Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-februaro-05 05:06:26

- Vorto estas arĝento, silento estas oro.
- Eĉ per arĝento oni povas fari riĉaĵon!

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-05 09:09:05

Pravigema edzo

Unu edzo post delegado revenis hejmen kaj trovis sian edzinon kun unu viro enlite. Senvorte eliris el hejmo, sidiĝas sur benko antaŭ apartamentaro kaj furia pensas: “Kia putino! Ja mi elsendis al ŝi la sms-on ke mi revenos pli frue!”
Li sidadis, forfumis kelkajn cigaredojn, trankviliĝis kaj pripensis: “Aliflanke, povas esti ke ŝi ne estas putino. Povas esti ke la sms plej ordinare ne aliris”.

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-06 08:01:06

Metodo kontraŭ edzino

Edzo longatempe ne revenas hejmen…
La edzino telefonas:
– Kie vi reestadas!?
– Vi memoras, mia koro, tiun juvelejon, kie laste vi vidis tiun belan kolieron?
– Jes, mia koro…
– Do mi drinkas apude.

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-07 07:38:50

Ĝis kiam povas drinki timema edzo?

Du amikoj sidas en drinkejo kaj, evidente, drinkadas…
– Mi, kiam mi satdrinkas, neniun timas – diras unu.
– Eĉ vian edzinon? – demandas la dua.
– Sed ne! Ĝis tiom mi neniam drinkis.

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-08 07:40:21

Kio povas esti pli granda problemo ol antipatia edzino?

Edzino demandas edzon:
– Kial vi, ĉiufoje irante al laborejo, prenas mian foton?
– Ĉar, kiam mi havas ian problemon kaj mi ekrigardas la foton, la problemo foriĝas.
– Tio bonege, ke eĉ mia foto estas subteno por vi – diras la kontenta je si edzino.
– Certe, mi rigardas ĝin kaj demandas min: „Kio povas esti pli granda problemo?”.

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-09 08:40:57

Sunfrapo aŭ frapo de suno

– Ebria edzo revenas hejmen, silente ovras la pordon kaj subite, je la saluto, ricevas baton en la buŝo, do demandas:
– Mia suno, kio estis tio?
– Sunfrapo – repondas la edzino.

------------------------------
Mia suno, suneto – tiel en Pollando edzoj, precipe kiam estas ebriaj, nomas siajn edzinojn. Ili tiel manifestas valoron, gravecon kaj dankemecon de siaj edzinoj, laŭ siaj opinioj, evidente. Escepte se ili ne amas siajn edzinojn. Tiam la epitetoj estas aliaj...

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-10 15:09:44

Proverba blondulino ĉe stirilo?

Halo! Ĉu tio estas konfida telefono por virinoj?
– Jes.
– Diru al mi ĉu kluĉpedalo estas dekstre ĉu maldekstre?

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-11 10:58:40

Vera malespero de patro

– Mi estas lesbo – konfesas filino al sia patro.
– Kia ĉagreno – diras la patro.
– Mi ankaŭ! – ekkrias la dua filino.
– Mia Dio! Ĉu en tiu familio neniu ŝatas penisojn!? – ekkrias la malesperanta patro.
– Mi ŝatas – respondas la filo.

sergejm (Montri la profilon) 2019-februaro-11 19:05:27

– Vasilij Ivanoviĉ, jen estas ĵurnalo, estas skribite, kiel piloti avadilon!
– Bone, Peĉjo, ni flugu!
Bonege, ili ekflugis, altiĝis, turnflugis.
– Peĉjo, ni alterigu!
– Vasilij Ivanoviĉ, daŭrigo estas en sekvonta numero!

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-12 10:48:29

Neniu aŭskultas viajn ŝercojn? – Rakontu ilin al vi mem!

Unu homo iras laŭ vojo kaj alterne ridas kaj svingas la manon kun grimaco. Traveturas patrolo de trafika polico, haltas kaj demandas lin:
– Kio okazis al vi?
– Mi rakontas ŝercojn al mi mem.
– Kaj kial vi svingas la manon?
– Ĉar mi konas iujn el ili.

Reen al la supro