Tatuaĵo
ya Terurĉjo, 2 Agosti 2007
Ujumbe: 19
Lugha: Esperanto
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 2 Agosti 2007 7:10:02 alasiri
Sed nova junulara modo postulas al gejunuloj havi diversajn tatuaĵojn surkorpe.
Mi ne havas tiujn. Ankaŭ miaj infanoj.
diogotux (Wasifu wa mtumiaji) 3 Agosti 2007 12:55:19 asubuhi
Saĝe, ne plenkreskitaj infanaroj (en Brazilo, knaboj kun malpli ol 18 jaroj aĝaj, kaj knabinoj kun malpli ol 21 jaroj) demandu siajn gepatrojn pri tio.
Mendacapote (Wasifu wa mtumiaji) 3 Agosti 2007 2:52:25 asubuhi
Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Agosti 2007 7:46:19 asubuhi
- Ne
- Mi ne havas tatuaĵojn - sed ne kial, ĉar mi ne estas indiĝeno
- Miaj infanoj ne petas min pri la permeso - sed ni priparolas iliaj aferoj ĝenerale. Mi volas malpermesi nenion, mi scias, ke ili estas saĝaj, ili konas la ĝustan valorsistemon. Mi ne ŝatas la konduton, kiam la gepatroj diras: "Dum vi loĝas en mia loĝejo kaj dum vi manĝas mian panon......"
Kaj mi scias, kaj esperas, ke ili havas bonan senton pro ilia korpo kaj ne volas fuŝuzi tion.
(Kvankam mia filo venis hejme paroj jare, kaj vi havis ringon en lia brovo. Mi estis malbone iom. Bedaŭrinde, li ne uzis la ringon longe.)
novatago (Wasifu wa mtumiaji) 3 Agosti 2007 9:39:34 asubuhi
Terurĉjo:Mi treege timas kiam oni min pikas. Tial mi ne ŝatas kuracistojn, malsanulejojn kaj kulojn.Kiam mia patrino malkovris la tatuaĵon nur diris al mi ke ŝi ne komprenis kial, se mi timas la medicinajn pikojn, mi faris tion. Mi klopodis ekspliki ŝin ke ne estas la sama afero. Ŝi ankoraŭ ne komprenas ĝin.
Mi ne ŝatas kiam mi vidas korpon plenan de tatuaĵoj sed malgrandaj tatuaĵoj laŭ mi estas belaj kaj beligas.
Ĝis, Novatago.
Matthieu (Wasifu wa mtumiaji) 3 Agosti 2007 12:24:01 alasiri
manu_fr (Wasifu wa mtumiaji) 3 Agosti 2007 12:44:46 alasiri
Se mi devus fari tatuaĵon sur mi mem, mi certe devus atendi havi perfektan korpon. Kial mi jam tiom atendis !
Verdire, mi havas pli malpli saman vidpunkton kiel Mendacapote. Tatuaĵoj estas belaj kiam oni rare renkontas. Se estas tro ofte la samaj desegnoj, ne plu estas interesa, kaj enuas min.
Tamen, sur bela korpo, povas esti tre bela arto !
Nuntempe, modo en Francio estas fari "piercing".
Mia filino iam demandis al fari "piercing" sur brovo, kaj oni simple montris la maladvantaĝojn.
Estas rolo de gepatroj, ĉu ne ?
Gravas bone pripensi antaŭe ol fari truon sur vizaĝo definitive, laŭ mi !
Kaj fine ne faris.
Psikoloĝie, gravas montri al junuloj, ke ili havas sufiĉe belajn vizaĝojn sen ĝi, kaj ke oni trovas ilin sufiĉe interesaj sen korpmarko.
(Tamen, poste, estas ŝia korpo, kaj ne la mia. Do ni gepatroj estu toleremaj, se ili bezonas tatuaĵon aŭ "piercing").
Sed, persone, mi malŝatas "piercing" sur vizaĝo. Tro agresivaj !
Laŭ mi tatuaĵoj estas pli ofte -kompreneble ne ĉiam- markoj de aparteno al grupo, popoloj.
Jen estas interesa marko de kulturo.
Manu
grifo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Agosti 2007 1:48:39 alasiri
RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2007 1:33:11 asubuhi
josevitorr (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2007 8:07:52 alasiri