Kwa maudhui

Gender-neutral Esperanto grammar and pronoun ideas.

ya 3arin2, 25 Januari 2019

Ujumbe: 48

Lugha: English

Jxusteno (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2020 9:05:29 asubuhi

Kara Felis', certe la Fundamento legindas kaj ne malpermesas la pronomon ri ridulo.gif
Iam la Akademio oficialigis, ni diru, la sufikson -aĉ-, kvankam oni en multaj lingvoj facile elturniĝas sen aĉiganta afikso (se mi estus tiama Akademiano, mi kredeble voĉdonus kontraŭ ĝia oficialigo), sed ĝi oficialiĝis kaj Esperanto ne mortis, nek la parolantoj ĉesis kompreni unu la alian. Ankaŭ la pronomo ri estas uzata en la praktiko, estas vaste konata, kaj espereble baldaŭ la Akademio oficialigos ĝin post kiam venos novaj Akademianoj aŭ eble se la plejmulto de la nunuloj estos subtenemaj al la neduumuloj kaj progresemaj je aliaj aferoj.
Dum en la Akademio estas multe da tiaj uloj, la seksneŭtrala pronomo ri kredeble ankoraŭ ne oficialiĝos, sed neniu persono povas eterne esti Akademiano, ĉi tio nur postulas ke pasu iom da tempo.

Koro_Kokoro (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2020 2:15:16 alasiri

Hodiaŭ mi legis traduko de Antaŭparolo. La Antaŭparolo ne malpermesas evoluipovon aŭ novajn vortojn aŭ formojn novajn...
Tio malpermesas aliformigi aŭ nuligi ekzistan regulon.

novatago:Aldone la Esperanta vorto bovo estas genre neŭtra, virbovo estas genre malina kaj bovino genre estas ina, kaj laŭ mia scio, estas same por ĉiu besto.
Pardon, sed se vi parolas pri gramatika genro, tio estas komple malĝusta.
Gramatika genro estas Klasifiko de substantivoj. Substantivoj de esperanto ne havas gramatikaj genroj, neniaj. Esperanto nur havas tri pronoma Sekso. En esperanto genro estas kategorio de semantiko.

Oni povas utili "bovon" neŭtrale, sed ankaŭ por mencii estaĵon kun vira (natura) sekso.
"Virbovon" oni nur povas utili por mencii estaĵon kun vira (natura) sekso.
Kaj "bovino" oni nur povas utili por mencii estaĵon kun ina (natura) sekso.

Sed tioj ne estas gramatikaj genroj. Nur mencias "natura sekso"
Vi viras, natura sekso (biologia sekso) kaj gramatika genro ne estas la sama afero,
sed via scio de koncepto de gramatika genro estas tro malsufiĉa. Tiukaze instrui aŭ korekti alian personon ne estas utila.

novatago:Trie: La hispana ja konas kaj havas la komunan genron.
Ne. Estas malĝusta. La substantivo de hispana lingvo havas nur du genrojn.
Kaj la pronomoj havas la tri seksojn: Ina, viro kaj neŭtra. Ne komuna sekso.

Komuna genro ne estas identa kun la neŭtra genro.
Neŭtra genro estas nek vira genro nek ina genro.
Komuna genro estas, kiam ina genro kaj viro genro iĝis unu genron kiel en la sveda lingvo kiu nur havas komuna genro kaj neŭtra genro.

novatago:Due: Gramatiko konas genrojn, ne seksojn.
"Gramatika sekso" kaj (gramatika) genro simple estas du sinonimaj por unu koncepto de la lingvistiko.

novatago:Unue: "ri" tute ne estas Esperanto.
Tion mi defendis nenian.
Mi nur diris: "Esperanto ne havas substantiva seksoj, sed kiel angla lingvo tri pronoma seksoj: ŝi (ina), li (vira) kaj ĝi (neŭtra)."

Kaj mi diris. "['ri' estas komuna]. Pli preciza: La ideo de "ri" ŝajnas al mi por esti pronomo de komuna sekso.

La neŭtrala "ĝi" mecias malvivanta objekto aŭ bestoj aŭ infanetoj.
Ĉu povi alparoli homojn kun respekto ne estas bona motivo por evoluipovon?

