У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

Ŝercoj

од StefKo, 17. март 2020.

Поруке: 501

Језик: Esperanto

Rovniy_Sergey (Погледати профил) 28. октобар 2020. 16.40.42

Saluton Sergej.
Mi interesigxas, kie vi trovas sxercojn?
ridego.gif

sergejm (Погледати профил) 28. октобар 2020. 17.04.39

En jutubo, Знаменитые нерешенные проблемы школьной математики (Famaj nesolvitaj problemoj de lerneja matematiko), de Aleksej Savvatejev

Rovniy_Sergey (Погледати профил) 29. октобар 2020. 09.59.38

Tagmeze, rabisto trafis en loĝejon. Li ligis virinon kaj per pistolo postulis de viro ĉiujn valorojn, kiuj estas en domo.
- Sinjoro, - viro petegis kun larmoj en okuloj, - prenu tion, kion vi volas, sed mi petas vin, malligu kaj permesu foriri ŝin.
- Kio, vi tiel amas vian edzinon? - rabisto demandas.
- Ne, ĉi tiu estas edzino de najbaro,kaj mia baldaŭ alvenos.

Rovniy_Sergey (Погледати профил) 29. октобар 2020. 10.23.44

Mi vendas karaokeon ĉar najbaroj aĉetis pafilon.

Rovniy_Sergey (Погледати профил) 30. октобар 2020. 06.09.18

Du fratinoj:
- Mi aĉetis novan trinkujon al mia kobajo(mara porketo). Tie estas tia momento, por ke akvo fluu oni devas premi butonon. Kiel vi pensas, ke ĝi komprenos kaj faros tion?
- Nu ... Porkoj estas inteligentaj bestoj. Ekzemple, vi divenis pri tio!
- Mia edzo komprenis kaj helpis al mi.

StefKo (Погледати профил) 30. октобар 2020. 11.06.22

Rovniy_Sergey:Kontrolu kaj ĝoju.
😃
Du fratinoj:
- Mi aĉetis novan trinkujon al sia kobajo(mara porketo). Tie estas tia momento, ke akvo verŝas oni devas premi butonon. Kiel vi pensas, ke ĝi komprenos kaj faros tion?
- Nu ... Porkoj estas inteligentaj bestoj. Ekzemple, vi divenis pri tio!
- Mia edzo komprenis kaj helpis al mi.
Bona ŝerco sed mi havas la rimarkojn:

Kial "sia"? Se subjekto estas "mi" oni devas uzi "mia".
"ke akvo verŝas" - ĉu ne "ke por verŝi akvon" aŭ "por ke la akvo verŝu sin" aŭ "ke akvo verŝas kiam oni premas"?

Saluton!

Rovniy_Sergey (Погледати профил) 30. октобар 2020. 12.28.37

Matene aperis surskribo sur asfalto en korto de Odeso:
"Ĉiuj viroj estas aĉuloj!"
Iu aldonis sube:
"Vi, Sara Abramovna, ankaŭ ne estas donaco."

Rovniy_Sergey (Погледати профил) 30. октобар 2020. 19.33.48

- Kiom kostas guto da biero?
- Neniom.
- Tiam gutigu al mi sitelon.

Rovniy_Sergey (Погледати профил) 31. октобар 2020. 05.44.12

Edzo venis hejmen.
Lin renkontas lia edzino kun afiŝo: "Mi ne parolas kun vi !!!"
Edzo levis ŝultrojn kaj sidiĝis por spekti televidon.
Kvin minutojn poste, lia edzino aperas inter li kaj televidilo kun alia afiŝo: "Ĉu vi scias kial?!"

Rovniy_Sergey (Погледати профил) 31. октобар 2020. 19.05.57

Hodiaŭ mi aĉetis ĉokoladan kukon!
Strange, ĉar oni povas aĉeti kukon eĉ se festo ne estas!
Neniu kontrolas!

Вратите се горе