去目錄頁

Logika enigmo: Iel iel kabei?

Miland, 2008年4月15日

讯息: 5

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2008年4月15日下午8:03:55

'Iel lasi ĉi tion?' demandis la laca studento. Li parolis pri la studsesio, sed la instruisto miskomprenis. 'Lasi la movadon?!' respondis la instruisto, nekredeme. 'Estus kabei!' 'Sed iel, iel..' komencis la studento. 'Ha jes!' manfrapis la instruisto. 'IEL oble IEL, tio estas la kvadrato de IEL, estas KABEI. Ĉiu litero signifas malsaman ciferon!'
Do, kion volis diri la aliamonda instruisto? Kiuj numeroj estas IEL kaj KABEI?

Filu (显示个人资料) 2008年4月15日下午9:37:04

169^2 = 28561

Miland (显示个人资料) 2008年4月15日下午10:56:26

Gratulon! Vi pravas.

Filu (显示个人资料) 2008年4月15日下午11:21:54

Ial mi tamen ne deziras kabei rideto.gif

sal.gif

Miland (显示个人资料) 2008年4月16日上午8:18:46

Filu:Ial mi tamen ne deziras kabei rideto.gif

sal.gif
Tre bone, do, kiel ne-kabeonto, vi povas provi la sekvantan enigmon! rideto.gif

回到上端