去目錄頁

vino por infanoj ...

thyrolf, 2017年10月18日

讯息: 1

语言: Esperanto

thyrolf (显示个人资料) 2017年10月18日下午2:43:17

Patro kun aliaj viroj en la drinkejo sidas ĉirkaŭ tablo kaj arde diskutas politikaĵojn. Antaŭ si li havas grandan glason kun freŝiga vino akvumita, de kiu li trinkas post ĉiu lia argumento.

Filo demandas lin: "Patro, ĉu ankaŭ mi povas trinki de via pokalo?"

Patro diras: "Tio ne estas afero por vi, ankoraŭ. Atendu, ĝis vi estas plenkreskulo!"

Plendas filo: "Sed tiam vi tutcerte estos eltrinkinta la tutan pokalon!"

回到上端