У садржају

Listo de la Esperantaj mallongaĵoj

од Andybolg, 04. јун 2007.

Поруке: 17

Језик: Esperanto

Andybolg (Погледати профил) 04. јун 2007. 18.46.29

Ĉu ekzistas tia listo? Kie?

Kamapuna (Погледати профил) 04. јун 2007. 19.26.36

Saluton!

mi trovis liston ĉi tie:
Lernado>Vortoj>Vortlernado>Laŭ temo

Andybolg (Погледати профил) 04. јун 2007. 19.47.07

Dankon, sed estas pli ol 16 mallongigoj en Esperanto, mi pensas. Ĉu iu scias kie mi povas trovi liston, kiu enhavas pli multajn vortojn?

Andybolg (Погледати профил) 06. јун 2007. 19.11.22

Hehe. Mi tre ŝatas FF - Fikfek-n lango.gif

Urho (Погледати профил) 06. јун 2007. 19.26.01

Andybolg:Ĉu ekzistas tia listo? Kie?
Bonvolu vidi (eble en biblioteko) vortaron "La nova PIV", en kiu ekzistas listoj de mallongigoj de Esperanto.

Urho (Погледати профил) 06. јун 2007. 20.04.41

Urho (Погледати профил) 12. јун 2007. 08.21.05

Jen kelkaj Esperantaj mallongigoj kaj akronimoj (ĝisdatigita: 2019-08-28):

