Tin nhắn: 32
Nội dung: Esperanto
rosto (Xem thông tin cá nhân) 10:23:33 Ngày 18 tháng 1 năm 2008
A) ALFABETO
A a, B b, C c, Ĉ ĉ, D d, E e, F f, G g, Ĝ ĝ, H h, Ĥ ĥ, I i, J j, Ĵ ĵ, K k, L l, M m, N n, O o, P p, R r, S s, Ŝ ŝ, T t, U u, Ŭ ŭ (uzata en diftongoj), V v, Z z.
En kiuj diftongoj la litero ŭ estas uzata? En aŭ kaj eŭ. Ankaŭ ekzistas diftongoj aj kaj ej. Ĉu estas granda sona diferenco inter aŭ – aj kaj inter eŭ – ej? Eble ne ĉiuj povas aŭskulti la diferencon dum parolado.
Ĉu eble gravas senca diferenca funkcio de la diftongoj aŭ – aj kaj eŭ - ej? En tuta vortaro mi trovis:
aŭlo – ajlo;
faŭli – fajli;
faŭno – fajna;
graŭli – grajli;
haŭli – hajlo;
naŭo – najo;
taŭga – tajga.
Vi mem juĝu, sed al mi ŝajnas, ke senca diferenca signifo estas praktike nula.
Laŭ mi, ni uzas tute senutilan literon ŭ, kiu nur sencele kaj senbezone komplikigas la lingvon. Ĉu iu povas pruvi la malon?
La listo de radikaj vortoj kun ŭ, kiuj mi trovis en vortaro estas enmetita.
Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 11:08:51 Ngày 18 tháng 1 năm 2008
Mi jam demandis min pri la utileco de ĉi tiu litero. Kial oni ne skribus W anstataŭ Ŭ?
Hymake (Xem thông tin cá nhân) 12:18:09 Ngày 18 tháng 1 năm 2008
Mutusen:“Aj” kaj “aj” estas malsamaj sonoj.Siajn razonojn li havis, mi pensas, sed mi ne scias kiujn...
Mi jam demandis min pri la utileco de ĉi tiu litero. Kial oni ne skribus W anstataŭ Ŭ?
Ĉu "Aj" kaj "aj" ne estas samaj sonoj? Simple, la unua havas la "a"-on skrikptita grande
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 12:51:24 Ngày 18 tháng 1 năm 2008
Kial neniu el komencantoj proponas plibonigi la anglan aŭ la germanan aŭ la ĉinan?
Ĉu iu opinias, ĉar Esperanto estas artefarita (rimarku, antaŭ pli ol 120 jaroj), ĉiu rajtas tuj post komenca konatiĝo kun ĝi elpensi diversajn ŝanĝaĵojn?
Refoje, Lernu! estas la retejo por lerni klasikan (kaj konstante kreskantan kaj ŝanĝiĝantan Esperanton), kaj proponi profundajn reformaĵojn (ekzemple, forigo de fundamenta!!! alfabeta litero aŭ sono) neniu rajtas. Tiucele oni inventis multajn aliajn esperantidojn - nun neaktualajn.
Vivu netuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento!
Se iu deziras sciiĝi pli pri litero "Ŭ", legu "Lingvajn respondojn" de L.Zamenhof.
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 12:59:02 Ngày 18 tháng 1 năm 2008
Mutusen:Kial oni ne skribus W anstataŭ Ŭ?Zamenhof flue posedis la germanan kaj la polan, en kiuj la litero "W" signifas la sonon "V". Unue "La unua libro" estis publikigita en kvin lingvoj, inter kiuj estis la du menciitaj. Por germanoj kaj poloj ne konfuzu tiujn literojn kaj sonojn, Zamenhof enkondukis "Ŭ".
Karedio (Xem thông tin cá nhân) 17:14:43 Ngày 18 tháng 1 năm 2008
Ĉu estas granda sona diferenco inter aŭ – aj kaj inter eŭJes ja, estas diferenco!! Eble la Lernu teamo povos aldoni son-dosieron por montri ĝin.
rosto (Xem thông tin cá nhân) 17:55:08 Ngày 18 tháng 1 năm 2008
Terurĉjo:Rosto, estimata, ne ofendiĝu, sed antaŭ ol proponi iajn plibonigaĵojn de Esperanto, necesas pli bone ĝin ellerni, flue posedi kaj verki almenaŭ kelkajn literaturaĵojn, nur poste oni rajtas ion elpensi. En via mesaĝo mi vidas multajn erarojn. Laŭ mi ne indas ŝanĝi lingvojn dum komenca grado de lernado.Nu, estimata Terurĉjo, kial vi tiom malbone opinias pri mi? Mi tute ne diris pri tiuj malbonaj aĵoj kiel "ŝanĵoj", "plibonigaĵoj" kaj aliaj aĉoj. Mi nur volas vidi aĵojn kiel ili estas. Jes ja, Esperanto estas viva lingvo.
Kial neniu el komencantoj proponas plibonigi la anglan aŭ la germanan aŭ la ĉinan?
Ĉu iu opinias, ĉar Esperanto estas artefarita (rimarku, antaŭ pli ol 120 jaroj), ĉiu rajtas tuj post komenca konatiĝo kun ĝi elpensi diversajn ŝanĝaĵojn?
Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 18:32:57 Ngày 18 tháng 1 năm 2008
Hymake:Ĉu "Aj" kaj "aj" ne estas samaj sonoj? Simple, la unua havas la "a"-on skrikptita grandeNu, jes, mi eraris.
Kompreneble, mi volis diri: “aj” kaj “aŭ” estas malsamaj.
rosto (Xem thông tin cá nhân) 18:54:12 Ngày 18 tháng 1 năm 2008
(Tio estas nur intelekta ekzerco, ne pli. Eble mi mem iam trovos respondon).
sinjoro (Xem thông tin cá nhân) 19:31:35 Ngày 18 tháng 1 năm 2008
rosto:Ĉu estas granda sona diferenco inter aŭ – aj kaj inter eŭ – ej? Eble ne ĉiuj povas aŭskulti la diferencon dum parolado.Ĉu ni lernis la saman Esperanton? Laŭ mi, la diferenco estas fundamenta. Kaj nepovo aŭdi diferencon estas ja manko en aŭdokapabloj.
rosto:Jes, certe, ni kripligu la lingvon, kial ne. Forgesu la Fundamenton kiu tre komplikigas vivon. Plej bone ni uzu la perfektan alfabeton de tokipono, aŭ eĉ ni forĵetu kejkajn literojn: eble iu ne aŭdas diferencon inter m kaj n kaj povas havi grandegan problemon je interkompreniĝo...
Laŭ mi, ni uzas tute senutilan literon ŭ, kiu nur sencele kaj senbezone komplikigas la lingvon. Ĉu iu povas pruvi la malon?