Till sidans innehåll

Fonemoj

av DamianRF, 31 december 2009

Meddelanden: 9

Språk: Esperanto

DamianRF (Visa profilen) 31 december 2009 16:48:21

Saluton, mi estas komencanto kaj mi havas unu dubo:

Kio fonemo estas konforma al litero "R"?: /r/ aŭ /ɾ/?

Perdonu mia malbone Esperanto kaj danko.

kijote (Visa profilen) 31 december 2009 17:35:47

La sono estas ĉiam "r",kaj neniam "R"

Vilinilo (Visa profilen) 31 december 2009 20:29:00

Mi pensas ke ne gravas uzi /r/ aŭ /ɾ/, oni povas kompreni ĉiuj.

Hispanio (Visa profilen) 31 december 2009 20:48:36

Vilinilo:Mi pensas ke ne gravas uzi /r/ aŭ /ɾ/, oni povas kompreni ĉiuj.
Jes, tiel mi opinias.

R2D2! (Visa profilen) 31 december 2009 22:38:49

Vilinilo:Mi pensas ke ne gravas uzi /r/ aŭ /ɾ/, oni povas kompreni ĉiuj.
La oficiala sono por R estas /ɾ/, do estas konsilata uzi ĝin. Sed vi estos komprenata se vi uzas /r/, /ɹ/, /ʁ/, ktp, sed nur se vi ĉiam prononcas ĝin (ne kiel la angla, kiu ofte ellasas ĝin).

—Ilhuıtemoc

magnifico94 (Visa profilen) 31 december 2009 23:03:09

Mi lernis, ke esperanta "r" tiel estas elparoladita kiel pola "r".

Sed mi ĉiam havis, havas kaj havos la grandan problemon kun sono "r". Mi iam elparoladis: "ŭ", ne "r".

Mi iradis iam al "logopedo" [(mi ne scias, ĉu tia nomo estas komprenebla) (ĉu "vortkuracisto"?) (sed mi preferas: "logopedo")].

Mi serĉis tekstojn je interreto kaj mi rigardis videon, sed mi elparoladas "ŭ"/"j"/"r"/"l".

Vilinilo (Visa profilen) 1 januari 2010 04:59:05

La fonemoj /r/ kaj /l/ ja estas problemaj, ĉar multaj gravaj lingvoj ne ĝin enhavas. Ne nur la poloj, sed ankaŭ la ĉinoj kaj la japanoj verŝajne havas problemojn provante elparoli tiujn sonojn.

darkweasel (Visa profilen) 1 januari 2010 11:45:31

Ial, kvankam la germana ja enhavas distingon inter L kaj R, parolante Esperanton mi iafoje fuŝas tiujn sonojn, verŝajne ĉar ekzistas kaj vorto "pri" kaj vorto "pli" okulumo.gif

magnifico94 (Visa profilen) 1 januari 2010 12:22:35

Mi precipe la plej malbonan problemon kun elparolo aro de sonoj: "ri" aŭ "rji".

Ekzemple: PaRIzo lango.gif

Pole estas ankaŭ sono R.

Tillbaka till toppen