abs – absoluta, absolute
AdE – Akademio de Esperanto
adj. – adjektivo
adv. – adverbo
adr. – adreso
a.K. – antaŭ Kristo
akuz. – akuzativo
anst. – anstataŭ
ant. – antonimo
apo - aplikaĵo
Apr. – Aprilo
art. – artikolo
atm. – antaŭtagmezo, antaŭtagmeze
BEMI – Biciklista Esperantista Movado Internacia
bind. – bindaĵo, bindita
bk. (bk) – bildkarto
broŝ. – broŝurita
b.t. – bonvolu turni!
bv. – bonvolu
C – Centra
CED – Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo
cl – centilitro
cm – centimetro
CO – Centra Oficejo
ĉ. – ĉirkaŭ
Dec. – Decembro
D (del.) – delegito
d-ino – doktorino
dir. – direktoro
d-ro – doktoro
d-rino – doktorino
E-o (Esp-o / Eo / E / E.) – Esperanto
E-a (Esp-a) – Esperanta
E@I – Edukado@Interreto
EAF – Esperanto-Asocio de Finnlando
ekz. (ekz-e) – ekzemple
ekz. – ekzemplero
eld. – eldono, eldonis, eldonejo
ELFI – Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj
em. – emerita
EEU – Eŭropa Esperanto Unio
EU – Eŭropa Unio
FD – fakdelegito
fam. – familio
Feb. – Februaro
fig. – figure
f-ino – fraŭlino
FK (F.K.) – Fundamenta Krestomatio
g – gramo
GK – Gazetara Komuniko
GMT – Grenviĉa Meza Tempo
gr. – grupo
Ĝis! (Ĝis la!) – Ĝis la revido!
h – horo
HdE – Heroldo de Esperanto
i.a. – interalie, interaliaj
IAdEM – Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj
IJK – Internacia Junulara Kongreso
IKU – Internacia Kongresa Universitato
il. – ilustrita
ILEI – Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
inf. – infinitivo
inĝ. – inĝeniero
inkl. – inkluzive (de)
instr. – instruisto
int. – internacia
interj. – interjekcio
IS – Internacia Seminario
j. – jaro
j.a.K. – jaroj antaŭ Kristo
Jan. – Januaro
jc – jarcento
jen. – jeno (monunuo)
JER – Junulara Esperanto-Renkontiĝo
Jun. – Junio
k – kaj
k. – kopeko
k.a. – kaj aliaj
k.c. (kc) – kaj ceteraj (aferoj)
kas. – kasisto
KD – kompakta disko, kompaktdisko
k-do – kamarado
KEF – Kultura Esperanto-Festivalo
KER – Komuna Eŭropa Referenckadro
KER – Komisiono pri Eksteraj Rilatoj
KEV – Konciza Etimologia Vortaro
kg – kilogramo
kHz – kiloherco
K-io – Kompanio
KKS – Konstanta Kongresa Sekretario
km – kilometro
konj. – konjunkcio
kp – komparu
kr. – krono (monunuo)
k. sekv. – kaj sekvantaj
ks (k.s.) – kaj simile, kaj similaj
KS – Komuna Seminario
KSM – Koresponda Servo Mondskala
ktp (k.t.p.) – kaj tiel plu
l – litro
lab. – laborista
l.c. – en la loko citita
LD – lumdisko (kompaktdisko)
let. – letero
L.I. – Lingvo Internacia
L.K. – Lingva Komitato
LKK – Loka Kongresa Komitato
lin. – linio
L.R. – Lingvaj Respondoj (de Zamenhof)
m – metro
M – meza
m. – mortinta en
mag. – magistro
maj. – majuskle
MET – Mez-Eŭropa Tempo
min (mn) – minuto
min. – minuskle
ml – mililitro
mll. – mallongigo
mm – milimetro
N – norda
NASK – Nord-Amerika Somera Kursaro
N.B. (NB) – Notu bone!
NIFO – Ne-Identigita Fluganta Objekto
NPIV, PIV2 – Nova Plena Ilustrita Vortaro (2002)
Nov. – Novembro
n-ro (nro) – numero
ntr – netransitiva
OET – Orient-Eŭropa Tempo
Okt. – Oktobro
OV – Originala Verkaro (de Zamenhof)
p. – paĝo
p.a. – per adreso (c/o)
part. – participo
PAG – Plena Analiza Gramatiko de Esperanto
PIV – Plena Ilustrita Vortaro
PIV, PIV1 – Plena Ilustrita Vortaro (1970)
PIV2005 – Plena Iustrita Vortaro, 2a eldono, korektita (2005)
pk. – poŝtkarto
p.K. – post Kristo
pm. – poŝtmarko
PMEG – Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (de Bertilo Wennergren)
pp – se paroli pri
pr. – prononcu:
pref. – prefikso
prep. – prepozicio
prez. – prezidanto
prof. – profesoro
proks. – proksimume
pron. – pronomo
p-ro – pastro
ps. – pseŭdonimo
P.S. – Posta Skribo
ptm – posttagmezo, posttagmeze
PV – Plena Vortaro
r. – ruplo (monunuo)
rad. – radiko
red. – redaktis, redaktisto, redaktejo
resp. – respekte, respektive
rev. – reviziita
ReVo – Reta Vortaro
rig. – rigardu
rim. – rimarko, rimarka
s – sekundo
S – suda
S-. S-ta – Sankta
Sal! (Sal'!, Sa!) – Saluton! (ĉefe en tujmesaĝiloj kaj retpoŝtmesaĝoj)
s-ano – samideano
SAT – Sennacieca Asocio Tutmonda
s.d. – sen dato (de eldono)
sekr. – sekretario
Sept. – Septembro
s-ro – sinjoro
s-ino – sinjorino
SI – Sistemo Internacia de Unuoj
simb. – simbolo
sin. – sinonimo
s-ta – sankta
str. – strato
subst. – substantivo
suf. – sufikso
ŝli – ŝi/li
t.e. – tio estas
TEJO – Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
TEĴA – Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio
tel. – telefonnumero
TEVA – Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio
t.n. – tiel nomata, tiel nomataj
tm. – tutmonde
trad. – traduko, tradukis, tradukinto, tradukita
tr – transitiva
TTT – Tut-Tera Teksaĵo
U – okcidenta (uesta)
UEA – Universala Esperanto-Asocio
UK – Universala Kongreso de Esperanto
UL – Unua Libro
UN – Unuiĝintaj Nacioj
Univ. – Universitato
UV (U.V.) – Universala Vortaro
var. – vario, variaĵo
v. (vd.) – vidu
VD – vicdelegito
vol. – volumo
Z – Zamenhof

Bonvolu korekti!

Francestral (Погледати профил) 23. март 2013. 23.56.54

Ĉu ekzistas listo de la mallongigoj de PIV?

Chainy (Погледати профил) 24. март 2013. 12.23.31

Jen pdf de tri paĝoj el NPIV, kiuj montras liston de la vinjetoj, mallongigoj kaj simboloj uzataj en la vortaro:

Вратите се горе