去目錄頁

Pri X-metodo en lernu!

Urho, 2013年12月19日

讯息: 7

语言: Esperanto

Urho (显示个人资料) 2013年12月19日下午5:27:05

En la helppaĝo Pri supersignoj estis jene:
Kiam vi skribas en lernu! ni rekomendas al vi uzi la "x-stilon" (ekzemple ”sx” por ”ŝ”). Tiu metodo estas la plej klara kaj krome la sistemo de tiu ĉi paĝaro subtenas ĝin en la tujmesaĝilo, forumoj, ekzercoj ktp. […]
Miakomprene, tio estas tre bona rekomendo por skribi supersignojn en lernu! (kaj ankaŭ en aliaj paĝaroj kiuj uzas la saman sistemon).

Tamen, estas bone scii, ke:
  • Se vi deziras tajpi literon kun ”x” (Bordeaux, Linux, Oxford ktp.), bv. tajpi literon ”x” dufoje.
  • Se vi transportas tutan tekston al lernu!, la literoj kun ”x” ne ŝanĝiĝos al la veraj esperantaj literoj; ili videblas kiel ”cx”, ”hx” ktp. Do – bv. tajpi vian tekston rekte en la tekst-kampon en lernu!, por ke literoj kun ”x” konvertus ĝuste.
_ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2016-07-29

Dakila_Sidhi (显示个人资料) 2014年1月20日上午4:59:21

Dankon pro la konsiletoj. ridulo.gif

Urho:
Se vi deziras tajpi literon kun ”x” (Bordeaux, Linux, Oxford ktp.), bv. tajpi literon ”x” dufoje.
Anatŭe eble mi nur unue tajpas la x kaj uzas la sagoklavojn por tajpi literon antaŭ x hehe.

Urho:
Se vi transportas tutan tekston al lernu!, la literoj kun ”x” ne ŝanĝiĝos al la veraj esperantaj literoj; ili videblas kiel ”cx”, ”hx” ktp. Do – bv. tajpi vian tekston rekte en la tekst-kampon en lernu!, por ke literoj kun ”x” konvertus ĝuste.
Do ĉu ne estas automata maniero por konverti la kopi-gluitajn tekstojn? Mi mem nur konvertas ilin.

Urho:
Kiam vi skribas novan mesaĝon en la ne-esperanta forumo, la x-metodo ne funkcias, sed kiam vi redaktas vian malnovan mesaĝon, x-metodo funkcias. Tio estas tre strange. – Estus interese scii, kial tiel okazas?
Mi pensas ke tiu estas bona maniero. Ni ne uzu la x-sistemon por la fremdalingvaj forumoj ĉar malsamas la skribo. Sed se oni vere volus montri la supersignajn literojn ili povus nur redakti ĝin kaj ili disponeblos.

Urho (显示个人资料) 2014年1月20日上午10:54:05

Dakila_Sidhi:
Urho:
Se vi transportas tutan tekston al lernu!, la literoj kun ”x” ne ŝanĝiĝos al la veraj esperantaj literoj; ili videblas kiel ”cx”, ”hx” ktp. Do – bv. tajpi vian tekston rekte en la tekst-kampon en lernu!, por ke literoj kun ”x” konvertus ĝuste.
Do ĉu ne estas automata maniero por konverti la kopi-gluitajn tekstojn? Mi mem nur konvertas ilin.
Vi povas ĉiam uzi ekzemple Unikodan konvertilon ĉe la paĝaro de Komputeko. Mi iam uzas ĝin por klarigi tekstojn de aliaj uzantoj – ekz. en lernu!.

Urho (显示个人资料) 2014年6月21日上午9:44:04

Utilaj ligiloj en Interreto, kiuj koncernas la temon:Fadenoj ĉe la lernu!-forumo:Kelkaj retpaĝaroj, kiuj uzas X-metodon:_ _ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2020-05-04

Urho (显示个人资料) 2016年7月29日上午5:07:54

Ŝajnas, ke ĉi tiu fadeno estas ankoraŭ aktuala.

Provoj:
• gxi sxi jxurnalo cxe hxaoso aux ( ← el tekstilo)
• ĝi ŝi ĵurnalo ĉe ĥaoso aŭ ( ← per X-metodo en fadeno)
• ĝi ŝi ĵurnalo ĉe ĥaoso aŭ ( ← per veraj Esperanto-literoj en fadeno)

Urho (显示个人资料) 2016年7月30日下午4:49:06

Jen la konsilo de lernu! por tajpi per X-metodo en la nova lernu!-paĝaro:
lernu.net:Por skribi la ĝustajn Esperanto-literojn kun la supersignoj aktivigu la butonon "Klavaro" supre de la paĝo, se ĝi ankoraŭ ne estas aktivigita, kaj tajpu laŭ la ikso-metodo: cx → ĉ, gx → ĝ, hx → ĥ, jx → ĵ, sx → ŝ kaj ux → ŭ. La iksoj aŭtomate konvertiĝos dum via tajpado al la koncernaj literoj kun supersignoj.

Urho (显示个人资料) 2018年4月4日上午5:25:57

Eta rimarko ĉe la vortaro de lernu! : Vi ne nepre devas uzi X-metodon (aŭ ĉapelitajn literojn) kiam vi serĉas vortojn. Vi do povas tajpi ekz-e "serci" por serĉi vortojn ŝerci kaj serĉi. ridulo.gif

回到上端