Späť na obsah

Kiu komprenas la ruĝajn steletojn kaj la nigrajn sagetojn?

od sudanglo, 5. mája 2020

Príspevky: 7

Jazyk: Esperanto

sudanglo (Zobraziť profil) 5. mája 2020 12:35:39

Hodiaŭ mi rimarkis ke mia steleta rango altiĝis (je unu poento pli). Sendube mi meritis tion, sed kial kaj kiel tio okazis?

La funkcio de la paro de nigraj sagetoj (unu montras norden, la alia suden) kaj la signifo de la inter-sageta cifero same restas granda mistero

Leisureguy (Zobraziť profil) 5. mája 2020 14:04:44

La steloj kapabligas la leganto por espresi aprobecon (sageto al supren) aŭ malaprobecon (sagetoo al malsupren) per alklako. Jen mi nun aprobas vian mesaĝon.

abc_vz (Zobraziť profil) 5. mája 2020 16:27:35

Por steleta rango en lernu.net havas signifon:

paĝo en la kurso "La teorio Nakamura" (0.1),
paĝo en la biblioteko (0.01),
mesaĝo en la forumo (0.01).

Havas signifon ankaŭ vizitoj en lernu.net kaj eble ankoraŭ io alia.

sudanglo (Zobraziť profil) 9. mája 2020 10:26:30

Kie en la paĝaro de Lernu troviĝas la 'help-dosieron' (kutima afero ĉe retejoj) kaj en kiu oni atendus trovi klarigon pri la novaj funkcioj - ekz la ruĝaj steletoj, la sendo de mesaĝoj al 'amikoj', kiel oni povas klasifiki Lernu-anon kiel 'amikon', ktp.

abc_vz (Zobraziť profil) 9. mája 2020 11:13:25

Mi ankoraŭ ne vidis oficialajn klarigojn pri la novaj funkcioj de la paĝaro. Oni ekscias pri specialecoj de tiuj funkcioj spertante ilin.

sudanglo (Zobraziť profil) 9. mája 2020 11:34:13

Do kion vi lernis per uzo pri la al-amika mesaĝo-funkcio? Kiel 'amikoj' estas selektitaj?

abc_vz (Zobraziť profil) 9. mája 2020 11:53:53

Pri tia selekto mi scias nenion. Anoncon ricevas ĉiuj amikoj de la sendanto.

Nahor