Kiujn naciajn festojn vi festas?
од k.garin, 27. фебруар 2007.
Поруке: 32
Језик: Esperanto
k.garin (Погледати профил) 27. фебруар 2007. 22.47.58
La sekvonta festo estas La virina tago je la 8 de marto. Ĉitage ĉiuj virinoj ripozas de la kutimaj hejmaj aferoj, plibeliĝas sin, vestas sin per la plej belegaj roboj. Viroj... Viroj penas kuiri, purigi la hejmojn, zorgi pri infanoj. Poste ili forkuras el la hejmoj por floroj kaj donacoj al siaj amatulinoj kaj vespere revenas hejmen. La plej donacanta floro estas mimozo.
La 1-an de majo ni festos la Tagon de printempo kaj laboro. Stranga unuiĝo estas, ĉu ne?
Bonvolu rakonti, kiujn festojn vi festas en viaj landoj.
Urso rigardas al hipopotamo kaj parolas:
- Mi envias vin, mia amiko hipoĉjo!
- Kial? - demandas la hipopotamo.
- Estus bonege per via buŝo mielon manĝegi!
Mielo (Погледати профил) 28. фебруар 2007. 08.13.36
Anakŭ ĉe ni estos tago de virinoj. Ni virinoj diras, ke nin ne interesas la virina tago, sed en sekreto ni atendas ke la viroj estos atenta. La viroj portas florojn al ilia laborejo kaj estas viroj, kiuj ne forgesas porti ankaŭ hejmen. Sed la hejmlaboron havas la virinoj ankaŭ plue.
gxosefo (Погледати профил) 01. март 2007. 00.39.14
En tiu tago, Phil iras el sia grunda truo. Se Phil vidus sian ombron, li timus ĝin, kaj reirus en sian truon. Se Phil NE vidus sian ombron, li restus ekster ĝi. Depende de tio, aŭ estos ses pluaj monatoj da vintro, aŭ printempo venos.
Kial ni uzas grundan muson por prescii la venontan veteron? Mi ne scias!
Vidu la celebron ĉi tie:
http://www.groundhog.org/video/
(klaku "click here" en la retpaĝo por vidi ĝin.)
Mielo (Погледати профил) 01. март 2007. 08.24.02
ĝosefo:Estas multaj strangaj ferioj en Usono... unu estas "groundhog day" (≈ "grunda muso tago"). la festo estas en la dua tago de februaro, ĉiujare. En Pennsylvania (Usona ŝtato, "pensilvenia"), estas grunda muso, kiu nomiĝas Phil ("fil").Ĉu Phil ne estas marmoto ?
En tiu tago, Phil iras el sia grunda truo. Se Phil vidus sian ombron, li timus ĝin, kaj reirus en sian truon. Se Phil NE vidus sian ombron, li restus ekster ĝi. Depende de tio, aŭ estos ses pluaj monatoj da vintro, aŭ printempo venos.
Kial ni uzas grundan muson por prescii la venontan veteron? Mi ne scias!
Vidu la celebron ĉi tie:
http://www.groundhog.org/video/
(klaku "click here" en la retpaĝo por vidi ĝin.)
pastorant (Погледати профил) 01. март 2007. 08.30.57
Saluton Méz!
gxosefo (Погледати профил) 01. март 2007. 10.19.34
Marmoto- ĉu estas "groundhog," aŭ mara moto? XP
karulo (Погледати профил) 01. март 2007. 10.49.33
ĝosefo:La vortaro ne enhavis la vorton "groundhog," do mi skribis "grunda muso," la plej proksimuma traduko.Laŭ PIV estas tutsimple "marmoto" kaj ankaŭ kuŝas tiel en la Gran Diccionario Español-Esperanto de Fernando de Diego.
Marmoto- ĉu estas "groundhog," aŭ mara moto? XP
karulo (Погледати профил) 01. март 2007. 11.30.18
Ĝi rolas kiel la tago de Sankta Valenteno en aliaj landoj. Viro donacas rozon al amatino kaj virino donacas libron al amato. Sed la kutimo havas larĝajn limojn ĉar amatoj kaj amatinoj povas esti eventuale proksimaj parencoj aŭ amikoj (ne ĉiam oni disponas pri fianĉ[in]o )
k.garin (Погледати профил) 01. март 2007. 12.13.50
Fine de vintro ni festas la "Foriron de vintro". Tiun tagon ĉiuj kuniĝas sur la ĉefa placo aŭ alia vasta loko, kie jam estas konstruita "Масленица (Maslenica)" - drandega virinaĉo el ligno, kovrita de diverskolora teksaĵo. Ĝi estas "rusa vintro". Ĉiuj kantas, dancas, trinkas varmegan teon kun patkukoj, drinkas vodkon kaj poste bruligas tiun virinaĉon. Tio estas preskau oficiala fino de la rusa vintro.
- Rano. Kial vi estas tiom malseka, glita kaj malplaĉa?
- Mi malsanas. Kutime mi estas blanka, mola kaj lenugeca.
Tamen mi estas blanka kaj lanugeca.
Mielo (Погледати профил) 01. март 2007. 13.31.06
pastorant:Mi opinias ke jes.Saluton Hangya !
Saluton Méz!