Till sidans innehåll

F-lo?

av MiMalamasLaAnglan, 23 oktober 2019

Meddelanden: 27

Språk: Esperanto

novatago (Visa profilen) 28 oktober 2019 19:58:55

En Hispanio, eble ankaŭ en Italio, nuntempe, la afero temas pli pri aĝo ol pri civila stato. Tial multaj fraŭlinoj ne akceptos tre afable la vorton sinjorino, ĉar tio estas por “maljunulinoj”. Se ili edziniĝis, ili akceptas la vorton "sinjorinon" sed iom malkomforte. Fakte gejunuloj ne tro ŝatas sinjoron kaj sinjorinon. Mi mem estis ŝokita, iam, kiam mi aĝis 18, kaj infanoj diris sinjoron al mi. Mi silentis, sed mi pensis: kiaj aĉuloj!

Pri fraŭlo okazis ion simila sed tute malen. Tio estas iom uzata sed neniam serioze. Nur en familiaj situacioj, ekzemple, se patrino volas tion, ke ŝia filo ordigu la dormoĉambro, ŝi eble diros “Ej, fraŭlo! lasu la telefonon kaj ordigu la ĉambron!”. Tamen, ekster tia situacio, la vorto ne estas uzata ĉar viroj, iam, sentis sin traktataj, kvazaŭ infanoj per tiu vorto.

Kaj fakte, iam ĉio tio iom miksiĝis kaj nuntempe kelkaj traktas ĉiun kiel sinjoron por viroj kaj sinjorinon* kaj fraŭlinon* (por ne ofendi inan junecon) por virinoj, kaj kelkaj tute ne uzas tiajn vortojn. Kunteksto ankaŭ tre gravas, ekzemple, bankoj preferos apenaŭ uzi la vorton fraŭlinon*. Aliflanke, hispane oni rajtas uzi la vortojn "don" kaj "doña", kies signifo tute samas al sinjoro kaj sinjorino kaj tiuj estas uzeblaj por ĉiu se la kunteksto postulas tion, tamen, neniam en neformarlaj situacioj.

Kiel ĉiam ofendiĝemo pri ĉi tiaj aferoj ne dependas de la vortoj, sed ĉefe de la persona pensmaniero.

Ĝis, gefraŭloj kaj gesinjoroj. (blogo / 7 + 1)

*Vortoj korektitaj ĉar mi skribis malĝustan vorton.

Metsis (Visa profilen) 28 oktober 2019 20:13:21

MiMalamasLaAnglan:
Metsis:
Nepre ne alparolu laŭ maniero "Sinjorino ĝenerala direktoro Maija Virtanen", se vi ne volas ŝajni aktikvulo de 1800-jarcento aŭ antaŭ.
Kion vi celas? Mi ne komprenas tion.
Supozu, ke Maija Virtanen estas ĝenerala direktoro ĉe firmao A. Vi repezentas alian firmaon, kiu volas komerci kun la firmao A. Ni randevuas kaj vi salutas per "Bonan tagon, sinjorino ĝenerala direktoro Maija Virtanen. Kiel vi fartas?" (How do you do, madam general director? / Guten Tag, Frau Geschäftsführerin. Wie geht es Ihnen?). Al Maija Virtanen vi montras vin, kiel vi vivus dum la 1800-jarcento, ne kiel reprezentanto de moderna firmao.

novatago:
Kiel ĉiam ofendiĝemo pri ĉi tiaj aferoj ne dependas de la vortoj, sed ĉefe de la persona pensmaniero.
Jes, vi pravas.

nornen (Visa profilen) 28 oktober 2019 20:19:11

Novatago, kiun hispanan vorton vi aludas per "frauxlo"? Señorcito? Doncito?

novatago (Visa profilen) 28 oktober 2019 22:02:39

nornen:Novatago, kiun hispanan vorton vi aludas per "frauxlo"? Señorcito? Doncito?
Señorito. Mi pensas ke en Hispanio, oni neniam uzis la hispanan sufikson -ito por "don", sed mi ne certas.

Ĉi tiu aktorino ĉiam substrekis laŭ tre persona maniero la vorton "señorito":
https://www.youtube.com/watch?v=81Y9oqMFFJU

Sed... tio estis alia epoko.

Ĝis, Novatago.

MiMalamasLaAnglan (Visa profilen) 29 oktober 2019 14:48:50

novatago:
nornen:Novatago, kiun hispanan vorton vi aludas per "frauxlo"? Señorcito? Doncito?
Señorito. Mi pensas ke en Hispanio, oni neniam uzis la hispanan sufikson -ito por "don", sed mi ne certas.

Ĉi tiu aktorino ĉiam substrekis laŭ tre persona maniero la vorton "señorito":
https://www.youtube.com/watch?v=81Y9oqMFFJU

Sed... tio estis alia epoko.

