Ĉu Usono kaj Rusio estas belegaj landoj?
viết bởi Andreo Jankovskij, Ngày 05 tháng 12 năm 2008
Tin nhắn: 16
Nội dung: Esperanto
rosto (Xem thông tin cá nhân) 10:05:45 Ngày 25 tháng 1 năm 2009
Iĉo:Mi konsentas. Eble mi ne devus skribi tiel. Vere, tio estas stereotipo.rosto:Se virino estas bela, do estas verŝajne, ke ŝi estas ne tre saĝa.Tio estas nenio alia ol nura stereotipo.
Sed teme pri landoj tio taŭgas. Se iu lando estas tre bela, ĝi tiakaze evoluas turismon. Por tio oni ne bezonas altintelektan teknologion, kio sekve ne evoluiĝas.
Tiel kondutas fojfoje ankaŭ homoj, ne nur inoj, sed ankaŭ viroj.
nikko (Xem thông tin cá nhân) 00:56:34 Ngày 26 tháng 1 năm 2009
Rusujo kaj Usono estas grandaj, en tiuj landoj evidente estas multaj belaĵoj kaj evidente malbelaĵoj, ja tiuj landoj estas tutaj civilizoj. Pri Malto ekzemple eblas facile aserti - ĝi estas bela! Ĉar lando estas malgranda kaj skurpule aranĝita. Evidente en grandaj landoj povas esti eĉ multe pli belaj aĵoj, sed tamen ankaŭ aĉaĵoj.
Beleco ankaŭ dependas de homo juĝanta kaj rigardanta. Estas homjo kiuj vidas belecon ĉie , eĉ en Ĉernobilo.
manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 19:40:41 Ngày 26 tháng 1 năm 2009
Andreo Jankovskij:En Usono, kiu estas grandega lando -kompare al la mia-, mi vere ĝuis de Naturo, en pura akcepto.
Ĉu Usono kaj Rusio estas belegaj landoj?
Precipe en famaj "Naciaj Parkoj" (National Parks), kie ankoraŭ bestoj sovaĝaj povas vivi tute libere : kompreneble tiuj Naciaj Parkoj estas ege vastaj kaj protektitaj de homagresoj.
Kompreneble Usono estas tiel granda lando, ke oni povas renkonti pejzaĝojn tre diversaj kaj belegaj, ofte sen spuro de homvivo.
Tio certe renkonteblas ankaŭ en Rusio, kiun mi tamen tute ne konas (eĉ se tamen natura diverseco permesas piediri en "siberia" tundro eĉ en la Rocky Mountains ! )
Do mi dirus, ke Usono estas belega lando pro tio. Sed nur pro tio !
dina georgieva (Xem thông tin cá nhân) 13:48:01 Ngày 10 tháng 2 năm 2009
sinjoro (Xem thông tin cá nhân) 09:42:39 Ngày 16 tháng 2 năm 2009
dina georgieva: Mi ankaŭ pensas kiel vi , estimata RiotNrrd!Al mi plaĉas kaj Uzono,kaj Rusio!Plu Rusio,verŝajne ni estas proksimaj popoloj!Sed mi volas vivi nur en mia malgranda nekonata Bulgario!Ho, via lando estas nek tiom nekonata, nek tiom malgranda
werechick (Xem thông tin cá nhân) 23:43:43 Ngày 17 tháng 2 năm 2009
Mi kredas ke mia amikino parolas vere.