K vsebini

similaj vortoj

od horsto, 23. avgust 2008

Sporočila: 41

Jezik: Esperanto

Achnaton (Prikaži profil) 02. september 2008 09:03:35

Timtim:Rakonti, plejeble.
Jes, kompreneble. Mi mistajpis, dankon.

Aliaj similaj vortoj:

graso - greso
knabo - kanabo
muso - muŝo
kuiri - kuri
horo - ĥoro
revi - ravi
pulvo - polvo
deserto - dezerto
postaĵo - pastaĵo
mondo - monto

Timtim (Prikaži profil) 03. september 2008 12:25:59

Achnaton:Jes, kompreneble. Mi mistajpis, dankon.
Facile farita okulumo.gif
horo - ĥoro
Kaj ĥoro - koro, se oni pensas pri sonoj.
pulvo - polvo
Mi aldonos al tiu paro pulvoro.

Miland (Prikaži profil) 04. september 2008 07:38:26

Ne konfuzu enlasi, ellasi, allasi kaj kompreneble lasi!

Hispanio (Prikaži profil) 04. september 2008 10:35:21

Aliaj similaj vortoj:
vesto - veŝto.

Miland (Prikaži profil) 04. september 2008 13:08:27

Hispanio:Aliaj similaj vortoj:
vesto - veŝto.
Kaj vosto!

horsto (Prikaži profil) 04. september 2008 19:07:31

aliaj gravaj anatomiaj vortoj:
pubo - pugo - pugno
Krome:
artiko -artifiko

leporo (Prikaži profil) 05. september 2008 06:40:41

Alia paro:
leporo - lepro

jan aleksan (Prikaži profil) 05. september 2008 07:58:59

ni forgesis la plej konfusigajn vortojn : drinki kaj trinki ridulo.gif

Miland (Prikaži profil) 05. september 2008 13:45:07

Prizorginda triopo:
tempo, templo kaj tempio.

Terurĉjo (Prikaži profil) 06. september 2008 13:49:50

mi-vi, ses-sep rido.gif

Artemon:Kun hundo bela viro venis.
Kiu estas bela, ĉu hundo aŭ viro?
Kiel ĝustigi la frazon?

Nazaj na začetek