ĉu via lingvo ekzistas tonoj
av derverwandte, 23 november 2008
Meddelanden: 11
Språk: Esperanto
danielcg (Visa profilen) 14 december 2008 20:20:08
En tiu senco ankaŭ la hispana havas tonojn.
Sed laŭ tio kion mi iam aŭdis aŭ legis, la tonojn en la ĉina lingvo ja ŝanĝas la signifon de la vortoj mem, ne nur la afirmativan aŭ demandan econ de la frazo.
Amike,
Daniel
Sed laŭ tio kion mi iam aŭdis aŭ legis, la tonojn en la ĉina lingvo ja ŝanĝas la signifon de la vortoj mem, ne nur la afirmativan aŭ demandan econ de la frazo.
Amike,
Daniel
diogotŭ:Polako:ankaŭ pri la portugalaNe konsentite.
Kompreneble ne ĉiuj lingvoj havas tonojn same kiel ĉina lingvo havas, sed por la portugala, MI diras, ĝi HAVAS tonojn.
Se mia denaska lingvo ne havas tonojn, do mi demandas al iu informi "tio estas problemo" en portugala:
"Isto é um problema."
Kaj, demandi "ĉu tio estas problemo?"
"Isto é um problema?"
Kiel vi vidas, la literoj estas samaj, escepte de la finpunkto (.) anstataŭita de demandpunkto en la dua frazo (?). Kaj tiel sama estas la elparolo. Kio malsamigas la du frazojn estas tio, la TONO.
Do mi certigas, portugala lingvo havas tonojn. Ne unu, ne du, eble multaj. Kaj ĉiam la tono per kiu vi diras diraĵojn ŝanĝas (multe aŭ ne multe) la signifon.
Same mi dirus pri la franca, sed tiu taskon (paroli pri tio), mi lasos por francparolantoj, ĉar mi lernas ĝin sed ne ĝin bone regas.
Brakumon!