K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

Ŝercoj

od StefKo, 17. marec 2020

Sporočila: 501

Jezik: Esperanto

StefKo (Prikaži profil) 13. september 2020 08:38:30

Kiu unua, tiu pli bona (por viroj)

Mia edzino riproĉas min, ke kiam mi revenas de la laboro, mi antaŭe bonvenigas la hundon kaj poste ŝin, kaj sufiĉas ke ŝi kuru unua al la pordo.

PS.
Mi pardonpetas ĉiujn virinoj (precipe unu K.) kiuj, eventuale, povus senti sin ofenditaj.
La ŝerco ne estas reago al ies ajn enskribo! Mi intencis enskribi ĝin hieraŭ matene kaj tradukis antaŭhieraŭ.

StefKo (Prikaži profil) 13. september 2020 08:44:30

Kiu unua, tiu pli bona (por virinoj)

Mia edzo riproĉas min, ke kiam mi revenas de la laboro, mi antaŭe bonvenigas la hundon kaj poste lin, kaj sufiĉas ke li kuru unua al la pordo.

PS.
Mi pardonpetas ĉiujn viroj kiuj, eventuale, povus senti sin ofenditaj.
La ŝerco estas reago al ies enskribo.

KatjaMcFlores (Prikaži profil) 14. september 2020 22:22:05

Ahoj, bratko Štefan.
Ale jedva li treba metati se iz krajnosti v krajnost.
Tiun ŝercon eblus titoli sengenre, simple "Diagnozu vin mem", aŭ "Oni diagnozu sin mem", aŭ eĉ prezenti ĝin sentitole.
Fakte, mi ne estas ofendiĝema, mi estas sufiĉe ridetema kaj ridema. Espereble, ankaŭ vi ne estas paŭtema.

StefKo (Prikaži profil) 15. september 2020 08:33:31

KatjaMcFlores:Ahoj, bratko Štefan.
Ale jedva li treba metati se iz krajnosti v krajnost.
Tiun ŝercon eblus titoli sengenre, simple "Diagnozu vin mem", aŭ "Oni diagnozu sin mem", aŭ eĉ prezenti ĝin sentitole.
Fakte, mi ne estas ofendiĝema, mi estas sufiĉe ridetema kaj ridema. Espereble, ankaŭ vi ne estas paŭtema.
Ahoj, Katja.
Odgovarjaju seriozno: Imaješ pravdu. Tvoju primětku budu pametati.


PS. Mi pripensas: kiel en MS?

nornen (Prikaži profil) 15. september 2020 15:39:07

Novosti: Jedinočne sily Medžuslovjanskyh Narodnyh Brigad byli ugleděne na esperantojezyčnoj čestě foruma. Ne znajemo, bude li vpad.

Kio okazas ĉi tie?

StefKo (Prikaži profil) 15. september 2020 19:16:50

Nelogika argumentado (malnova juda ŝerco)

Iu melamed pasigis sian tutan tempon drinkante anstataŭ instrui, permesante al infanoj ludi. Post iom da tempo la afero diskoniĝis kaj li perdis ĉiujn siajn lernantoj. Unu el liaj amikoj, klopodita pri la malriĉeco de la melamed, komencis persvadi lin ke li ĉesu drinki:
– Aŭskultu, se vi ĉesos drinki, vi reakiros ĉiuj viajn lernantojn.
– Ho, kiel stulta vi estas, dum ĉiuj ĉi jaroj, mi instruis por povi drinki kaj vi volas konvinki min ke mi ĉesu drinki por ke mi povu instrui...

--------------------------
melamed - juda instruisto en religia lernejo (ĥedero)

sergejm (Prikaži profil) 15. september 2020 20:13:11

Marsanaj kronikoj
2050.06.14
Alflugis usonanoj. Helpe de siaj superteknologioj ili malfermis la bunkron dum 4 horoj kaj disdonis al ĉiuj hamburgerojn. Estis bonguste, sed sufiĉis ne al ĉiuj - ni fritis usonanojn.
2050.07.14
Alflugis japanoj. Helpe de sia nanotekologioj ili malfermis nian bunkron dum 2 horoj kaj disdonis al ĉiuj suŝiojn. Estis bonguste, sed sufiĉis ne al ĉiuj - ni formanĝis japanojn.
2050.08.14
Alflugis rusoj. Helpe de rompstango kaj iu patrino ili enrompis la bunkron dum 2 minutoj kaj disdonis al ĉiuj lulbatojn[люлей]. Estis malbonguste, sed sufiĉis al ĉiuj.

sergejm (Prikaži profil) 17. september 2020 21:01:51

Se la monto ne iras al Mahometo, li ne sufiĉe pagis al ĝi.

StefKo (Prikaži profil) 18. september 2020 07:43:41

Rabena konsolo por akuzito (malnova juda ŝerco)

Granda Milito... Jojne Cinamon estas akuzita pri spionado kaj oni kondamnis lin al mortpafigo. La ekzekuto estiĝos en fora fuorto. Al la ekzekutejo kondamniton akompanas rabeno. Estas varmego. Post trairo unu kilometron Jojne viŝas ŝviton de sia frunto kaj ĝemas:
Aj vaj, mi ne povas plu, estas varmego!
– Kaj kion diru mi, kiu devas ankoraŭ iri returne? – respondas la rabeno.

--------
Aj vaj – juda plenda interjekcio.

StefKo (Prikaži profil) 22. september 2020 07:33:09

Nerefutebla argumento de la akuzito (malnova juda ŝerco)

Unu juna judo murdis siajn gepatrojn. Ĉe la proceso, la prokuroro surmetis nerefuteblajn pruvojn de lia kulpo kaj la advokato ne havis ŝancon helpi sian klienton. Kiam sekvis la tempo de diri lastan vorton de la akuzito antaŭ eldiri la verdikton, la juna judo apelaciis al la tribunalo jene: "Alta tribunalo, ĉiuj pruvoj demonstras mian kulpon, sed bonvolu konsideri la fakton ke mi estas orfo, kiel mildiga cirkonstanco".

Nazaj na začetek