去目錄頁

Projekto Aŭdvide

Cyrill, 2012年12月22日

讯息: 124

语言: Esperanto

galvis (显示个人资料) 2013年1月6日下午11:06:53

Cyrill:Ĉarmega historio, rakontita en animacia filmo "Mufganto", jam preskaŭ jarcentduonon konkeras korojn de spektantoj.
Mi jam vidis "muzeo" kaj "kontakto" kaj mi pensas ke ili estas
eksterordinaraj. Dankon.

Cyrill (显示个人资料) 2013年1月12日下午9:38:35

"Don Kiĥoto liberigita" laŭ la teatraĵo de Anatolij Lunaĉarskij - rigardo al la senmorta heroo el vidpunkto de la 20-a jarcento.

Cyrill (显示个人资料) 2013年1月19日下午9:29:40

"Kompatinda Liza" - tre bela pupa animaciaĵo laŭ la klasika rusa novelo.

Cyrill (显示个人资料) 2013年1月22日下午8:04:14

Unua subtekstigita filmo en projekto Aŭdvide - ĉarma historio pri malgranda leonido, kiu eble influis faman animaciaĵon "La Leona Reĝo" de Disney.

Cyrill (显示个人资料) 2013年3月2日下午1:30:11

La 15-n de februaro okazis evento, kiu efektivigis bildojn el holivudaj furorfilmoj. Spektu videoraporton pri tio ĉe Aŭdvide.

Cyrill (显示个人资料) 2013年3月2日下午2:26:05

Filmo de Sergej Gordeev prezentas al ni la ĉefverkon de Ŝekspiro de tre neatendita vidpunkto – en laŭvorta senco. Montriĝas, ke la fama sceno el “Hamleto” havis konsekvencojn ne nur en nia mondo...

Cyrill (显示个人资料) 2013年3月11日下午7:32:24

Du pluaj animaciaĵoj de Rozalija Zelma, aŭtorino de ĉarma "Knabino kaj delfeno" - lirika etudo "Blua pilko" kaj trista satiro "Racia geedziĝo".

Cyrill (显示个人资料) 2013年3月27日下午8:03:15

Ĉu vi volas konatiĝi kun veraj kaŭkazaj gastamo kaj festenemo? Spektu amuzan filmeton "La dorsa flanko de la Luno".

Cyrill (显示个人资料) 2013年4月3日下午6:40:40

"Kele" - animacia versio de ĉukĉa fabelo, stiligita laŭ tradicia arto de ĉi tiu popolo.

Cyrill (显示个人资料) 2013年4月9日下午7:40:43

Sorĉa mondo de la tatara folkloro viviĝas en animacia filmo "Ŝurale".

回到上端