去目錄頁

Projekto Aŭdvide

Cyrill, 2012年12月22日

讯息: 124

语言: Esperanto

Cyrill (显示个人资料) 2019年12月25日下午4:23:06

Kristnaska donaco fare de projekto Aŭdvide kaj daŭrigo de festado de la jubileo de Aleksandr Puŝkin estas rea prezentado de animaciaĵo "La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto", kiu fajne kombinas du krestomatiajn legaĵojn de la klasikulo.

Cyrill (显示个人资料) 2019年12月30日下午5:22:38

Projekto Aŭdvide gratulas siajn spektantojn okaze de venonta jaro 2020 kaj prezentas donacon: filmon "Vesperoj en la bieneto apud Dikanka" laŭ novelo de Nikolaj Gogol. Ĝuu la brilan Kristnaskan historion, plenan de magio, humuro kaj amo!

Cyrill (显示个人资料) 2020年5月20日下午2:52:11

Omaĝe al la proksimiĝanta 221-jara naskiĝdatreveno de Aleksandr Puŝkin projekto Aŭdvide prezentas du animaciajn versiojn de lia plej populara versa fabelo.

Cyrill (显示个人资料) 2021年1月2日下午7:16:22

Projekto Aŭdvide gratulas okaze de veninta jaro 2021! Ĝi proponas festan programon kaj donacon -- re-premieron de klasika Novjara animaciaĵo "Kiam abioj ekbrilas", ŝatata de multaj generacioj de spektantoj en Rusio.

回到上端