去目錄頁

Helpu kun Eo_En vortaro

Andreo Jankovskij, 2007年12月14日

讯息: 8

语言: Esperanto

Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2007年12月14日下午6:19:36

lango.gif
http://www.vortaro.ho.com.ua/index_en.htm

Esperanta-angla kaj angla-esperanta vortaro!

Se vi volas helpi kun redaktado de la vortaro.
Vi perfekte scias Esperanton kaj la anglan.
Nepre skribu al mi: classs@bigmir.net

Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2007年12月14日下午6:35:08

if (v == "abelo") {ukr = "bee"; as = 1;}
if (v == "aboco") {ukr = "alphabet, ABC"; as = 1;}

Necesas aldoni vortoj en alfabeta ordo!
Vi povas preni unu litero (ne forgesu averti min) kaj komenci.

eb.eric (显示个人资料) 2007年12月14日下午7:25:58

Ĉu via vortaro estas pli bona ol la vortaro ĉi tie de Lernu? Se ne, kial krei alion?

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年12月14日下午9:00:50

if (v == "abelo") {ukr = "bee"; as = 1;}
if (v == "aboco") {ukr = "alphabet, ABC"; as = 1;}
ĉu ukraine abelo estas bee? kaj aboco - alphabet?
Mi antaŭe opiniis, ke la vortoj sonas iom alie.

Stefano B (显示个人资料) 2007年12月14日下午9:18:35

eb.eric:Ĉu via vortaro estas pli bona ol la vortaro ĉi tie de Lernu? Se ne, kial krei alion?
La vortaro de Lernu ne havas multajn vortojn, kaj mi ofte devas serĉi en aliajn retpaĝojn por trovi vortojn.

Jev (显示个人资料) 2007年12月14日下午9:40:04

Stefano B:
eb.eric:Ĉu via vortaro estas pli bona ol la vortaro ĉi tie de Lernu? Se ne, kial krei alion?
La vortaro de Lernu ne havas multajn vortojn, kaj mi ofte devas serĉi en aliajn retpaĝojn por trovi vortojn.
Tio estas problemo ne de lernu!, sed de tradukantoj. Ĉiuj vortaroj de lernu! estas redakteblaj, eblas aldoni novajn vortojn. Se en iu lingvo mankas vortoj, tio signifas, ke eble mankas personoj, kiuj povus prizorgi vortaron en tiu lingvo.

Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2007年12月15日上午12:05:16

lango.gif
Kompare kun lernu-vortarojn:
Plusoj:
1. Vi povas elŝuti ĝin kaj uzi ĝin sen Interreto.
2. Ne necesas ilnstali ĝin.
3. Estos versioj por Vindozo, Makintoŝo, Linukso kaj poŝkomputiloj. En futuro eĉ por poŝtelefonoj.

Minusoj:
1. Ankoraŭ necesas aldoni vortojn. Nun estas ne multe da vortoj.

Urho (显示个人资料) 2007年12月15日上午7:43:22

Stefano B:La vortaro de Lernu ne havas multajn vortojn, ...
Tio dependas de la lingvoj; ekz. ĉe la vortaroj eo-it, eo-zh, eo-fi, eo-nl kaj eo-ru estas sufiĉe bona situacio!

回到上端