Kwa maudhui

dua vivo - second life

ya Matilda 69, 4 Juni 2007

Ujumbe: 12

Lugha: Esperanto

Matilda 69 (Wasifu wa mtumiaji) 4 Juni 2007 2:09:58 alasiri

ĉu esperantaj avataroj helpos esperanton?

grifo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Juni 2007 2:24:00 alasiri

Matilda 69:ĉu esperantaj avataroj helpos esperanton?
Mi konfidas ne. Vi helpu mem vin, do dio vin helpas.

José Carlos Valim (Wasifu wa mtumiaji) 10 Juni 2007 4:57:45 alasiri

grifo:
Matilda 69:ĉu esperantaj avataroj helpos esperanton?
Mi konfidas ne. Vi helpu mem vin, do dio vin helpas.
Estas tio. Ĉiam. Dio helpas iun, kaj iu helpas Esperanton.

Matilda 69 (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2007 7:23:42 asubuhi

grifo:
Matilda 69:ĉu esperantaj avataroj helpos esperanton?
Mi konfidas ne. Vi helpu mem vin, do dio vin helpas.
Mi ne komprenas vian respondon: ĉu vi timas novajn teknologiojn? aŭ ĉu vi pripensas ke dua vivo estas diabla?
Mi pensas ke dua vivo estas la estonto, estas nova limo de koneco kaj de komunikadeco.
Ĉu iu pripensas kiel mi?

José Carlos Valim (Wasifu wa mtumiaji) 13 Juni 2007 1:39:36 asubuhi

Mi ne komprenas vian respondon: ĉu vi timas novajn teknologiojn? aŭ ĉu vi pripensas ke dua vivo estas diabla?
Mi pensas ke dua vivo estas la estonto, estas nova limo de koneco kaj de komunikadeco.
Ĉu iu pripensas kiel mi?[/quote]Kara Matilde

Mi ankaŭ ne komprenas bone vian respondon, ĉar vi demandis unu aferon kaj vi men respondis alian aferon. Ŝajnas al mi ke vi miksas Dion kun novajn teknologiojn, ke vi pensas ke mi, aŭ alian personon devas temi Dion ĉar ni ne komprenas ke Li estas novan Teknologion. Ŝajnas ankaŭ ke vi konfuzas Dion kun Novan Teknologion kaj kun la dua vivo.

Mi sincere vidas ke vi estas tre konfuza, Ĉu ne?

Mi finas demandante al vi: Kio estas Dio?

Ĝis baldaŭ.

Valim

Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Juni 2007 11:53:40 alasiri

Do, klarigu al mi, nenion komprenanta, kio estas dua vivo, kaj, parolante pri avataroj (esperantaj aŭ Esperantaj?), kion oni subkomprenas?
Ĉu temas pri transloĝiĝo de homaj animoj post morto?

Larmel (Wasifu wa mtumiaji) 14 Juni 2007 9:44:00 asubuhi

Dua Vivo estas virtuala mondo - sed bedau'rinde, por partopreni en g'i, necesas alig'i al g'i en la angla. (Por alig'i, iru al www.secondlife.com ) "Avataroj" estas la homfiguroj, kiuj povas promeni tra g'i, babili, kaj ec' a'ceti tie virtualajn domojn. Kiam vi alig'as, vi mem devas elekti vian nomon, kaj vi mem mars'as tra tiu virtuala mondo en la formo de avataro. Mi pensas, ke Dua Vivo ja povus esti interesa por esperantistoj, c'ar g'i estas loko, kie ni povas renkontig'i kaj babili - eble iam ec' organizi virtualan kongreson! Nun mi provas arang'i tie neformalan renkontig'on en julio - baldau' mi donos pli da informoj pri tio.

manu_fr (Wasifu wa mtumiaji) 18 Juni 2007 7:44:41 alasiri

Matilda 69:
Ĉu iu pripensas kiel mi?
Jes mi pensas kiel vi.
Laŭ mi la komunumo esperantista povas vivi nur tra programo kiel 2nd Life.
Virtuale.
Atendante, se ĉiuj la esperantistoj povus pensi aktive pri ideala mondo, pri paco, interkomunikado, ĝojo, amuzo, muziko, fraterneco, neŭtraleco, amikeco, egalrajteco, jam tiu mondo virtuala...
...ekzistus
...ie!
Ĉar konkrete, ĝi ne ekzistas ankoraŭ , eĉ en penso !

Sed, mi estas tre optimista : ĝi ekzistos, ĉar la homa speco estas bona, ene de sia koro.

sal.gif

Manu

Matilda 69 (Wasifu wa mtumiaji) 20 Juni 2007 1:08:54 alasiri

José Carlos Valim:
Kara Matilde
Mi ankaŭ ne komprenas bone vian respondon, ĉar vi demandis unu aferon kaj vi men respondis alian aferon. Ŝajnas al mi ke vi miksas Dion kun novajn teknologiojn, ke vi pensas ke mi, aŭ alian personon devas temi Dion ĉar ni ne komprenas ke Li estas novan Teknologion. Ŝajnas ankaŭ ke vi konfuzas Dion kun Novan Teknologion kaj kun la dua vivo.
Mi sincere vidas ke vi estas tre konfuza, Ĉu ne?
Mi finas demandante al vi: Kio estas Dio?
Ĝis baldaŭ.
Valim
Kara Valim,
mi certe ne estas konfuza, nur mi ne miksas Dion kun teknologio...
Dio estas la Ĉiopova Kreanto, la Patro de la homaro, kaj la Persono kiu pli multe amas min kaj vin, kaj kredas firme ke se esperanto ankoraŭ mistere vivas, estas danke al Li.
Sed, eble, homoj devas fari propran parton: ĉu teknologio estas bona afero por esperanto? mi jesas kaj mi konvinkas ke dua vivo estas tre bona afero por esperanto. Jen mia komenca demando. Certe, se Dio volas. Sed mi pensas koni Dion sufice por diri ke Li amas esperanton kiel ĉion kio estas pacema kaj fratecema.
Matilda

Larmel (Wasifu wa mtumiaji) 21 Juni 2007 3:48:46 alasiri

Virtuala renkontig'o
Okazos en Dua Vivo du-hora renkontig’o de esperantistoj.
Dato: sabato 7 julio (Ameriko, Eu’ropo, Afriko), dimanc’o 8 julio(Azio, Au’stralio).
Loko: Colonia Nova, en la Forumo.
Horo:
Los-ang’eleso: 13.00-15.00 (sabate)
Nov-Jorko: 16.00-18.00
Braziljo: 17.00-19.00
Londono, Lagoso: 21.00-23.00
Amsterdamo: 22.00-24.00
Delhio: 01.30-03.30 (dimanc’e)
Pekino: 04.00-06.00
Tokio: 05.00-07.00
Melburno: 06.00-08.00

Kurudi juu