Al la enhavo

Palestinanoj

de Rohan, 2009-aprilo-21

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Rohan (Montri la profilon) 2009-aprilo-21 17:51:10

Saluton al ĉiuj.

Mi deziras diskuti hodiaŭ pri israelo kaj palestino.

Mi sentas nenion kontraŭ judoj aŭ iu ajn alia popolo. Mi amas diversecon en la mondo. Kaj mi interesiĝas pri judismo, pri la hebrea kaj la belega urbo kiu nomiĝas jerusalemo.

Sed mi ja ne komprenas kial palestinanoj suferu pro io en kio ili ludis nenian rolon. Mi parolas pri la holokaŭsto. Oni uzis ĝin kiel ekskuzon por premi la tiamajn potencajn landojn por ke ili helpu la starigon de la ŝtato israelo. Oni emfaze diris, ke sen propra lando por judoj, tiaj holokaŭstoj okazus ree kaj ree. Do, la judoj unuiĝu kaj havu propran landon por ke ili povu estontece defendi sin kontraŭ ĉiaj minacoj. Kaj tiu lando estu la lando plej sankta por la judoj.

En la fino potenculoj diris, "Estu! Kaj estiĝis." (Malfermo de la biblio de historiaĉo.)

Sed kio pri la palestinanoj? Sen ilia konsento, oni dupartigis la landon kie ili loĝis dum centoj da jaroj. Ĉu tio justas???

Se iu kuraĝus diri al mi ke mia lando barato estus rompata en du partoj por ke iu ĝenata kaj amasemurdita popolo akiru komunan hejmon, mi sendube dirus al li: flaru mian k*con. Mi ne ŝercas.

Kvankam mi deziras ke la homaro traktu unu la alian pace kaj ame kaj bonnajbare, mi ankaŭ amegas mian hejmon, mian landon. Se ne aĉus por mia lando, mi tre feliĉe bonvenigus tiun ĝenatan helpbezonantan popolon en mian landon, por ke ili fariĝu parton de nia socio kaj kontribuu pozitive al nia progresado (kiel baratanoj bonvenigis, antaŭ centoj da jaroj, kelkajn judojn kiuj alvenis al niaj marbordoj post ilia foriĝo for de ilia antaŭa loĝlando. Ĉi tiuj judoj alprenis la baratan modon de vivo, kaj neniu neniel ĝenis ilin.). Sed altrudo de ĉi tia 'decido' sur min frenezigus min kaj mi ĝismorte kontraŭus ĝin kaj ilin. Mi ne povus elteni ion tian. Ĉu vi povus?

Do, resume, mi pensas ke oni faris grandan fiagaĉon al la palestinanoj. Kion vi pensas?

- Rohan.

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-21 18:59:02

Jes, kompreneble. Sed ĉu la israelanoj ne ofertis la plejparton de la lando al ilin?

Miland (Montri la profilon) 2009-aprilo-21 19:50:31

Certe ĝenas min ke en Israelo, arabaj israelanoj ofte ne estas traktataj egale kun judoj, kaj en la okupitaj landoj, palestinanoj ŝajne estas traktata tiom malbone kiom neblankuloj en Sud-Afriko dum la rasisma reĝimo.

Eble la ideala solvo estus unu demokratia ŝtato tra la tuto de palestino por ĉiuj loĝantoj. Sed, pro la historio, ne mencii ke nenie estas demokratia reĝimo inter arabaj landoj kiu funkcias tiel bone kaj vigle kiel Israelo (aŭ Barato), mi ne estas certa pri ĝia realismo. Dumtempe, mi aprobas la ideon de palestinanoj gajni sian propran ŝtaton.

