У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

VortLudo II

од Trollmor, 09. август 2013.

Поруке: 9755

Језик: Esperanto

Vinisus (Погледати профил) 13. септембар 2018. 20.29.40

kriko

bobwedwick (Погледати профил) 14. септембар 2018. 16.12.27

rezidi -- mi rezidas en Usono en Finikso kie la vetero estas seka kaj ankaŭ varmega

Vinisus (Погледати профил) 15. септембар 2018. 11.33.28

enlandano -- Mi estas enlandano, tio signifas ke mi loĝas interne de Brazilo kune kun miaj ĉevalino, hundino kaj bovinoj. La vetero ĉe mi estas preskaŭ ĉiam agrabla t.e. nek tre varma nek tre malvarma.

bobwedwick (Погледати профил) 21. септембар 2018. 01.47.27

nimfo (aŭ nimfino) - kiam mi estis junulo mi konis nimfon kiu estis ankaŭ belulino. Sed ŝi ne vidis min.

Vinisus (Погледати профил) 21. септембар 2018. 11.52.31

impona -- grandioza, majsta, solena, okulfrapa. La beleco de la naturo antaŭ niaj okuloj ĉiam estas impona.

bobwedwick (Погледати профил) 21. септембар 2018. 15.34.17

musono - Ni ankoraŭ havas musonon en Arizono ĝis la fino de Septembro. Ĝi malofte pluvas dum nia musono, sed the aero estas pli malseka. La pluvo estas tre importanta, ĉar la deserto estas sekega. Nia musono estas somera musono, kaj ĝi portas multa da pluvo. La vento estas de la Pacifikmaro.

Vinisus (Погледати профил) 21. септембар 2018. 22.18.05

Utila vorto "musono", ĉar mi mem ne konis ĝin, pro tio mi serĉis en Reta Vortaro kaj malkovris, ke ekzistas du musonoj t.e. kiam la vento blovas de la maro al la tero estas somera musono, kaj ke kiam ĝi blovas de la tero al la maro estas vintra musono.

bobwedwick (Погледати профил) 22. септембар 2018. 06.44.05

trafiko - Kiam pluvas en Finikso la trafiko estas terura. Mi restas hejme kaj tostas mian maljunecon.

Vinisus (Погледати профил) 22. септембар 2018. 15.54.16

Raporti pri la propra vivo estas tre intereca faro. Oni rakontas, ke iam disĉiplo de Sokrato demandis al la majstro: "Kara Sokrato kiom da jaroj vi havas?" Li tuj respondis "Mi ne scias!" La demandInto protestis dirante: "Neeblas, ke vi ne scias kiom da jaroj vi havas!". Do Sokrato klarigis jene: "La jaroj, kiun mi jam vivis, certe, mi ne plu havas ilin, kaj la ceteraj, kiuj al mi restas, mi ne scias kiom da ili estos.

bobwedwick (Погледати профил) 22. септембар 2018. 22.07.19

agaci - politiko agacas min en Usono. Mi kredas ke politikuloj volas havi povon. Povo koruptas kaj absoluta povo koruptas absolute. (Lord Acton)

Вратите се горе