去目錄頁

Tre grava novaĵo

从 Terurĉjo, 2008年1月31日

讯息: 16

语言: Esperanto

horsto (显示个人资料) 2008年2月2日下午6:44:10

Verdano:
horsto:Bedaŭrinde ankaŭ miaj anglaj scioj ne sufiĉas por bone traduki ĉi tie. Mi ne havas grandan esperon ke oni selektos Esperanton por la nobelpremio por paco. Estas ankaŭ ne klare ĉu estas tia granda honoro por Esperanto, se oni rigardas al la aliaj kanditatoj. Mi ne scias multe pri la du aliaj kandidatoj, sed la eksa germana kanceliero Kohl laŭ mia opinio tute ne meritas la premion. Fakte li nenion faris, li nur hazarde estas la kanceliero kiam la sovetunio disfalis kaj la okcindenta kaj la orienta parto de germanio reunuiĝis.
Czu mi rajtas iomete korekti?
Pri la lasta alineo, Germanío Okcidenta ne ruinidŝis, sed neokolonialiste
Antaŭ ol korekti bonvolu legi refoje. Mi ne skribis ke la orienta parto de germanio ruiniĝis, mi skribis ke la du partoj reunuiĝis (re-unu-iĝis).

horsto (显示个人资料) 2008年2月2日下午6:59:22

horsto:
Mi ankaŭ min demandas kial neniu proponis G.W. Bush-on por la pacnobelpremio. Li ja protektas la tutan mondon kontraŭ la teroro kaj elspezas centajn miliardojn da dolaroj por tiu celo. Li eĉ riskas ruinigi la tutan usonan ekonomion.
Mi iom timas ke iu eble ne tuj komprenas ke temas ĉi tie pri ironio. Mi ne volas ke iu leganto pensas ke mi ŝatas la politikon de Bush.

Terurĉjo (显示个人资料) 2008年2月2日下午10:15:39

Horsto, estimata, ne emociiĝu tro!
Ĉio, skribita de vi, estas klare legebla kaj kompenebla, eĉ via humuro.
Domaĝe, ke mi ne proponis s-ron Buŝ kiel kandidaton.
Vi jam faris tion. lango.gif
sal.gif

billpatt1942 (显示个人资料) 2008年2月3日下午10:57:33

Karaj,

Mi klakis la adreson de AFP ĉe via poŝto, kaj provis trovi la artikolon. Sed mi ne trovis artikolon pri Esperanto, germanio, nobela premio, ktp. Mi ŝatus traduki iun ajn artikolon por vi, se mi trovas ĝin. Ankaŭ se vi metas ĝin en via mesaĝo. Dankon.

Terurĉjo (显示个人资料) 2008年2月3日下午11:07:46

http://www.france24.com/france24Public/en/archives...

Mi enskribis en la serĉilon de l'paĝaro nur unu vorton - Esperanto, kaj tuj ricevis la rezulton. lango.gif
Ne necesas traduki la artikolon, ĉar tio jam estas farita. BV legi mem.
sal.gif

horsto (显示个人资料) 2008年2月4日下午2:25:47

Terurĉjo:Horsto, estimata, ne emociiĝu tro!
Ĉio, skribita de vi, estas klare legebla kaj kompenebla, eĉ via humuro.
Domaĝe, ke mi ne proponis s-ron Buŝ kiel kandidaton.
Vi jam faris tion. lango.gif
sal.gif
Kara Terurĉjo,
dankon por via certigo. Estas riske skribi tiajn mesaĝojn se la propra lingva nivelo, kaj eble ankaŭ la nivelo de la leganto, ne estas tiel alta.

回到上端