Ĉiukaze, mi aprobas homojn kiel la konata muzikisto Daniel Barenboim kiu klopodas per muziko helpi la pacprocezon. Jen leginda artikolo en egipta reta ĵurnalo.

henma (Montri la profilon) 2009-aprilo-21 20:13:26

jchthys:Jes, kompreneble. Sed ĉu la israelanoj ne ofertis la plejparton de la lando al ilin?
Se anstataŭ Palestino, la elektita lando estus Usono, kaj Israelo estus konstruita sur parto de via lando, eĉ se ili ofertis vin la plejparto de la lando, ĉu vi akceptus feliĉe?

Se vi estis usonano kiu antaŭ la okupado loĝis en la nuna okupita parto de la lando, ĉu vi akceptus esti traktata kiel la palestinanoj estas traktata en Gazo?

Kaj, se vi poste luktus por via lando, ĉu vi estus feliĉa se ĉiuj kulpigus Usonon kaj diris ke usonanoj estas malbonaj kaj teroristaj?

Amike,

Daniel.

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-aprilo-22 01:54:06

Mi pensas ke la kreado de Israelo estis eraro, sed hodiaŭe ne indas bedaŭri, Israelo estas kaj oni devas tiun akcepti. Oni ne povas simple foririgi israelanojn, la novaj generacioj de israelanoj ne estas kulpitaj per tiu, kiu okazis 50 jaroj antaŭ, do anoj de Palestino kaj Israelo kunvivendas pace.

Miland:
Eble la ideala solvo estus unu demokratia ŝtato tra la tuto de palestino por ĉiuj loĝantoj. Sed, pro la historio, ne mencii ke nenie estas demokratia reĝimo inter arabaj landoj kiu funkcias tiel bone kaj vigle kiel Israelo (aŭ Barato), mi ne estas certa pri ĝia realismo. Dumtempe, mi aprobas la ideon de palestinanoj gajni sian propran ŝtaton.
Mi pensas ke Turkio estas bone ekzemplo de demokratika mezorienta lando, ĉu ne? Tamen ĝi ne estas araba lando, sed turka. Mi pensas ke la Palestina Aŭtonomio mem, ĉe Cisjordano, ŝajnas bona demokratika eksperimento.

Miland (Montri la profilon) 2009-aprilo-22 09:36:55

Vilinilo:Mi pensas ke Turkio estas bone ekzemplo de demokratika mezorienta lando, ĉu ne?
Bedaŭrinde, ankoraŭ ne estas dezirinda grado de esprimlibereco en Turkio, precipe pro la fikonata "Artikolo 301" kiu temas, oficiale, pri "insulti Turkiecon", kvankam Turkio iom ŝanĝis (ne abolis) la leĝon en 2008, ŝangante la supre cititan esprimon al "insulti la Turkian nacion". Jen kaj jen rilataj paĝoj.

Rohan (Montri la profilon) 2009-aprilo-22 16:15:35

Vilinilo:Mi pensas ke la kreado de Israelo estis eraro, sed hodiaŭe ne indas bedaŭri, Israelo estas kaj oni devas tiun akcepti. Oni ne povas simple foririgi israelanojn, la novaj generacioj de israelanoj ne estas kulpitaj per tiu, kiu okazis 50 jaroj antaŭ, do anoj de Palestino kaj Israelo kunvivendas pace.
Veras ke la nuna generacio neniel rolludis pri la stato aktuala de palestinanoj. Sed forgesi ĉion ĉi tion kaj diri ke ĝi ja estis eraro sed oni antaŭeniru nun sen rigardi malantaŭen ne eblas por ĉiuj, kompreneble. Tion tre klare montras la lastatempa parolado de Mahmoud Ahmedinejad en la Durbana Konferenco.

Li diris ke la kreo de israelo estis tute nejusta ktp. La registaro de irano ankoraŭ ne agnoskas la ekziston de israelo, kaj nomas ĝin 'la cionisma estaĵo'. Multaj aliaj arabaj registaroj ankaŭ malfeliĉas pri ĝia 'ekzisto'.