Ĝis, Novatago.
Do, ĉu pravas diri, ke neniu diras je "señorito" hispane?

novatago (Visa profilen) 29 oktober 2019 15:18:57

MiMalamasLaAnglan:Do, ĉu pravas diri, ke neniu diras je "señorito" hispane?
Ĝi estas uzata nur malserioze KAJ en familia kunteksto. Nu, ĝi ankaŭ estas uzata por paroli pri iu, kiu tro ŝatas ordoni kaj tre malmulte faras kaj helpas. Alidirite, "señorito" ankaŭ estas insulto. Fraŭlino (señorita) estas pli malofte uzata tiu-maniere.

Ĝis, Novatago.

nornen (Visa profilen) 29 oktober 2019 17:05:16

Kara MMLA,

Por plivastigi iom la aferojn, kiujn jam tute ĝuste priskiribis novatago:

Imaginu familion Cruz Del Valle:
La 40aĝa patro nomiĝas Lorenzo José Cruz Del Valle.
La 40aĝa patrino nomiĝas Luisa Olga Campos Orozco de Cruz.
la 20aĝa filino nomiĝas Telma Luisa Cruz Campos.

Se vi estas amiko de la familio, vi probable alparolus ilin tiel [1]:
"Lorenzo José", "Lorenzo" aŭ "Lencho".
"Luisa Olga", "Luisa" aŭ "Güicha".
"Telma Luisa", "Telma" aŭ "Telmita".
Vi uzus la personajn pronomojn "tú" aŭ "vos" aŭ "usted".

Se vi estas fremdulo, vi probable alparolus ilin tiel:
"Señor Cruz Del Valle" aŭ "Señor Cruz".
"Señora Campos Orozco", "Señora Campos" aŭ "Señora de Cruz".
"Señorita Cruz Campos", "Señorita Cruz".
Vi uzus la personan pronomon "usted".

Se vi estas dungito de ili (domhelpanto, ĵardenisto, ktp) aŭ se vi jam konas ilin longe, sed ja sekvas formala interparolado, vi probable alparolus ilin tiel:
"Don Lorenzo" aŭ "Don Lencho".
"Doña Luisa" aŭ "Doña Güicha".
"Señorita".
Vi uzus la personan pronomon "usted".

Kiel jam diris novatago, dum "señorita" estas kutima vorto, "señorito", "doñita", "doncito" ktp estas nur uzataj moke aŭ ŝerce.

Estas multe da malsamecoj inter diversaj hispanparolantaj landoj. YMMV.

- - - -
Ĉi tie, oni tre ofte uzas akademiajn titolojn por alparoli formale personojn: Ingeniero (Inge), Ingeniera (Inge), Licenciado (Lic), Licenciada (Lic), Doctor, Doctora. Oni ankaŭ uzas laborajn titolojn kune kun señor(a): Señor Director, Señora Directora, Señor Gerente, Señora Gerente, Señor Juez, Señora Juez... Kun militistaj titoloj, oni uzas la posedan pronomon: Mi Sargento, Mi Alférez, Mi Capitán, Mi General.

- - - -
[1] aŭ vi uzas iun ajn tute ne predireblan kareznomon: gordo, gorda, flaco, flaca, canche, negro, negra, ruco, ruca, pelón, ktp. Tiaj kareznomo eĉ povas uzi alian genron: mi havas viran amikon, kiun liaj amikoj alparolas kiel "Ruca" (old woman, hag) kaj kiun ili priparolas kiel "La Ruca"...

MiMalamasLaAnglan (Visa profilen) 30 oktober 2019 14:28:13

Rigardu la difinojn ĉe https://translate.google.com/#view=home&op=tra... (Gugla Tradukilo). Ĉu ili pravas?

La unuaj difinoj estas (hispane):

1. Hombre joven de posición social y económica acomodada que lleva una vida frívola y ociosa, generalmente sin trabajar.

2. Tratamiento de respeto y cortesía que se utiliza para dirigirse a las mujeres solteras; se usa solo o seguido del nombre propio o del apellido.

nornen (Visa profilen) 30 oktober 2019 15:43:57

MiMalamasLaAnglan:Rigardu la difinojn ĉe https://translate.google.com/#view=home&op=tra... (Gugla Tradukilo). Ĉu ili pravas?

La unuaj difinoj estas (hispane):

1. Hombre joven de posición social y económica acomodada que lleva una vida frívola y ociosa, generalmente sin trabajar.

2. Tratamiento de respeto y cortesía que se utiliza para dirigirse a las mujeres solteras; se usa solo o seguido del nombre propio o del apellido.
Jes

MiMalamasLaAnglan (Visa profilen) 31 oktober 2019 19:28:09

nornen:
MiMalamasLaAnglan:Rigardu la difinojn ĉe https://translate.google.com/#view=home&op=tra... (Gugla Tradukilo). Ĉu ili pravas?

La unuaj difinoj estas (hispane):

1. Hombre joven de posición social y económica acomodada que lleva una vida frívola y ociosa, generalmente sin trabajar.

2. Tratamiento de respeto y cortesía que se utiliza para dirigirse a las mujeres solteras; se usa solo o seguido del nombre propio o del apellido.
Jes
Ĉu vi povus priparoli ĝin plu?

Tillbaka till toppen