Kwa maudhui

Kio estas la vorto, mi petas?

ya Filu, 2 Januari 2008

Ujumbe: 4

Lugha: Esperanto

Filu (Wasifu wa mtumiaji) 2 Januari 2008 5:21:03 alasiri

Mi alifadene, reagante al propono el Rosto,:Ĉu do uzas oni ku-, kiam oni deziras mencii ion (agon, aĵon, manieron, personon, procezon, uzon, ...) kies nomo oni aŭ ne scias, aŭ momente ne memoras?

- Pri kiu parolas vi?
- Pri Kunjo, vi scias, ĉu ne? Patrino de unu-umjaraĝaj ĝemeloj, kiu loĝas funde de l' gruzvojo.
- Ho! Monika!
- Jes ja! Monika!
Rosto respondis, ke sia propono uzi la prefikson ku- ne estis tiucela...

Mi do kaj malkomprenis kion li diris, kaj trovis min denove senvorthava por situacioj eblaj kaj eĉ komunaj en la ĉiutaga vivo (tre ofte mi serĉas vorton aŭ eĉ nomon, kiu aĉe ne volas eliri el kaŝejo, kie ĝi silente forgesiĝas).

Ĉar mi nur unufoje konvesaciis longe uzante Esperanton, mi ne scias pri ne necese tute oficialaj kutimoj lingvaj en Esperanto uzata en kunvenadoj.

Mi do ekmemdemandis, ĉu estas universala nebula vorto aŭ prefikso Esperanta (eĉ neoficiala) por traduki malcertecon pri nomo de ago, maniero, aĵo, ktp., sen uzi, en la ekzemplo ĉisupra, "tiu virino" anstataŭ "Kunjo"?

Rao (Wasifu wa mtumiaji) 2 Januari 2008 5:30:41 alasiri

Filu (Wasifu wa mtumiaji) 2 Januari 2008 7:53:56 alasiri

Dankon Rao!
sal.gif

Kompatinda Zozo ne meritis tiel fia traktado, ĉu vi ne pensas?

Rao (Wasifu wa mtumiaji) 3 Januari 2008 3:40:21 asubuhi

Jes ridulo.gif sed tio estas nur fikcio, ni povas bone trakti ŝin en ĉiutaga babilado

Kurudi juu