Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

av cFlat7, 8 januari 2014

Meddelanden: 2577

Språk: Esperanto

cFlat7 (Visa profilen) 11 februari 2020 03:27:47

Al ili la instruisto diris: Fermu la okulojn, enspiru funde, kaj meditu serene.

Serene, ŝi ...

Vinisus (Visa profilen) 11 februari 2020 12:34:13

Serene, ŝi neniam sentis sin malamata nek glitante en la ribelon kaj blasfemon.

Kaj blasfemo(n)...

cFlat7 (Visa profilen) 12 februari 2020 02:43:53

Kaj blasfemo kaj beno povas sentigi fortajn emociojn en la aŭskultanto.

Vinisus (Visa profilen) 12 februari 2020 12:07:46

Al la aŭskultanto ne kauzas timon se la blasfemo estas nur mensogo de la akuzanto por altiri la viktimon al malglora lukto.

Malglora lukto...

cFlat7 (Visa profilen) 13 februari 2020 00:39:48

Malglora lukto komenciĝis en 1917 post la murdo de la ĉefduko Franz Ferdinand de Aŭstrio.

En Aŭstrio oni trovis ...

Vinisus (Visa profilen) 13 februari 2020 13:54:21

En Aŭstrio oni trovis en tiu tempo multe da eminentuloj kaj ankaŭ multe da sangaj soifantaj homoj, ĉar la florado de la angla industrio kaj de la germana, ĵaluzo disvastiĝis tra la mondo, de la bestaj homoj. Laŭ mi baldaŭ okazos nova milito ĝis la homa raso estos komplete forbalaita de la tersurfaso, eble restus nur la blatoj,

Restus nur la blatoj...

cFlat7 (Visa profilen) 14 februari 2020 03:44:50

Restus nur la blatoj, post kiam se la homarano sindetruus.

Detrui sin ...

Vinisus (Visa profilen) 14 februari 2020 13:41:46

Detrui sin ne solvas la problemon, sed la pasado de la tempo estas neevitebla, ĉar ĉio, kio havas komencon iam venos al la fino, vole-nevole.

Vole-nevole...

cFlat7 (Visa profilen) 16 februari 2020 02:15:55

Vole-nevole, la monero, kiun la infano englutis, pli aŭ malpli frue devos eksteriĝi el la korpo.

La korpo de ...

Vinisus (Visa profilen) 16 februari 2020 13:19:18

La korpo de iu ajn estas mortema, tial neniu estas tiel sendependa kaj plenkvalita, ke li aŭ ŝi ne riskas en danĝeron sin infekti ĉe tiuj, kiuj stagnas kaj plezuras en la krimo aŭ en malnobla sensencaĵo.

Malnobla sensencaĵo

Tillbaka till toppen