去目錄頁

Kliŝoj pri aliaj popoloj

Matthieu, 2007年10月11日

讯息: 15

语言: Esperanto

Matthieu (显示个人资料) 2007年10月11日下午6:15:35

En Lernu estas personoj el multaj landoj, do povus esti interese scii, kiel kliŝoj kaj antaŭjuĝoj ekzistas inter popoloj.

Ekzample, mi estas franco, kaj scias, ke iuj usonanoj konsideras nin kiel malpuraj, malkuraĝaj kaj ran-manĝantaj.

Nu, ĉu anoj de aliaj landoj havas aliajn kliŝojn? Bonvolu diri, kiujn antaŭjuĝojn ekzistas en via lando pri aliaj landoj, eĉ se ili estas malflataj aŭ malveraj (miaopinie, preskaŭ ĉiuj estas).

(Kompreneble, ĉi tiu temfadeno nur celas esti amuza kaj ne malagrabla!)

diogotux (显示个人资料) 2007年10月11日下午9:07:52

En Brazilo estas kliŝo kiu diras ke portugaloj estas stultaj, ekzistas multaj ŝercoj pri tio, ĝenerale implikante "Manoel" kaj "Maria" (kutimaj nomoj en Portugalujo kaj ankaŭ en Brazilo).

Estas ankaŭ alia kliŝo, ke ĉio kio devenas de Usono estas bona, pro tio ankaŭ brazilaj produktaĵoj, muzikoj kaj eĉ konceptoj havas nomon en la lingvo de tiu lando, aŭ kiu ŝajnas esti el tiu lingvo, ni havante similan nomon.

Ankaŭ aliaj, ke francoj estas mallaboremaj, ke germanoj kritikas ĉion, kaj ke ni mem, brazilanoj, estas kaj mallaboremaj kaj falsemaj.

Laŭ mi neniu el tiuj popoldiroj estas vera (kvankam mi estas iom mallaborema hahaha rideto.gif)

piteredfan (显示个人资料) 2007年10月13日下午9:42:21

Mutusen:En Lernu estas personoj el multaj landoj, do povus esti interese scii, kiel kliŝoj kaj antaŭjuĝoj ekzistas inter popoloj.

Ekzample, mi estas franco, kaj scias, ke iuj usonanoj konsideras nin kiel malpuraj, malkuraĝaj kaj ran-manĝantaj.

Nu, ĉu anoj de aliaj landoj havas aliajn kliŝojn? Bonvolu diri, kiujn antaŭjuĝojn ekzistas en via lando pri aliaj landoj, eĉ se ili estas malflataj aŭ malveraj (miaopinie, preskaŭ ĉiuj estas).

(Kompreneble, ĉi tiu temfadeno nur celas esti amuza kaj ne malagrabla!)
Ho, mi memoras ke ĉe lernejo ni moknomis la instruiston de franca lingvo "Rancjo" (Froggy). Lia fratro, kiu estis sacerdoto, foriris kun junulino, kiu aĝas cirkaŭ dek ses jarojn. Ili estis tamen Angloj!

piteredfan (显示个人资料) 2007年10月13日下午11:17:57

En mia lando, oni iam diras ke Irlandanoj estas stultaj. Sed ĉiuj Irlandanoj parolas la anglan lingvon (kaj la irlanda verkisto James Joyce prenis tiun lingvon en malproksimam estonecon lango.gif), kaj preskaŭ neniuj Angloj parolas irlandan lingvon!

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年10月13日下午11:22:36

rideto.gif okulumo.gif rido.gif
Ĉu kapablo paroli angle estas signo de saĝo?

Povra Terurĉjo!
Li ne scias la anglan, nek la irlandan!

yugary (显示个人资料) 2007年10月14日上午10:07:09

Eĉ ene de unu lando ekzistas tiaj kliŝoj kaj antaŭjuĝoj. Ekzemple, en Koreio, la loĝantoj de la sudorienta parto de la lando diras ke tiuj de la sudokcidenta parto estas nefideblaj mensogemuloj, kaj ke la Seulanoj (tiuj kiuj loĝas en la ĉefurbo) estas avaraj. La Seulanoj kaj sudokcidentanoj siaparte diras ke la sudorientanoj estas agresemaj kaj ĉiam parolas tro laŭte.

