У садржају

Anstataŭado de la radikoj

од flanke, 02. фебруар 2020.

Поруке: 24

Језик: Esperanto

LM59650 (Погледати профил) 04. фебруар 2020. 12.39.23

flanke:
...
Oni povas esprimi "malmultekosta" per "mal-" anstataŭ nova radiko.Ja "ĉipa" estas pli simpla,sed por la orientanoj,la vortoj kiel "ĉipa" ne estas regula.
Kiel oni diras ĉine "kosta", "multekosta", "malmultekosta" ?
Ĉu tiuj vortoj estas regulaj en ĉina lingvo ?

flanke (Погледати профил) 04. фебруар 2020. 13.36.18

LM59650:
flanke:
...
Oni povas esprimi "malmultekosta" per "mal-" anstataŭ nova radiko.Ja "ĉipa" estas pli simpla,sed por la orientanoj,la vortoj kiel "ĉipa" ne estas regula.
Kiel oni diras ĉine "kosta", "multekosta", "malmultekosta" ?
Ĉu tiuj vortoj estas regulaj en ĉina lingvo ?
Mi signifas:Esperante "malmultekosta" povas esti konsistita el pli facilaj "kost-" kaj "mult-",kiuj jam estas el Eŭropaj lingvoj,laŭ la reguloj de Esperanto,anstataŭ nova radiko "ĉip-".

LM59650 (Погледати профил) 04. фебруар 2020. 15.32.06

Mi konsentas vin, "malmultekosta" estas logika, kaj facile komprenebla. Mi ankaŭ preferas uzi normajn radikojn.
Sed kiam kombinaĵoj iĝas longaj kaj pezaj, parolantoj spontane serĉas pli facile elparoleblajn solvojn : ekzemple, novaj radikoj.

flanke (Погледати профил) 05. фебруар 2020. 01.09.46

LM59650:parolantoj spontane serĉas pli facile elparoleblajn solvojn
Jes,tio estas normala.

Вратите се горе