Al la enhavo

La freneza veto : O. Clanchin, prezidanto de Firmao, volas igi Esperanton lingvo de la komerco !

de erikano, 2009-marto-23

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-23 14:51:07

Ĉi-suba artikolo estas ekstraktita el la gazeto "Journal des entreprises d'Ille et Vilaine " (en Francio), publikita je marto 2009, kaj tradukita per bretonaj esperantistoj :

Esperanto. La freneza veto de Triballat *

Olivier Clanchin, prezidanto de Triballat, volas igi Esperanton lingvo de la komerco. Li nuntempe eksperimentas la projekton kun siaj teamoj.

Ni ^gin jam anoncis (februara numero de « Le Journal des Entreprises »), Olivier Clanchin preparas operacion aparte originalan kaj iel premieran. La estro de la grupo Triballat, en la urbo Noyal-sur-Vilaine, akeris komence de la nuna jaro malgrandan italan entreprenon. Famkonatas pri ^ciuj eksterlandaj a^cetoj : la plej malfacila parto estas « agordi la violonojn » (kio, en la franca, signifas : harmonie kunlaborigi la homojn) inter ambau malsamkulturaj organizoj. Kaj ^car la angla ne estas tiom evidenta por la francoj kaj la italoj, Olivier Clanchin lan^cas frenezan defion ke iuj el liaj dungitoj povos komuniki kun la itala teamo en… Esperanto ! Ver^sajne, jen premiero en Francio.

La bretona industriestro asocii^gis kun Daniel Jouan (komunikisto en urbo Rennes), Jean-Marc Lévêque (la respondeculo pri dauripovo ^ce Triballat) kaj Philippe Bérizzi (estro de la tradukagentejo LinguaForce en Rennes) por krei la asocion « Entreprise Esperanto ». Kio estas la principo ? Temas pri starigi profesian trejnigon per fulminstruo al la bretonaj kaj italaj teamoj, por ke ili lernu la universalan « profesiecan » lingvon, precizigas Philippe Berizzi, homo kiu lernas Esperanton de dudek jaroj.

Pli facila kaj malpli multekosta ol la angla

« La trejnado okazos dum dufoje kvin tagoj kun tri francoj kaj tri italoj. La celo estas ke ili kapablu paroli, sin prezenti, organizi rendevuojn, kaj sekve labori kune. » Tiujn fulmkursojn, kiuj devus komenci ^cimonate, kreis Philippe Bérizzi mem. « Mi jam testis ^gin kun individuoj, kaj tio ne malbone funkcias ». Por Triballat kaj ties nova filio Integralimenti, okazos sesio en Francio kaj alia en Italio. Je kiu bu^geto ? Po 200 € tage por ^ciu lernanto.

Per tiu eksperimento, promociantoj de la projekto celas demonstri ke eblas, dank’al Esperanto, starigi ene de kompanioj internaciajn teamojn kapablaj kune komuniki alimaniere ol en la angla. ^Car lau iu esploro « Esperanton oni lernas dekfoje pli rapide ol la anglan, indikas la estro de LinguaForce. Konkrete, tio do signifas malpli altajn trejnkostojn. » Rezultojn de la eksperimento, oni vidos en la venontaj monatoj.

(font-Artikolo, en la franca lingvo, en [url=www.linguaforce.com/presse]www.linguaforce.com/presse[/url])

* : Triballat estas franca firmao-grupo, kiu laborigas pli ol 1000 laboristojn !!

roint (Montri la profilon) 2009-marto-23 18:14:53

Du fojoj de kvin tagaj kursoj? Tio ŝajnas kiel relative mallongeco da tempo por lerni lingvon, eĉ se ĝi estas eo.

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-23 19:48:36

Mi volos ekscii la rezultojn de ĉi tiu eksperimento. Ĝi ŝajnas al mi bona situacio por uzi esperanton anstataŭ iun ajn alian lingvon.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-marto-24 09:16:26

roint:Du fojoj de kvin tagaj kursoj? Tio ŝajnas kiel relative mallongeco da tempo por lerni lingvon, eĉ se ĝi estas eo.
Mi pensas ke ne, ĉar ili bezonas specifajn vortojn rilatajn al komerco, ne nur bazaj vortoj.

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-24 15:06:39

roint:Du fojoj de kvin tagaj kursoj? Tio ŝajnas kiel relative mallongeco da tempo por lerni lingvon, eĉ se ĝi estas eo.
depende la kvanto de horoj po tago !!!