En Usono, la sudanoj insultas la nordanoj, nomante ilin "jenki", dum la nordanoj diras ke la sudanoj estas stultaj kaj nomas ilin "ruĝkoluloj" (angle, "rednecks"). Estas interese ke el la nordanoj nur tiuj de Novanglio (New England) mem nomas sin "jenki", kredante ke tio ja ne estas insulto sed io pri kio oni rajtas fieri. Mi estas origine el la suda parto de Usono, kie mi naskiĝis kaj loĝis kiel junulo. Vi povas imagi kiel mi surpriziĝis kiam en mia 20a jaro, irinte al Francio por studi en la Universitato de Caen, la normandianoj min nomis "jenki"! Mi forte protestis: eble "ruĝkolulo", jes, sed "jenki"? Absolute ne!

Gary Yu

ora knabo (显示个人资料) 2007年10月14日下午1:45:49

En Kroatio ekzistaj multaj kliŝoj pri najbar-landoj. Ekzemple, oni diras ke anoj de Bosnio estas ŝercemaj, ĉi tie homoj ĉiam ŝercas pri Mujo kaj Haso (bosniaj nomoj). Montenegranoj estas mallaboremaj kaj Slovenoj estas avaraj. Bedaŭrinde ankaŭ ekzistas multaj malbelaj kliŝoj pri montenegranoj kaj serboj, precipe pro la pasinta milito.

awake (显示个人资料) 2007年10月14日下午2:32:04

Mutusen:En Lernu estas personoj el multaj landoj, do povus esti interese scii, kiel kliŝoj kaj antaŭjuĝoj ekzistas inter popoloj. Ekzample, mi estas franco, kaj scias, ke iuj usonanoj konsideras nin kiel malpuraj, malkuraĝaj kaj ran-manĝantaj.
En Usono, ekzistas multe da tiaj kliŝoj. Estas ŝerco, kiu mi aŭdis: Se vi diras, ke Francoj odoras, vi estas bigotulo. Tamen, se vi diras ke Pierre verŝajne odoras, vi estas statistikisto. okulumo.gif

Tamen, La plej ordinara kliŝo en Usono pri francoj estas ke ili estas malĝentilega (precipe kelneroj en Pariso).

------
Ankaŭ, ekzistas multaj ŝercoj pri la stulteco de Polandanoj. (Amuze, en kanado, la samaj ŝercoj estas dirita pri novteranoj (newfoundlanders - newfies.)

Ankaŭ, oni diras ke en Britujo neniu iras al dentisto (aŭ ke ili havas malbonaj dentoj).

-----
Mi ne scias, kiujn ŝercojn aliaj landanoj diras pri Usono; sed mi imagas, ke oni rigardas Usonanojn esti agresema, malklera, kaj religiaj frenezuloj. (kaj ili ĝustas!) ridulo.gif

Matthieu (显示个人资料) 2007年10月14日下午5:25:17

Ŝajnas, ke ĉiu popolo havas preferatan stultan popolon. okulumo.gif
En Francio, oni ŝatas la “belgajn ŝercojn”, en kiu oni mokas la stultecon (certe ne pli alta, ol tiu de alialandanoj!) de la belgoj.
Awake: laŭ francaj antaŭjuĝoj (kiu probable ekzistas en aliaj landoj), usonanoj estas dikegaj, ne scias ke ekzistas mondo ekster Usono, kaj iras al tribunalo ĉial ajn.

wulfgang (显示个人资料) 2007年10月14日下午6:53:30

awake:
Ankaŭ, oni diras ke en Britujo neniu iras al dentisto (aŭ ke ili havas malbonaj dentoj).
hehe... precipe en Skotlando okulumo.gif

En Germanio, ni ŝercas multe de la Nederlandoj... ili veturas ĉiujare kun siajn loĝaŭtojn tra Germanio en estas grandaj c
kampado-amantoj rido.gif

回到上端