Aldono de novaj bildoj
从 Terurĉjo, 2007年10月7日
讯息: 2
语言: Esperanto
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年10月7日上午7:23:44
Mi volus, ke aperu pli da novaj bildoj, sendeblaj por sendi ilin per "lernu-sendilo" en bildokartoj. Ĉu tio eblas? Ĉu eblas al Lernu-uzantoj aldoni novajn bildojn en Lernu-kolektojn de bildoj? Tio estus ne malbone, LMMO.
Mi komprenas, ke mi povas aldoni propran bildon en bildokarton, sed pligrandigi la kolektojn por ĉiuj ankaŭ estus bone.
Mi komprenas, ke mi povas aldoni propran bildon en bildokarton, sed pligrandigi la kolektojn por ĉiuj ankaŭ estus bone.
Jev (显示个人资料) 2007年10月7日上午11:55:16
Terurĉjo:Mi komprenas, ke mi povas aldoni propran bildon en bildokarton, sed pligrandigi la kolektojn por ĉiuj ankaŭ estus bone.Se vi kreas bildojn kaj havas iujn taŭgajn, vi ĉiam estas bonvena sendi ilin al ni. Estus tre bone pligrandigi la kolekton. Gravas nur, ke ĉiuj bildoj estu liberaj.
Eble ni povus eĉ en tiu ĉi forum-fadeno aldonadi novajn bildojn, kiujn poste ni povus transloki al bildokartoj.