kiel uzi participoj
ya Matilda 69, 30 Machi 2007
Ujumbe: 29
Lugha: Esperanto
Matilda 69 (Wasifu wa mtumiaji) 30 Machi 2007 7:07:54 alasiri
ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantas
Alekso (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2007 8:23:34 alasiri
Matilda 69:Ĉu vi pensas ke oni povas uzi participojn sen la verbo esti?Al mi ŝajnas, ke tio estas eble nur en Edo...
ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantas
mccambjd (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2007 9:04:43 alasiri
Matilda 69:ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantasMi estas skribanta = mi skribas, ĉu ne?
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2007 9:53:30 alasiri
mccambjd:Rusaj denaskuloj kaj malmultaj spertuloj jam uzas tiujn formojn por esprimi nuancojn de ia situacio: mi skribontis = mi estis skribonta, mi intencis ion skribi. Tio ne estas "mi skribos", ĉu ne?Matilda 69:ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantasMi estas skribanta = mi skribas, ĉu ne?
Laŭ mia vidpunkto, por ne spertuloj skribi kaj paroli tiamaniere estas superflue.
Ni skribu kaj parolu kutime, mi petas.
pastorant (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2007 9:55:33 alasiri
mccambjd:Dum "Mi skribantas" ne estas prava Esperanto, mi kredas, ke oni povas kompreni vin. Mi kredas, ke ĝi estas bona ideo. Ido havas multajn bonajn ideojn. Eble, en deca tempo, homoj enhavigos la participon en oficiala Esperanto....Matilda 69:ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantasMi estas skribanta = mi skribas, ĉu ne?
Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2007 10:09:04 alasiri
Mi ne ŝatas la verbo "esti"
Esti tie, esti ĉi tie...
Mi ŝatus:
Mi estas skribante
Mi skribantas
...Mas skribante
-->Skribantemas
Sed mi ne sciias se la aliaj esperantistoj ŝatus tion...
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2007 10:34:02 alasiri
Frankouche:SalutonNu, Nu!
Mi ne ŝatas la verbo "esti"
Esti tie, esti ĉi tie...
Mi ŝatus:
Mi estas skribante
Mi skribantas
...Mas skribante
-->Skribantemas
Sed mi ne scias se la aliaj esperantistoj ŝatus tion...
Mi estis = mis, sed la vorto "mis-" esprimas ion alian.
Ĉu vin maltrankviliĝas la meritoj de lingvokreantoj?
Krome, skribi "Mi estas skribante" estas erare.
Vi povas skribi: "Skribante, mi elpensis novajn regulojn de Esperanto". Aŭ "Mi estas, skribante la mesaĝon, kreanto de nova lingvo". Nomu ĝin ekzemple Frankido.
Malica mi estas.
Unue, ni mem devas evoluigi niajn lingvouzadojn, nur poste ion krei.
Alifoje, vin atendas idistoj.
Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2007 10:52:45 alasiri
sed la vorto "mis-" esprimas ion alian."Mis" estas prefikso, mi ne diros ke estas "vorto".
La pronomoj ŝajnas verbojn kun la fino "-i".
Mi ne vidas kial oni ne povus uzi ilin tiel verbojn.
--> Ne videmas kial ne poveonus uzi ilin tiel verbojn
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2007 11:10:17 alasiri
Frankouche:Vi min certigis. Afiksoj ne estas vortoj, sed estas vortopartoj.sed la vorto "mis-" esprimas ion alian."Mis" estas prefikso, mi ne diros ke estas "vorto".
La pronomoj ŝajnas verbojn kun la fino "-i".
Mi ne vidas kial oni ne povus uzi ilin tiel verbojn.
--> Ne videmas kial ne poveonus uzi ilin tiel verbojn
Vi ankaŭ povas skribi kiel vi ŝatas.
Bonvolu instrui min pri via lingvo.
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2007 11:22:30 alasiri
Via lingvo multe similas al la rusa! Kial?
Ni, rusoj, povas paroli sen pronomoj. Niaj verboj havas ecojn de pronomo. Ankaŭ poloj preskaŭ ne uzas pronomojn.
Vi kreis malnovan manieron de konjugacio.
Mi proponas al vi ankaŭ pripensi uzadon de "-in" en viaj verboj. La rusa lingvo jam uzas tiun.