Kwa maudhui

Malofta-vortfarado Ludo

ya cFlat7, 17 Julai 2016

Ujumbe: 195

Lugha: Esperanto

Jxusteno (Wasifu wa mtumiaji) 15 Machi 2020 8:27:33 alasiri

Heroino povas esti heroo aŭ drogo.

Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 15 Machi 2020 9:32:28 alasiri

Heroo = Homo dotita je superhoma povo.

Heroino = virino ĉefpersono en romano.

Heroino = Diacetato de morfino drogo.

cFlat7 (Wasifu wa mtumiaji) 16 Machi 2020 1:36:25 asubuhi

Zam_franca:
cFlat7:sardino = speco de fiŝo
Sard-ino = virino el Sardio
Iu ulino povas esti kaj sardino kaj Sard-ino okulumo.gif
ridulo.gif Vere

cFlat7 (Wasifu wa mtumiaji) 16 Machi 2020 1:41:43 asubuhi

ekskurso = longa plezura promenado aŭ vojaĝo
eks-kurso = antuaŭnuna kurso

Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 16 Machi 2020 12:22:23 alasiri

ĝermano = ano de etnaro, kiu ekde la 4a jc a.K okupis parton de Eŭropo.

ĝermano = vira nomo.

cFlat7 (Wasifu wa mtumiaji) 17 Machi 2020 2:27:18 asubuhi

el-faro = atingaĵo; dlaŭra laborado ĝis la fino
elf-aro = kolekto da elfoj

konesperantidoj (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2023 3:33:28 alasiri

  • Mal/metafizik/ = dialektiko de Hegel aŭ Markso
  • Mal/dialektik/ = Metafiziko
  • Mal/prolet/ = Burĝo
  • Mal/burĝ/ = Proleto
  • Komun/ist/aĉ/ = Komunisto Trockijista aŭ Oportunista aŭ Reakcia.
    • Komun/ist/aĉ/ig/ej/
    • Komun/ist/aĉ/ig/il/
  • Mal/marks/ism/ = Liberalismo
  • Mal/liberal/ism/ = Marksismo
  • Mal/pra/ = Io tre estonta kaj progresinta. (t.e malo al pra)
  • Kontraŭ/mal/ = malo tre kontraŭas malon sian (kiel Jin-jango).
  • Mal/materi/ism/ = Ideismo aŭ ajn idearo kontraŭas suprecon de la materio.
Mal| estas bona por montri kontraŭdirojn dialektikajn.

konesperantidoj (Wasifu wa mtumiaji) 21 Agosti 2023 3:40:24 alasiri

  • Ŝi/op/
  • Li/op/
  • Oni/ec/
  • Mem/en/ripet/

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 23 Agosti 2023 12:33:41 alasiri

Серёга:malmale (mal+male) tiel, kiel oni volis. Tre malofta okazo estas.

Oni volis malmale tamen oni atingis kiel malneniam.
Cxu vi povus klarigi plue, por la dekstra kaj la maldekstra cerboj?

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 23 Agosti 2023 12:35:01 alasiri

cFlat7:malpasi (mal + pas +i) = Intence iri de unu loko al alia, sed restante ĉe ie.

"Malpasu ĉe la kafejon, se vi rimarkos, ke mi ĉeestas tie."
Pardonu, mi ne komprenas. Mi bezonas klarigon. ridulo.gif

Kurudi juu