Kwa maudhui

Aldono de novaj bildoj

ya Terurĉjo, 7 Oktoba 2007

Ujumbe: 2

Lugha: Esperanto

Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 7 Oktoba 2007 7:23:44 asubuhi

Mi volus, ke aperu pli da novaj bildoj, sendeblaj por sendi ilin per "lernu-sendilo" en bildokartoj. Ĉu tio eblas? Ĉu eblas al Lernu-uzantoj aldoni novajn bildojn en Lernu-kolektojn de bildoj? Tio estus ne malbone, LMMO.
Mi komprenas, ke mi povas aldoni propran bildon en bildokarton, sed pligrandigi la kolektojn por ĉiuj ankaŭ estus bone.

Jev (Wasifu wa mtumiaji) 7 Oktoba 2007 11:55:16 asubuhi

Terurĉjo:Mi komprenas, ke mi povas aldoni propran bildon en bildokarton, sed pligrandigi la kolektojn por ĉiuj ankaŭ estus bone.
Se vi kreas bildojn kaj havas iujn taŭgajn, vi ĉiam estas bonvena sendi ilin al ni. Estus tre bone pligrandigi la kolekton. Gravas nur, ke ĉiuj bildoj estu liberaj.

Eble ni povus eĉ en tiu ĉi forum-fadeno aldonadi novajn bildojn, kiujn poste ni povus transloki al bildokartoj.

Kurudi juu