Al la enhavo

viroj kaj virinoj

de conradcook, 2004-decembro-03

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

conradcook (Montri la profilon) 2004-decembro-03 15:35:37

En la USA, ni konas (aux malkonas?) ke la mondo vidas nian virinojn kiel agresegajn; eble cxar la Holiwuda elmontro de ilin. Certe, usonaj virinoj ankaux vidas Holiwudajn elmonstrojn, kaj ofte pensas ke ili devus esti forta.

Sed mi mem ne konas se usona virinoj estu tiel diferenca de tiuj de la aliaj mondpartoj. Kaj do, mi demandas al vi: kio vi pensas de la viroj kaj virinoj en via parto de la mondo? Kaj cxu la Holiwuda elmontro faras iu efikon?

conradcook (Montri la profilon) 2004-decembro-03 17:21:10

Pardonu!  Mi erarinte skribis "Holiwudajn elmonstrojn" por "Holiwudajn elmontrojn."  Certe la Holiwudaj elmontroj ofte estas monstraj, sed esperate, la Usonaj virinoj ne estas vidate monstraj de la mondo!

 

Konrado.

Repoker (Montri la profilon) 2004-decembro-19 12:56:26

En mia lando (hispanujo), viroj kaj virinoj estas tre socialaj. Virinoj kaj viroj estas kontraŭmilita. 

Kaj malbonŝance, ni havas famo de mortigi taŭrojn. Ni ne ŝatas ĉi tio.

newbo (Montri la profilon) 2005-januaro-12 15:26:46

Repoker skribis:

En mia lando (hispanujo), viroj kaj virinoj estas tre socialaj. Virinoj kaj viroj estas kontraŭmilita. 

Kaj malbonŝance, ni havas famo de mortigi taŭrojn. Ni ne ŝatas ĉi tio.

 

Mi malpravas, ĉar multe de homoj ŝatas taŭroj mortigi ("bullfight"). La plej granda parto ne ŝatas sed estas parto de la hispania kulturo.

Aniuta (Montri la profilon) 2005-decembro-05 23:18:54

En Litovio estis tradicio por virinoj senti sin felicxaj estante edzinoj kaj patrinoj. Nun jam plimultigxas la kvanto da virinoj, kiuj estas felicxaj ankaux pro siaj personecaj  kauxzoj.

celinajankow (Montri la profilon) 2009-januaro-22 19:03:41

Saluton Conrado!En mia lando viroj kaj virinoj estas tradicio.Lasta nia virinoj estas tre agresia,ili ofte fumas kaj trinkas alkoholo.Tre ofte viroj kaj virinoj decidi multaj monoj,sed ili ne pensas pri familio.Tio ne estas ofte.Mi pensas,ke tio finas mallonge.
Amiko celinasal.gif

vajsxnavisto (Montri la profilon) 2009-januaro-25 00:06:38

En mia vedika kulturo, viroj kaj virinoj havas tre diferentajn rolojn socie, speciale kiam oni edziĝas. Estus bona por virinoj fariĝi patrino amanta kaj edzino sindonema al ŝia edzo, kiu estas konsiderata kiel hejmĉefo (kvankam envere la virino ĉefas enhejme, speciale kun infantaskoj kaj la infanoj). La viroj devas bone labori por akiri sufiĉe da mono por la hejmo kaj templo.

La virino servas ŝian edzon, la viro servas lian guru-on. Ĉi tiu sistemo tre plaĉas al mi, se la viredzo estas aminda, amanta kaj amema. okulumo.gif

Viroj estas tre viraj, agresaj, kuraĝaj, fortaj, lojalaj kaj ĉefemaj.
Virinoj estas virinaj, bonmanieremaj, timidaj kaj sindonemaj.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-januaro-25 00:48:02

Ĉi tie en Aŭstralujo, virinoj iom malsimilas al viroj je la personecoj, sed ne tiom, kiom ŝajnas al mi tiel en aliaj mondopartoj.

Unu afero, kiun mi rimarkadas, estas, ke se virino laboreje klopodas atingi tion, kion ŝi volas, ĝuste tiom strebe kiom viro, ŝi do iĝas nomita "puŝema megero", sed farante la saman, viro do iĝas nomita "ambicia". senkulpa.gif

pingi (Montri la profilon) 2009-januaro-29 09:48:23

Pri la ĉeftemo: Mi ne konas usonon el propra vizito, sed laŭ filmoj, elsendoj kaj rakontoj mi havas la impreson, ke en vero la situacio estas sufiĉe sama kiel en eŭropo. Mi kredas, ke pli dependas de la ekzakta regiono kaj ĉirkaŭo (ekz. urba/kamparana) ol de la kontinento.

Iĉo:Ĉi tie en Aŭstralujo, virinoj iom malsimilas al viroj je la personecoj, sed ne tiom, kiom ŝajnas al mi tiel en aliaj mondopartoj.
Hm. Mi aŭdis en lernejo, ke aŭstralio estas tradicie pli vire dominata ol eŭropo. Ŝajne ĉiu homo spektas la reston de la mondo pli kritikeme ol sian propran hejmon.
(Alia ekzemplo de tiu emo: Mi ĉiam legas interrete usonanajn plendojn pri la sekse senmoralaj eŭropanoj. En mia lando multas la opinio, ke la junularo morale ruiniĝas de vulgaraj usonaj televidelsendoj. okulumo.gif )

Iĉo:Unu afero, kiun mi rimarkadas, estas, ke se virino laboreje klopodas atingi tion, kion ŝi volas, ĝuste tiom strebe kiom viro, ŝi do iĝas nomita "puŝema megero", sed farante la saman, viro do iĝas nomita "ambicia". senkulpa.gif
Mi havas la impreson, ke tiu pensmaniero estas pli-malpli formortinta. (Almenaŭ oni ne parolus tiel publike.) Tamen, en grandaj firmaoj gvidantinoj ankoraŭ delonge ne atingis 50 elcentojn.

Pingi

Iĉo (Montri la profilon) 2009-februaro-01 08:20:45

pingi:Hm. Mi aŭdis en lernejo, ke aŭstralio estas tradicie pli vire dominata ol eŭropo.
Eblas. Mi ne scius. Mia gimnazio estis katolika kaj nur por knaboj, do mi ne scias kiel estas en ambaŭseksa lernejo. Sed kiam mi studis en la universitato estis tute egaleca ... mi studis ekologion, kaj la plejparto de mia klaso konsistis el inoj. Kompreneble malsametas en la komputila kaj inĝeniera fakultatoj ...

"pingi": Alia ekzemplo de tiu emo: Mi ĉiam legas interrete usonanajn plendojn pri la sekse senmoralaj eŭropanoj.
Haha, ĉu tio estis eble skribita de kristanaj konservemuloj? Ili ja ankaŭ plendas pri ilia propra vulgara popkulturo. En Usono oni imputas repmuzikon ...

Reen al la supro