讯息: 17
语言: Esperanto
manu_fr
- 显示个人资料
- 讯息: 612
manu_fr (显示个人资料) 2007年5月5日下午8:52:14
Mendacapote:Ekzistas 9.799 specioj de birdoj tutmonde kaj 33% el ili loĝas ĉi tie en Sudameriko. En Venezuelo loĝas, ĉiame aŭ sezone (nepase kaj pase) ĉirkaŭ 20% de la birdoj de la tuta planedo... Mirinde!...la ŝanculo...mi ĵaluzas vin
ĝis baldaŭ en VE jen, amiko

manu
Terurĉjo
- 显示个人资料
- 讯息: 3776
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年5月10日下午10:21:41
Veturante al mia laborejo, mi konstante "observadas" cikoniojn, ĉar ili promenadas tra ĉevojaj kampoj, ion serĉante, verŝajne nutraĵojn por siaj cikoniidoj. Somerfine malgrandaj cikonioj "stariĝas sur flugilojn" (rusa esprimo), t.e. lernas flugi. Estas tre amuze observi iliajn klopodojn. Baldaŭ someros (ho, kia mi estas sperta en Esperanto


Kamelino (显示个人资料) 2007年5月12日下午6:44:38
Plej multe mi ŝatas la najtingalon. Konfesante neniam najtingalon povis rigardi, sed sia kantarto estas grandioza!
Iam en la mezo de nokto mi ellitiĝis nur por promesi la sovaĝan gardenon en kiu najtingaloj vivis. Mi staris tri horojn, silentita, kortuŝita, ne povis forlasi tiun lokon.
manu_fr
- 显示个人资料
- 讯息: 612
manu_fr (显示个人资料) 2007年8月2日下午12:07:42
Esperanta/ Latina / Franca
Purpura silvio Sylvia undata Fauvette pitchou
Bedaŭrinde, mi elkovris ĝin en buŝo de mia katino ... kutime tiu-ĉi birdo kutime restas tre diskreta, kial neniam mi vidis ĝin. Espereble mi suksecis salvi ĝin ?
Parenteze, la franca nomo "pitchou" (prononcu 'pitĉu' esperante) devenas de la "provenca" lingvo, de la reĝiono kie mi loĝas en sudfrancio. En provenca, "pitchou" signifas "malgranda".

birdamike
Manu
PS : la foto ne estas de mi, kaj montras inon de Purpura Silvio, ekzatsamkolora kiel tiu-ĉi, kiun mi elkovris. La viro estas tre malsama, multe pli kolora !