Mi interesiĝas
从 Terurĉjo, 2007年9月1日
讯息: 9
语言: Esperanto
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年9月1日下午12:58:32
Mi opinias, ke ni povas uzi iujn aliajn variantojn de la vorto, ekzemple: sekretvorto, kaŝvorto, enigmumo .
Mi ne havas ion kontraŭ uzado de angladevenaj vortoj en Esperanto. Multego da originalaj esperantaj vortoj estas fakte angladevenaj: help'i, kis'i, uz'i kaj cetere.
Sed pas-vorto ne signifas sekretan vorton por eniri ĉu paĝaron, ĉu forumon, aŭ programon. La verbo "pasi" signifas movadon, ĉu ne?
Kion signifas pas-vorto? ĉu kapablecon pasi per vorto al nova nivelo, loko?
Frankouche (显示个人资料) 2007年9月1日下午3:31:30
"Pasvorto" tradukiĝas france "mot de passe", same angle.
Eble tio estas militista vortlisto, pri ties angla kaj franca ofte similas.
France :
passer/pasi, passe/paso(loko), passage/transpaso(movo).
Mi ne scias se france tio signifas ekzakte "paso(loko) kie oni diras la bona vorto por pasi" aŭ "transpaso(movo) per la bona vorto".
Fine, "Pas-" ne indikas la adjektiveco de "-vorto" sed estas loka,... komplemento.
Tial angle kaj france "pasvorto" ŝajnas min korekte kaj kompreneble.
Sed, ci pravas, eble "pasvorto" ne estas la bona elekta vorto, tiu ŝajnus "anglega"
piteredfan (显示个人资料) 2007年9月2日上午1:05:54
Frankouche:Saluton TerurĉjoMia angla-Esperanto vortaro, de Andrew McLinen eldonita de UEA enhavas "pasvorto". Mi opinias ke ĝi estas bona Esperanto, ĉar "pasi" estas Eo vorto. "Pasvorto" estas vorto kiun oni bezonas por permesiĝi pasi, kaj etende por permesiĝi ensaluti ktp.
"Pasvorto" tradukiĝas france "mot de passe", same angle.
Eble tio estas militista vortlisto, pri ties angla kaj franca ofte similas.
France :
passer/pasi, passe/paso(loko), passage/transpaso(movo).
Mi ne scias se france tio signifas ekzakte "paso(loko) kie oni diras la bona vorto por pasi" aŭ "transpaso(movo) per la bona vorto".
Fine, "Pas-" ne indikas la adjektiveco de "-vorto" sed estas loka,... komplemento.
Tial angle kaj france "pasvorto" ŝajnas min korekte kaj kompreneble.
Sed, ci pravas, eble "pasvorto" ne estas la bona elekta vorto, tiu ŝajnus "anglega"
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年9月2日上午6:00:40
Estas interese, ke en la rusa lingvo "pasvorto" estas пароль - parolj. (dank'al nia reĝo Petro la Unua.)
Etendi estas ridiga vorto, ĉu ne? et-end-i
Via interesiĝema
manu_fr (显示个人资料) 2007年9月2日下午12:22:43
Frankouche:por konfirmi, ke pasvorto estas bona taŭga esperanta vorto
"Pas-" ne indikas la adjektiveco de "-vorto" sed estas loka,... komplemento.
pas-vorto, (francie "mot de passe") : "passe" ne estas loko, sed vere devenas de la verbo pasi, "passer" francie.
Jen la difino de la vorto "mot de passe" laŭ franca vortaro :
taŭga formulo kiu permesas "pasi" libere
Sxak (显示个人资料) 2007年9月2日下午4:01:41
Terurĉjo:Ĉu vere dank'al li? Ŝajnas ke la sola lingvo kiun li scipovis estis la nederlanda sed la vorto parol aspektas itale... Plej verŝajne tio okazis en alia tempo...
Estas interese, ke en la rusa lingvo "pasvorto" estas пароль - parolj. (dank'al nia reĝo Petro la Unua.)
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年9月2日下午4:42:13
Andybolg (显示个人资料) 2007年9月2日下午7:44:18
Ĝi ankaŭ similas je la vorto en aliaj lingvoj. Ekzemple, la norvega varianto estas "passord".
mnlg (显示个人资料) 2007年9月3日上午10:48:03