У садржају

En kiu programalingvo Lernu! estas skribita?

од Nala_Cat15, 21. новембар 2019.

Поруке: 5

Језик: Esperanto

Nala_Cat15 (Погледати профил) 21. новембар 2019. 04.27.39

Mi ĵus komencis lerni kiel programi per Python kaj mi simple estas scivolema pri kiu programlingvo estas uzata por lernu!, se iuj ajn scias.

Dankon!

MiMalamasLaAnglan (Погледати профил) 21. новембар 2019. 19.30.46

Nala_Cat15:Mi ĵus komencis lerni kiel programi per Python kaj mi simple estas scivolema pri kiu programlingvo estas uzata por lernu!, se iuj ajn scias.

Dankon!
Vi povus retmesaĝi al la retadreso ĉe https://lernu.net/impressum. Eble ili respondos vian demandon.

Ĉu vi scias aliajn programlingvojn? Mi kreintas esperantan tradukon de la programlingvo C. Mi devus plibonigi ĝin.

Nala_Cat15 (Погледати профил) 21. новембар 2019. 20.12.13

Malforntune mi ne scias aliajn programlingvojn, sed mi ŝatas la ideon de komputa lingvoscienco.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Komputa_lingvoscienc...

la artikolo en la angla estas pli disvolviĝata

robinvdv (Погледати профил) 21. новембар 2019. 20.52.23

En PHP. Tion mi povas scii, ĉar ĉe ĉi tiu domajno ekzistas kuketo kun la nomo "PHPSESSID".

Metsis (Погледати профил) 23. новембар 2019. 15.02.20

Oni uzas ankaŭ JSON-on kaj dinamike kreitajn SVG-bildojn.

Вратите се горе