5 x 2 tagoj = 10 tagoj

10 x 8 horoj = 80 horoj !!!
Mi opinias ke estos jam sufiĉe, ĉar la lernantoj estas francanoj kaj italianoj*.
Tial ili povos inter-kompreni pli facile ol ajn aliaj nacianoj. (kaj certe pli bone per esperanto, ol per la angla-lingvo...).

Mi aldonas alian ekzemplon :
Mia-flanke, mi lernis esperanton
- nur dum 20 semajnoj (ekde novembro 2008)
- ĉirkaŭ 2 horojn po semajno

Totala nombro de horoj(entute) : nur 40 horoj

... kaj mi nun komprenas sufiĉe bone, kaj mi skribis... cirkaŭ 60 aŭ 80 mesaĝojn esperante !

Jes, eble ne ĉiam "perfektaj" sed (esperas mi) "kompreneblaj" mesaĝoj ! rido.gif

Jes, mi ne ankoraŭ "parolis" ofte esperanto, sed tio estas : ĉar mi ne havas "devo-paroli" por labori !! (kaj neniun kunlaboranton, kiu parolas kun mi !!)

* : mi skribis "francanoj" kaj "italianoj" vole / volinte. Vidu, pri tio, la fadenon pri "Suomio aŭ Finnlando"... rido.gif

henma (Montri la profilon) 2009-marto-24 15:22:47

erikano:* : mi skribis "francanoj" kaj "italianoj" vole / volinte. Vidu, pri tio, la fadenon pri "Suomio aŭ Finnlando"... rido.gif
Mi komprenas kial vi skribis ilin tiel, sed, ĉu ne estos pli bone uzi aŭ "francanoj kaj italanoj" aŭ "francianoj kaj italianoj"?

Amike,

Daniel.

sinjoro (Montri la profilon) 2009-marto-24 15:54:25

erikano:
* : mi skribis "francanoj" kaj "italianoj" vole / volinte. Vidu, pri tio, la fadenon pri "Suomio aŭ Finnlando"... rido.gif
"italianoj" skribu laŭplaĉe, sed "francanoj" estas malkorekta en Esperanto.

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-25 14:10:11

henma:
erikano:* : mi skribis "francanoj" kaj "italianoj" vole / volinte. Vidu, pri tio, la fadenon pri "Suomio aŭ Finnlando"... rido.gif
Mi komprenas kial vi skribis ilin tiel, sed, ĉu ne estos pli bone uzi aŭ "francanoj kaj italanoj" aŭ "francianoj kaj italianoj"?

Amike,

Daniel.
P.S. :
Mi uzis tiujn ĉar "Itialio" kaj "Franco" estas la plej proksimaj radikoj de la naciaj vortoj por landoj (itala vorto :"ITALIA", kaj franca vorto "FRANCE"). Estis ia ŝerco ! rido.gif .
Certe "Francianoj" estus pli simpla por ĉiuj...

Sed, PREFERU NI skribi pri tio en la alia fadeno pri "Suomio aŭ Finnlando".
Ĉu vi bonvolas ?

sinjoro:
"italianoj" skribu laŭplaĉe, sed "francanoj" estas malkorekta en Esperanto.
Amike : Bonvolu vidi (kaj skribi en) la alian fadenon pri tiu temo ! (Pri "Suomio aŭ Finnlando". Estis grandega fadeno ! Vidu en forumoj sub "KONSULTEJO" ...)

Ĉi-tie, la diskuto estis pri alia interesEga kaj gravEGa temo (laŭ mi):

"La freneza veto : igi Esperanton lingvo de la komerco" !!!!

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-25 15:31:14

Unue, ĝi iĝos lingvo de komerco inter unu Itala kaj unu Franca firmao, poste ĝi iĝos lingvo de komerco inter ĉiuj pigraj Francoj kaj Italoj, poste inter ĉiuj latinidaj lingvoj, tiam por komerco inter kaj kun latinidaj lingvoj, kaj poste en la mondo tuta!

henma (Montri la profilon) 2009-marto-25 15:36:55

Rogir:Unue, ĝi iĝos lingvo de komerco inter unu Itala kaj unu Franca firmao, poste ĝi iĝos lingvo de komerco inter ĉiuj pigraj Francoj kaj Italoj, poste inter ĉiuj latinidaj lingvoj, tiam por komerco inter kaj kun latinidaj lingvoj, kaj poste en la mondo tuta!
Ĉu nur inter pigraj francoj kaj italoj? Ĉu la laboremaj francoj kaj italoj ne uzos esperanton por komuniki? okulumo.gif

Mi certe feliĉas pro tiu grava paŝo... Eta paŝo por komerco, granda salto por la homaro rido.gif

Amike,

Daniel.

Reen al la supro