Felis'.

Jxusteno (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2020 2:48:16 alasiri

novatago:Aldone la Esperanta vorto bovo estas genre neŭtra, virbovo estas genre malina kaj bovino genre estas ina, kaj laŭ mia scio, estas same por ĉiu besto.
Mi pensas ke la vorto malino estas ne pli logika ol malbrakomalviruso. Riĉo kaj malriĉo estas maloj pro tio ke riĉo estas multeco de mono, dum malriĉo estas malmulteco/neniomeco de mono; blanko kaj nigro estas maloj ĉar nigro estas manko de koloroj, dum blanko estas ĉiomeco de koloroj. En ĉiuj paroj-antonimoj unu vorto signifas multecon (eventuale ĉiomecon) de io, dum la alia vorto signifas ties malmultecon (eventuale neniomecon). Ne estas vere ke en la paro ino/iĉo (angle female/male) unu signifas multecon/ĉiomecon de io, dum la alia signifas ties malmultecon/neniomecon.
Se oni uzas la vortojn ino kaj iĉo en la senco de ikiksulo kaj iksipsilonulo respektive, diri ke iĉo estas la malo de ino, estas io kiel diri ke tiu, kiu havas televidilon kaj komputilon estas la malo de tiu, kiu havas du komputilojn.

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2020 5:52:31 alasiri

Koro_Kokoro:Hodiaŭ mi legis traduko de Antaŭparolo. La Antaŭparolo ne malpermesas evoluipovon aŭ novajn vortojn aŭ formojn novajn...
Tio malpermesas aliformigi aŭ nuligi ekzistan regulon.

novatago:Aldone la Esperanta vorto bovo estas genre neŭtra, virbovo estas genre malina kaj bovino genre estas ina, kaj laŭ mia scio, estas same por ĉiu besto.
Pardon, sed se vi parolas pri gramatika genro, tio estas komple malĝusta.
Gramatika genro estas Klasifiko de substantivoj. Substantivoj de esperanto ne havas gramatikaj genroj, neniaj.
I stopped read here. So much ignorance in a really short time. You don't even use accusative and you already dare to lesson people. Gosh!

Bye, bye...

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Zam_franca (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2020 6:05:06 alasiri

novatago:

Li estas verŝajne novbakita (li aniĝis la 22-an de marto) kaj simple provas paroli Esperante por doni sian opinion. Li rajtas fari tion. Punkto!

Jxusteno (Wasifu wa mtumiaji) 10 Aprili 2020 10:58:42 asubuhi

novatago:
Koro_Kokoro:Hodiaŭ mi legis traduko de Antaŭparolo. La Antaŭparolo ne malpermesas evoluipovon aŭ novajn vortojn aŭ formojn novajn...
Tio malpermesas aliformigi aŭ nuligi ekzistan regulon.

novatago:Aldone la Esperanta vorto bovo estas genre neŭtra, virbovo estas genre malina kaj bovino genre estas ina, kaj laŭ mia scio, estas same por ĉiu besto.
Pardon, sed se vi parolas pri gramatika genro, tio estas komple malĝusta.
Gramatika genro estas Klasifiko de substantivoj. Substantivoj de esperanto ne havas gramatikaj genroj, neniaj.
I stopped read here. So much ignorance in a really short time. You don't even use accusative and you already dare to lesson people. Gosh!

Bye, bye...
Ĉikanado pro la akuzativo estas kontraŭ la interna ideo.

Koro_Kokoro (Wasifu wa mtumiaji) 10 Aprili 2020 11:15:05 asubuhi

Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo:Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo.
Ĉu la ideo de "individuo kiu sentas sin nek ina nek vira" ekzistas en la «Fundamento de Esperanto»?

Jxusteno (Wasifu wa mtumiaji) 10 Aprili 2020 4:15:46 alasiri

Koro_Kokoro:
Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo:Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo.
Ĉu la ideo de "individuo kiu sentas sin nek ina nek vira" ekzistas en la «Fundamento de Esperanto»?
Ankoraŭ ne

Kurudi juu