去目錄頁

Projekto Aŭdvide

Cyrill, 2012年12月22日

讯息: 124

语言: Esperanto

Cyrill (显示个人资料) 2012年12月22日下午8:07:47

Saluton!

Mi invitas ĉiujn interesantojn viziti lanĉitan de mi projekton "Aŭdvide", kiu celas disponigi interesajn kaj altkvalitajn aŭdvidajn materialojn en Esperanto. Unu el ĉefaj ĝiaj komponantoj estas animacio, ĉar ĉi tiu speco de arto nature temas al esprimado sen vortoj. Oni jam povas spekti en la projeko ĉefverkojn de la sovetia kaj de la moderna rusia animacio - filmojn "Insulo" de mondekonara Fjodor Ĥitruk, "Knabino kaj delfeno" de lirika Rozalija Zelma kaj "Camilla" de talenta Julija Aronova.

Cyrill (显示个人资料) 2012年12月24日下午6:19:14

En nova publicaĵo de la projekto, filmeto "Berjozka" dancas, vi povas ĝui mirindan spektaĵon - dancon, en kiu oni ŝajnas ne movi la piedojn!

Cyrill (显示个人资料) 2012年12月25日下午7:54:14

Mia Kristnaska donaco al ĉiuj Esperantistoj - muzika animaciaĵo "La Nuksrompilo" laŭ la baleto de Pjotr Ĉajkovskij.

Cyrill (显示个人资料) 2012年12月29日下午10:27:04

Nun vi povas dum 10 minutoj ekkoni riĉaĵojn de la plej granda muzeo de la rusa arto.

Cyrill (显示个人资料) 2012年12月30日下午9:20:06

Kiel amo naskiĝas kaj kio ĝi estiĝas? Tion celis esplori aŭtoroj de animacia filmo Fenestro.

Cyrill (显示个人资料) 2012年12月31日下午1:55:59

Mi bondeziras ĉion plej bonan en la venanta jaro 2013 kaj jen mia novjara donaco - "Vintra fabelo".

Rugxdoma (显示个人资料) 2013年1月1日上午1:03:35

Koran dankon!

Cyrill (显示个人资料) 2013年1月3日下午9:46:57

Kiel povas homo kaj multeforma aliplanedano trovi komunan lingvon? Pri tio rakontas animacia filmo "Kontakto".

Cyrill (显示个人资料) 2013年1月4日下午6:51:11

Du animaciaj ĉefverkoj pri interrilatoj de homo kaj naturo - "Papilio" kaj "Ĉasado".

Cyrill (显示个人资料) 2013年1月6日下午8:03:10

Ĉarmega historio, rakontita en animacia filmo "Mufganto", jam preskaŭ jarcentduonon konkeras korojn de spektantoj.

回到上端