latınaj kaj grekaj kıu ne estıs esperantıgıtaj. Ekzemple: ĉıuj “logıoj”: bıologıo, antropologıo, etc.
Mi ankaŭ konsentas, se temas pri ofte uzataj vortoj. Sed ni ne forgesu, ke fakaj vortoj, kiuj estas uzataj preskaŭ nur de sciencistoj, eble pli bone restu latin- aŭ grek-devenaj, ĉar la sciencistoj, kiuj pli ofte bezonas tiujn vortojn, ja jam konas la latinajn aŭ grekajn nomojn.

Mi ankaŭ ne certas, ĉu ne kelkfoje neologismo estus pli bona ideo ol kunmetitaj radikoj. Kelkfoje ankaŭ kunmetitaj radikoj ne estas tuj kompreneblaj por mi, vortoj kiel ekzemple "nemalhavebla". Ĉu vi ĉiuj tuj komprenas ĉi tiun vorton?

Espi (Показать профиль) 8 июля 2009 г., 19:40:31

horsto:Kelkfoje ankaŭ kunmetitaj radikoj ne estas tuj kompreneblaj por mi, vortoj kiel ekzemple "nemalhavebla". Ĉu vi ĉiuj tuj komprenas ĉi tiun vorton?
Jes Horsto,

sed mi devas konfesi, helpe de Vortaro sal.gif .

Sed vi pravas! Neologismoj, kiuj tutmonde estas komprenebla, mi ankaŭ preferus kompare kun tiaj "vortmonstroj".
Ĉi tie ekzemple: necesega.

Amike
Klaus-Peter

patrik (Показать профиль) 9 июля 2009 г., 0:20:13

Iretka:La nenecesaj vortoj kaj latinaĵoj/grekaĵoj plimalfaciligas Esperanton kaj neiluzionigas multajn eklernantoj. Ankaŭ eŭropeigas la internacian lingvon, plimalfaciliĝante por la azianoj kaj aliaj neeŭropalingvanoj. Oni devus diskonigi ke tiujn ĉi vortojn ne estas bona por Esperanto kaj ĝia internacilingva celo kaj ĝia simpleco kaj facileco, proponante la esperantistojn disvastigi la simplaj vortoj antastaŭ la aliaj.
Pri tio ĉi, mi tute konsentas. La troeŭropiĝo de Esperanto nur malhelpas la neeŭroplingvanajn Esperantistojn. Ni devu regardi Esperanton kiel lingvon memstaran, kaj neniam kiel nur imitaĵon de Eŭropaj lingvoj [Interlingvao kaj Lingua Franca Nova!]. rido.gif

R2D2! (Показать профиль) 9 июля 2009 г., 0:51:59

horsto:... fakaj vortoj, kiuj estas uzataj preskaŭ nur de sciencistoj, eble pli bone restu latin- aŭ grek-devenaj, ĉar la sciencistoj, kiuj pli ofte bezonas tiujn vortojn, ja jam konas la latinajn aŭ grekajn nomojn.
Tiuj estas eŭropanoj (aŭ eŭroplingvparolantoj); ankaŭ ekzıstas azıanoj kıuj ne havas “fakajn vortojn”, laŭ mıa scıo.

Esperantaj vortoj estas tie por ke ni kreu novajn vortoj sen latinaĵoj nek grekaĵoj (kvankam kelkaj ĉefaj radikoj ja estas latinaj)

—Ilhuıtemoc

P.T. Kaj jes, mı tuj komprenıs la vorton “nemalhavebla”.

Наверх