Al la enhavo

Ĉu SAT estas mortonta?

de Zam_franca, 2020-junio-12

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-12 08:08:04

https://sezonoj.ru/2020/06/sat-4/#more-15127
Plie, la junulfako de SAT ne plu ekzistas. Alivorte, malmultege da junuloj iĝas satanoj.
Ĉu SAT estas mortonta?

La artikolo de La Ondo konfirmas kion mi pensas:
la sekcio por Franclingvio, la sola rimarkeble aktiva

SEN7759 (Montri la profilon) 2020-junio-12 09:25:18

Ĉar sennacieco anstataŭiĝos komunismo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-junio-13 10:31:01

Pli sombre aspektas la politika futuro de tiu, kiu iam estis la dua esperanto-movado laŭ grandeco: en la nuna jarcento ĝi maltrafis aŭ eĉ perdis diversajn sociajn faldojn (feminisman, naturamikan, civilservan…), kiuj sin turnis aliloken en Esperantio.
Domaĝe, ke Sat ne pli estas malfermata al gejunuloj kaj iliaj nuntempaj luktoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-13 11:09:12

Altebrilas:
Pli sombre aspektas la politika futuro de tiu, kiu iam estis la dua esperanto-movado laŭ grandeco: en la nuna jarcento ĝi maltrafis aŭ eĉ perdis diversajn sociajn faldojn (feminisman, naturamikan, civilservan…), kiuj sin turnis aliloken en Esperantio.
Domaĝe, ke Sat ne pli estas malfermata al gejunuloj kaj iliaj nuntempaj luktoj.
Ili ne estas fermitaj. Ili simple prifajfas kaj imagas, ke iu junulfako reestiĝos comme par magie, per ia magia bonŝanco.
La novaj membroj estas 40-jaraj (kaj ne multaj). Ĉu vere ili kredas ke tiel ilia movado postvivos?!

Same kiel ĝenerale en Francujo: ni esperantistoj havas multege da lokaj kluboj, ne nur en la grandaj urboj, ankaŭ kampare, multaj lernas Esperanton tie, sed se oni rigardas la fotojn en asociaj retejoj, oni vidas ke la novaj lernantoj estas kvazaŭ nur maljunuloj. Bone, sed daŭripova movado bezonas ne sole maljunulojn, sed ankaŭ junulojn. Gravas ne forgesi tion.

Reen al la supro