У садржају

Mallongigoj de landoj

од Vilinilo, 20. април 2009.

Поруке: 20

Језик: Esperanto

Vilinilo (Погледати профил) 20. април 2009. 22.05.38

CH estas por Svislando? Mi estas ege shokata shoko.gif Cantons de Helvetia estas noveco por mi! Ĉiumaniere, dankon al ĉiuj por la klarigoj, mi ne sciis pri la landokodoj de ISO.

henma (Погледати профил) 20. април 2009. 22.18.28

jan aleksan:CH estas nek Ĉinio (ĉinoj ofte eraras), nek Ĉilio, sed Svislando (Schweiz); noto: Ĉinio (CN), Ĉilio (CL)
Certe, Svislando elektis antaŭ ol ni rido.gif rido.gif

jan aleksan:Verŝajne estas laŭ nacia nomo de lando.
Ne, verŝajne la eŭropaj landoj havas kodon laŭ siaj naciaj nomoj, sed ne ĉiuj landoj havis tiun rajton. Se jes, Japanio ne estus JP (Japanio japane estas 日本: Ni Hon), nek Ĉinio estus CN (ĉine la nomo estas 中国: Zhong Guo).

Amike,

Daniel.

KoLonJaNo (Погледати профил) 20. април 2009. 23.24.36

Saluton!

Vilinilo:CH estas por Svislando? Mi estas ege shokata shoko.gif
Svisujo estas oficiale kvarlingva lando.

La lingvoj estas la germana, la franca, la itala kaj la romanĉa.

Neniu el tiuj lingvoj superregu, do oni bezonis trovi "neŭtralan" solvon:
Cantons de Helvetia estas noveco por mi!
Jen plia novo por vi rideto.gif :

CH devenas de Confoederatio Helvetica, la nomo de la lando en la latina.

Kolonjano

Fajro (Погледати профил) 25. април 2009. 01.58.06

Eble estus bona ideo enmeti flageton apud la kodo de la lando:

http://www.famfamfam.com/lab/icons/flags/

Rogir (Погледати профил) 26. април 2009. 13.31.57

Bona ideo!

Jasminka (Погледати профил) 26. април 2009. 14.07.42

Fajro:Eble estus bona ideo enmeti flageton apud la kodo de la lando:

http://www.famfamfam.com/lab/icons/flags/
Se oni ne scias mallongigojn, mi ege ege dubas, ke oni scios la flagojn de la landoj... okulumo.gif

crescence (Погледати профил) 26. април 2009. 16.24.01

KoLonJaNo:
CH devenas de Confoederatio Helvetica, la nomo de la lando en la latina.
Kolonjano
En Francio kiel en Svisio, oni diras : Confédération Helvétique.
Franca humuristo (Coluche) diris : CHuisse, vorto kiu estas prononcata en la franca [ŝwiss], ĉar la literoj CH prononciĝas [ŝ] en Francio !

Fajro (Погледати профил) 28. април 2009. 08.38.11

Jasminka:
Fajro:Eble estus bona ideo enmeti flageton apud la kodo de la lando:

http://www.famfamfam.com/lab/icons/flags/
Se oni ne scias mallongigojn, mi ege ege dubas, ke oni scios la flagojn de la landoj... okulumo.gif
Do ni enmetu ilin por instrui! lango.gif

Andreo Jankovskij (Погледати профил) 07. мај 2009. 13.44.07

lango.gif
Mi kutime uzas retpaĝaron de Bertilo!
Landoj kaj lingvoj de la mondo!

1. Landoj - Alfabeta indekso:
http://www.bertilow.com/lanlin/alfabete.html

2. Indeksoj laŭ ISO-kodoj (3166 kaj 639) de landoj kaj lingvoj:
http://www.bertilow.com/lanlin/iso.html

Mi pensas ke estos bone aldoni flagetojn, kiel proponis Fajro, kaj sube skribi tutan nomon de la lando en Esperanto ridulo.gif

Jen estas ekzemplo #1:
http://www.ukrainio.org.ua/i/ukrainio.png

Jen estas ekzemplo #2 (+UA):
http://www.ukrainio.org.ua/i/ukrainio2.png

darkweasel (Погледати профил) 10. мај 2009. 07.12.14

Mi pensas, ke oni ne devas skribi la tutan landnomon sub la flago. La flago kaj la mallongigo sufichas - se ne, oni devus povi trovi la tutan landnomon per klaki sur la uzantnomon. (= meti la tutan landnomon en la "Lando" ujon en la detala profilo)

Вратите се горе