Al kiu mi helpas?
viết bởi Terurĉjo, Ngày 30 tháng 8 năm 2007
Tin nhắn: 10
Nội dung: Esperanto
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 04:36:50 Ngày 30 tháng 8 năm 2007
Poste mi rakontis pri tio (en Esperanto per Skajpo), sed subite komprenis, ke en mia menso okazis io stranga (rusoj ŝerce diras: tegmento forveturis), ĉar mi ekdubis, kiel ĝuste tion diri:
Mia filino petis min, ke mi helpu al ŝi (aŭ al si?)?
Mia filino petis min helpi al ŝi (aŭ al si?)?
Helpu al mi
Mendacapote (Xem thông tin cá nhân) 06:42:22 Ngày 30 tháng 8 năm 2007
Mielo (Xem thông tin cá nhân) 08:50:16 Ngày 30 tháng 8 năm 2007
Mia filino petis mian helpon.
黄鸡蛋 (Xem thông tin cá nhân) 01:03:46 Ngày 31 tháng 8 năm 2007
Mia filino petis, ke mi helpu ŝin.
Ĉi tiuj du frazoj estas ambaŭ korektaj kaj naturaj.
Jen la frazo estas korekta sed ne rekomendata:
Mia filino petis min helpi ŝin.
ĉar ĝi havas du objektojn, kiuj, kvankam, ne estas de la sama verbo.
Kaj la jena frazo estas nekorekta:
Mia filino petis min helpi sin.
ĉar post infinitivo "si" montras al la subjekto de la infintivo, sed ne la frazo. Kaj ĉi tie la subjekto de "helpi" estas "mi", do "si" ne povas esti uzata.
galvis (Xem thông tin cá nhân) 17:49:34 Ngày 06 tháng 10 năm 2007
---Ĉu ekzistas metodo por scii se mi devus uzi:
sia, aŭ : lia-ŝia-ĝia-ilia, formojn ?---
Mi antaŭdankas.
mnlg (Xem thông tin cá nhân) 18:25:52 Ngày 06 tháng 10 năm 2007
galvis:Maniero por scii se verbo estas transitivaEn bazlernejo mia instruistino tiel sugestis nin: se vi povas demandi al la verbo "kion? kiun?" kaj havi respondon, do la verbo estas transitiva.
Mi vidas. Kion? Kiun? domon. La verbo estas transitiva.
Mi enuas. Kion? Kiun? Oni ne povas havi respondon; la verbo estas netransitiva.
Ĉi tiu metodo estas eble pli bona por la itala, ĉar en esperanto oni foje povas forpreni prepozicion kaj almeti finaĵon -n (mi aŭdis iun diri "mi enuas lin", por celi, ke li enuis pro iu certa persono), sed espereble ĝi ankoraŭ povas utileti.
黄鸡蛋 (Xem thông tin cá nhân) 06:07:38 Ngày 07 tháng 10 năm 2007
galvis:---Ĉu ekzistas metodo por sciiUnue, 'si' ne povas esti subjekto, nek povas io 'sia'. Do oni ne povas diri "Li scias ke si estas malbona" aŭ "Li scias ke sia filino havas sekreton".seĉu mi devus uzi:
sia, aŭ : lia-ŝia-ĝia-ilia, formojn ?---
Due, 'si' montras al la subjekto de la frazo(aŭ la subfrazo), kaj estas facile scii kio estas la subjekto. Se vi volas uzi proponon por montri la subjekton, ĉiam uzu 'si'. Do uzu 'sia' se la afero estas de tio, kion la subjekto montras.
Ekz. Li ne amas siajn katojn. (La katoj estas liaj, de la homo ne amantan ilin.)
Li ne amas liajn katojn.(La katoj estas de alia homo, ne de la homo ne amantan ilin.)
Sed notu ke infinitivo ankaŭ povas havi novan subjekton.
Ekz. Li ne permesas ŝin fari ĉion laŭ sia maniero. (La maniero ne estas lia, sed ŝia)
Fakte, en mia vortaro troviĝas uzado, en kiu "sia" signifas "propra", kaj povas ne rilati al la subjekto. Sed mi malofte vidas tian uzadon.
galvis (Xem thông tin cá nhân) 01:01:49 Ngày 12 tháng 10 năm 2007
1)
Li ne amas la katojn de li mem ,
Anstataŭ,
Li ne amas sianjn katojn.
2)
Li ne amas la katojn de li,
Anstataŭ,
Li ne amas liajn katojn.
3) Li ne permesas ŝin fari ĉion laŭ ŝia propra maniero,
Anstataŭ,
Li ne permesas ŝin fari ĉion laŭ sia maniero.
mnlg (Xem thông tin cá nhân) 06:13:18 Ngày 12 tháng 10 năm 2007
galvis:(siajn)
1)
Li ne amas la katojn de li mem ,
Anstataŭ,
Li ne amas sianjn katojn.
Jes.
2)Jes.
Li ne amas la katojn de li,
Anstataŭ,
Li ne amas liajn katojn.
3) Li ne permesas ŝin fari ĉion laŭ ŝia propra maniero,Ne. "sia" celas la subjekton. En ĉi tiu frazo la subjekto estas "li". Do se vi celas "ŝia maniero", devas resti "ŝia".
Anstataŭ,
Li ne permesas ŝin fari ĉion laŭ sia maniero.
galvis (Xem thông tin cá nhân) 20:36:02 Ngày 23 tháng 10 năm 2007
ke, en frazoj kiel :
La diferenco inter al kaj ĝis estas TIO, KE al indikas nur direkton, dum ĝis fiksas ankaŭ la limon.
Ĝis.