去目錄頁

La 104-a UK de Esperanto en Lahtio (Lahti), Finnlando

Urho, 2018年8月8日

讯息: 57

语言: Esperanto

Turfalko (显示个人资料) 2018年11月19日下午8:57:42

Kiom kostas trajnveturo de Helsinko al Lahtio?

Metsis (显示个人资料) 2018年11月22日上午8:31:53

La nacia firmao por la fervojo VR uzas prezosistemon, en kiu la prezoj de biletoj varias ne nur laŭ longeco de vojo sed ankaŭ laŭ populareco. Ĉi tial la prezo de bileto de Helsinko al Lahtio ŝajnas varii inter 11 kaj 16 eŭroj. Notu, ke regionalaj trajnoj veturas de la flughaveno de Helsinko ĝis interŝanĝa stacio, el kiu vi povas veturi al Lahtio.

Urho (显示个人资料) 2018年11月23日下午1:31:32

Bonvolu legi jenan blogaĵon ĉe la retejo de LKK:
Enigmo de la emblemo

P.S.
Provu Google-tradukilon!

Urho (显示个人资料) 2018年12月8日上午6:38:28

Se vi foje vojaĝos al Finnlando, estas bone legi ĉi tiun [malnovan] artikolon pri saŭno kaj saŭnumado:
Ek al saŭno!

Vortareto:
• saŭno (saŭn/o ← fin sauna)
• saŭnumi (saŭn+um/i ← saŭn/o)
• saŭnumadi (saŭn+um+ad/i ← saŭn/o)
• saŭnumado (saŭn+um+ad/o ← saŭn/o)
• saŭnejo (saŭn+ej/o ← saŭn/o)
• fumsaŭno (fum+saŭn/o ← saŭn/o)

P.S.
Bonvolu legi ĉe la finnalingva forumo la fadenon: Sanapohdintoja – sauna

Turfalko (显示个人资料) 2018年12月11日下午4:45:46

...bileto de Helsinko al Lahtio ŝajnas varii inter 11 kaj 16 eŭroj...

Dankon!

Urho (显示个人资料) 2018年12月14日上午9:38:59

En Lahtio (Lahti) okazos ankaŭ La 48-a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto. Bonvolu viziti la retejon de la kongreseto:
La 48-a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto en Lahtio

Urho (显示个人资料) 2018年12月16日上午11:54:26

Reprezentantoj de UEA kaj TEJO vizitis Lahtion
En la decembra numero de la revuo "Esperanto" aperis raporteto pri la vizito de UEA-delegacio al Lahtio, la venonta kongresurbo. Nun vi povas legi ĝin ankaŭ rete:
Reprezentantoj de UEA kaj TEJO vizitis Lahtion

Urho (显示个人资料) 2018年12月29日上午5:45:18

Bonvolu spekti videon Vintrajn salutojn de Lahtio! ĉe la hejmpaĝo de LKK.

Urho (显示个人资料) 2019年1月9日下午2:33:33

Kie, kiam, kion manĝi en Finnlando?

Legu artikolon de pri tio en la Reta Revuo (Revuo Esperanto) de UEA:
https://revuoesperanto.org/mangxo

Urho (显示个人资料) 2019年1月24日下午6:07:25

La decembra numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpage

En la retejo https://revuoesperanto.org estas senpage elŝutebla la decembra numero de la Revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam la 112-an jaron. La numero estas la 11-a en la jarkolekto 2018. — Legu pli ĉe
https://revuoesperanto.org/decembra_numero_elsxute...

En la numero vi trovas informojn pri la venonta UK de Esperanto en Lahtio, Finnlando. ridulo.gif

回到上端