去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Liter-vort-frazo Ludo

cFlat7, 2011年12月25日

讯息: 8962

语言: Esperanto

cFlat7 (显示个人资料) 2020年3月2日上午2:03:19

Fraĝila aŭ ne, la vero restas obstine per la atestoj en la realaĵo, kiu ĉirkaŭas nin kaj estas en ni.

Vinisus (显示个人资料) 2020年3月2日下午12:55:46

Ni estas kio? Laŭ Panteismo konsideras la universan principon de la inteligenta vivo, kiel Dion mem. Dio estas samtempe Spirito kaj materio; ĉiuj estuloj, ĉiuj korpoj en la Naturo formas Dion. Ĉu vere?

cFlat7 (显示个人资料) 2020年3月3日上午3:57:57

Valoros de tia ideo bezonas pesi kontraŭ la evidenteco.

Vinisus (显示个人资料) 2020年3月3日下午12:47:59

Ekzistas ne nonbreblaj regilioj en la mondo. La moralaj malsanoj ankaŭ infektas la nesingardaj, kiuj al ili proksimiĝas, ĉar la estroj de tiaj religioj normale estas monavidaj. estuloj.

cFlat7 (显示个人资料) 2020年3月4日上午2:17:35

Estas ankaŭ personoj, kiuj tre forte volas helpi la kunulan homon.

Vinisus (显示个人资料) 2020年3月4日下午1:43:24

Helpi nekonatulon sen postulo de li aŭ ŝi ion estas nobla faro, sed tio malofte okazas, ĉar mankas amo, kiu estas la fortigilo de la vivo. Do kiam la helpo centriĝas en malsuperaj interesoj de la sekso kaj de la primitivaj posioj ĝi fariĝas karcero,kaj ne plu estas la nobla sento, kiu indigas per libera volo.

cFlat7 (显示个人资料) 2020年3月5日上午3:34:00

Validaj intencoj ĉiam estas pli bona ol malbonaj motivoj.

Vinisus (显示个人资料) 2020年3月5日下午1:06:39

Motivo por esti kompatema: Kiun nun mi donacas, estos morgaŭ mia protektanto, kiam mi bezonos bonvolemon kaj senkulpigon de alia.

cFlat7 (显示个人资料) 2020年3月6日上午3:34:43

Al mi la patro diris la jene anglan proverbon: Ne rigardu la donacan ĉevalon al la buŝo.

Vinisus (显示个人资料) 2020年3月6日上午11:46:23

Bone! Ankaŭ en la portugala oni diras: Ne rigardu la dentojn de Donacita ĉevalo. Moralaĵo de la proverbo: Ne postulu tiom de iu, kiu donas al vi ion!

回到上端