Kaj kompreneble, por iu kiu suferas tre, por kiu vundoj remalfermiĝas ĉiutage, sesdekjara vundo restas tiel freŝa kiel ĉe ĝia ekesto.

Dum la parolado de Ahmedinejad, kelkaj delegitoj elmarŝis for de la loko. Poste Ahmedinejad komentis ĉi tiel pri tio:

"Kial estas ke la tiel-nomataj advokatoj de libereco de informo timas aŭdi la opiniojn de aliaj?"

Do, en la nomo de estonteca paco, la monda komunumo ŝajne volas ke ĉiu lando havu la saman vidpunkton kiel la plimulto.

Jen estas tio kion M.K.Gandhi diris pri la palestina problemo en 1938 P.K.:

"Palestino apartenas al la araboj samsence kiel anglujo al angloj aŭ francujo al francoj. Estas malĝuste altrudi la judojn al la araboj...Sed se necesas ke ili konsideru la palestinon de geografio kiel ilian nacian hejmon, estas malĝuste eniri ĝin sub la ombro de la brita pafilo. Religia ago ne povas esti farita per la helpo de la bajoneto aŭ la bombo. Ili povas ekloĝi en palestino nur kun la bonsento de la araboj. Ili devas strebi konverti la araban koron."
(http://en.wikipedia.org/wiki/Anti_zionism#Internat... ... Korektoj al la traduko estas bonvenaj.)

Frankouche (Montri la profilon) 2009-aprilo-22 17:05:46

Kial la falestinaj rifuĝintoj ne povas reiri al la falestinio ?

Ĉu iu volas kaj prenas vian hejmon, vian landon, ĉu vi konsentos ?

Mi kredas ke malfeliĉe, neniam okazos la pacon tiamaniere.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-aprilo-24 00:11:46

Ŝajnas ke neniu ne tre interisiĝas pri la problemo de la falestinio.

Mi antaŭe volis skribi pri tiu, pri la milito en Gaza dum la kristnasko 2008 (pri tiu neniun skribis, kiel ĉu nenion okazis...)

Mi ne akceptas tiun situacion, kaj mi timas respondi kiel ekstremistulo.

Mi ne ŝatas vidi la urbojn de falestinaj rifuĝintoj en Libanio, rifuĝintoj kiuj iufoje povas vidi iliajn vilaĝojn, fore, sur la montaroj en la okupita falestinio (israelio)...

Mi hontiĝas pri Anglio, Francio, Usono kaj UN kiuj promesis la falestinion al "araboj" (al reĝo Fejsal) dum la unua monda milito kaj "donis" ĝin al aliuloj.
Nu, mi ne scias kion pensi. Kiu maljusteco !!

Mi ne ŝatas tiun israelan ŝtaton kiu okupas la falestinion, kaj erojn de aliaj landoj, iomete al iomete.
Mi komprenas ke iuj judoj bezonas ŝtaton, sed necesas tiamaniere ?

Devas esti alia solvo. Ĉu ne ?
Mi ne scias, eble iaj aliaj specoj de ŝtatoj en la falestinio...
Mi certas ke se oni enŝlosigas falestinajn kaj israelajn estroj, en sama loko (kiel konklavo), ĝis ia solvo, tia ĉi rapide venos.

Nu, kion vi pensas ? Ĉu vi havas aliajn ideojn, esperantule ?

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-24 07:44:28

Nu, mi bone komprenas palestinojn, kiuj perdis sian landon...
Sed -- araboj kelkaj fojoj provis milite neniigi Israelon, sed judoj ĉiam frakasis ilin, malgraŭ ke kontraŭ 1 israelano estis 100 araboj kaj armiloj de la araboj estis pli bonaj ol de la judoj. Do, laŭ mi, la judoj tutjuste rekonkeris sian landon por si.
Se araboj volas revenigi Palestinon al si, kial ili ne subtenas la palestinojn?
Kiu devas redoni la landon al ili, laŭ vi? Usono? Eŭropo?

Reen al la supro