Till sidans innehåll

Duboj pri pronomoj

av lcsavb, 30 december 2020

Meddelanden: 11

Språk: Esperanto

lcsavb (Visa profilen) 30 december 2020 01:26:25

Saluton, kara amikoj.

Bonvolu, mi volas scii se la frazoj distingindaj estas substitublej:

Estis Kristnasko
. La nokto estis malluma. La onklo Petro venis kun siaj filinoj, la niaj estimataj kuzinoj; la kuzoj ne venis. La iliaj vestoj estis bluaj, niaj estis blankaj. Venis ankaŭ Doktoro Paŭlo kun sia hundo blanka Cerbero: jen nomo malfeliĉa! Estis bela blanka hundo, ĝia rigardo estis dolĉa. Ĝi estis plezuro por (al?) la okuloj. Ĉe Kristnasko oni pensas pri la aliaj, ne tiom pri si. La majstro Jesuo vivas kun ni. Je noktomezo ni iris noktomanĝi. Oni estu dankaj al la bona Dio (Ni estu dankaj al la bona Dio), nobla Patro! Kaj Cerbero, per siaj seriozaj malgrandaj okuloj, rigardadis fikse al la ĉielo plena da stelaj.

Teksto originala en Portugala:
Era o Natal. A noite estava escura. O tio Pedro veio com as filhas, nossas primas queridas; os primos não vieram. Os vestidos delas eram azuis, os nossos eram brancos. Veio também o Dr. Paulo com o seu cão Cérbero: eis um nome infeliz! Era um cão branco e bonito, seu olhar era doce. Era um prazer para os olhos. Pelo (ĉe) Natal a gente pensa nos (pri la) outros, não tanto (tiom) em si. O Mestre Jesus vive conosco! À meia-noite fomos cear. Sejamos agradecidos ao bom Deus, Pai generoso! E Cérbero, com (per) os seus olhos pequenos e sérios, olhava fixo (adv.!) para (al) o céu cheio de estrelas...

Origino: Esperanto sem Mestre (Esperanto sen majstro) - Ekzerko sesa - Lorenz, Francisco Valdomiro.

sergejm (Visa profilen) 30 december 2020 06:05:36

Estis Kristnasco. ... La onklo Petro ... kun siaj filinoj. ... Iliaj vestoj ... la niaj ... Doktoro Paŭlo kun sia hundo ... Ĝi estis bela blanka hundo, ĝia rigardo ... por la okuloj. ... pri si mem. ... Oni estu danka(j) al bona Dio... al la ĉielo plena da steloj.

Frano (Visa profilen) 30 december 2020 06:41:58

Kristnasko.

Metsis (Visa profilen) 30 december 2020 11:12:46

Pri "oni"

"Oni" montras ĉian ajn personon, multajn aŭ kelkajn nedifinitajn personojn. Rigardu ĝin kiel pasivo.

Oni povas uzi "vin" pasive, sed nur en la senco "vi kaj aliaj personoj en simila situacio".

Sed mi komprenas la parton "…estu danka(j) al bona Dio" en via teksto tiel, ke la parolanto mem estas inkluzivita, do mi dirus "Ni estu dankaj…"

lcsavb (Visa profilen) 30 december 2020 13:07:50

Dankon.
Mi tre lernas pro via helpo.

lcsavb (Visa profilen) 30 december 2020 13:14:25

sergejm:pri si mem.
Kial la korekto verto estas mem kontraŭe de si? Mi ne komprenas.

sergejm (Visa profilen) 30 december 2020 15:08:15

Vi povas uzi simple "pri si", aldona "mem" nur emfazas ĉi tion sed ne estas nepra.

Ni pensas pri ni mem = We think about ourselves
Ni pensas pri ni ≈ We think about us (sen -selves)
Ili pensas pri ni mem = They think about themselves
Ili pensas pri ni ≈ They think about themselves (angle ni ne povas forigi -selves, alie ĉi tie estos aliaj ili)

sudanglo (Visa profilen) 2 januari 2021 13:50:46

Sergej, la ĉielo estas plena de steloj

La botelo estas plena de/je akvo. La A-vorto plena ĉiuokaze ne esprimas kvanton, sed staton. Ankaŭ la E-vorto plene ne esprimas kvanton: Tie estas plene de/je homoj. Neniam diru *plena da...* aŭ *plene da...*

La plena artikolo el PMEG 2020 ....

sergejm (Visa profilen) 2 januari 2021 20:29:57

En tekstaro.com estas:
Plena de - 549 fojoj
Plena da - 26 (sen Zamehofaj)
Plene de - 8 (5 Zamenhofaj)
Plene da - 5 (3 Zamenhofaj)

Do ne nur mi uzas 'plena da', kaj pri 'plene de/da' eĉ Zamehof uzis ambaŭ variantojn

sergejm (Visa profilen) 2 januari 2021 20:39:04

Akoraŭ pri la unua mesaĝo:
'La niaj estimataj kuzinoj' - ordinare 'la' ne estas uzata kun 'nia'
'La iliaj vestoj estis bluaj, la niaj estis blankaj' - ĉi tie 'la' necesas, ĝi indikas ke 'vestoj' estis forlasita por ke ne estu ripeto.

Tillbaka till toppen