K vsebini

«Sekreta taglibro» de J.Modest

od faff, 17. april 2021

Sporočila: 5

Jezik: Esperanto

faff (Prikaži profil) 17. april 2021 13:18:56

Saluton amikoj, mi finfine finis legi esperantan libreton, «Sekreta taglibro» de Julian Modest.

La libreto temas pri la vivo de Matei, bulgara junulo: li studas, amas, malkovras la mondon… kaj loĝas en Bulgario (en 1956, dum la sovietunio).
Al mi la rakonto plaĉis ĉar ĝi estas simpla por legi (mi ne estas komencanto sed ne jam sperto — mi dirus «komencinto») kaj mi kvazaŭ neniam bezonis kontroli la vortaton), suspensa kaj ne tro longa.

vilhelmobandito (Prikaži profil) 17. april 2021 23:38:49

Gratulon! Mi estas nur komencanto Esperanto-lernanto kaj mi volas iam povi legi esperantajn librojn. Nun mi povas nur legi facilajn mallongajn tekstojn. Legi romanon estis por mi ĉiam la plej grava kialo pro lerni aliajn lingvojn.

bernardalmeida (Prikaži profil) 18. april 2021 13:09:31

Saluton! Interesa!

faff (Prikaži profil) 18. april 2021 16:26:16

Jes jes, mi estas tre feliĉa. Nun mi volas legi plej da romano/romanetoj; mi iros al la biblioteko kaj mi petos se ili havas la krestomation aŭ librojn de Baghy.

IgorSokoloff (Prikaži profil) 19. april 2021 06:48:45

Se ĉi-libreto estus libere (senpage) elŝutebla, ĝi eble fariĝus pli pezeta guteto en la nuna torento de antirusia histerio.
Des pli, ke la aŭtoro kaj la eldonistoj apenaŭ multe profitos el la vendado de la papera versio de ĉi tiu oportunisma verkaĵo.

Nazaj na začetek